Haute-Savoie
Haute-Savoie | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Rodano-Alpoj |
Numero | 74 |
Prefektejo | Annecy |
Subprefektejoj | Bonneville Saint-Julien-en-Genevois Thonon-les-Bains |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Christian Monteil |
Prefekto | {{{prefekto}}} |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 841 482 (2021) |
Areo | 4 388 km² |
Loĝdenso | 192 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 34 |
Komunumaroj | 20 |
Komunumoj | 294 |
Haute-Savoie [ot savwa] aŭ Alta Savojo estas franca departementoj en la nordo de Alpoj, en la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi apudas Svision norde kun la lago Lemano, oriente Italion kun la masivo de la Blanka Monto, sude Savoie kaj okcidente Ain.
La departemento enhavas 294 komunumojn, en kiuj loĝas 751 313 homoj (en 2012)[1]. Ĝia ĉefurbo estas Annecy.
Geografio kaj geologio
La departemento enhavas tri naturajn regionojn:
- okcidente la savoja antaŭlando kie kuŝas montaretaj ĉenetoj el kalko, molaso kaj moreno el la malnova rodana glaĉero: Albanais kaj Genevois;
- oriente la grandaj alpoj kun la kristala Masivo Blanka Monto, kie staras la plej alta punkto el okcidenta Eŭropo (4 807 m) kaj la Ĉeno Aravis, plejalta prealpa kalka masivo, kiu konsistigas la montaran centron de la departemento;
- inter ili la prealpaj kalkaj mezaltaj masivoj: Bauges, Bornes kaj Chablais.
La ĉefaj riveroj estas:
- Rodano, kiu fluas tra la lago Lemano kaj konsistigas la okcidentan limon;
- Arves kiu desegnas la valon Faucigny, kie situas Chamonix;
- Chéran kiu fluas el la suda masivo Bauges en Savojo, kie ĝi fontas;
- Fier kiu fluas el Masivo Bornes kaj trafluas famajn samnomajn gorĝojn.
La Alpa Sulko, granda valo en la Nordalpoj, kiu etendiĝas de Grenoble ĝis Ĝenevo, oriente trairas la departementon. En Haute-Savoie estas multaj glaĉeraj lagoj, inter kiuj la plej grandaj post la lago Léman (nur parte savoja) estas lago de Annecy.
Historio
Vidu la historion de Savojo, kiu estas la historio de la du departementoj: ili konsistigis laŭ ĝenerala senco Savojon antaŭ 1860; oni tamen povas aldoni aparte por Haute-Savoie la jenon.
En la mezepoko la terotorio dividiĝis en pluraj grafejoj:
- grafejo de Ĝenevo, kiuj entenis Annecy kaj Saint-Julien-en-Genevois,
- grafejo de Faucigny (nuna arondismento Bonneville),
- grafejo de Chablais (nuna arondismento Thonon-les-Bains).
En la 15-a jarcento Amadeo la 8-a, la unua duko de Savojo, unuigis ilin kun sia tuta dukejo de Savojo kaj ĝin regis.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de la Haute-Savoie (74) (france). Alirita 12-an de majo 2013.