Hautes-Pyrénées

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hautes-Pyrénées (65)
Blason65.PNG
Informoj
Regiono : Sudo-Pireneoj
Prefektejo : Tarbes
Subprefektejoj : Argelès-Gazost
Bagnères-de-Bigorre
Loĝantaro
 - Suma (1999)
 - Loĝdenso

222 368 loĝantoj
50 loĝantoj/km²
Areo 4 464 km²
Arondismentoj 3
Kantonoj 34
Komunumoj 474
Prezidento de
la Ĝenerala Konsilio
François Fortassin
Situo en Francio
Hautes-Pyrénées-Position.png

Altaj Pireneoj (Hautes Pyrénées) [ot pirene], okcitanlingve Pirenèus Nauts [pireneŭs naŭts] estas unu el la ok departementoj de la sudfranca regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi ŝuldas sian nomon (Supraj aŭ Altaj Pireneoj) al la plej altaj pintoj de la montaro Pireneoj kiuj troviĝas sur sia teritorio. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 4 507 km², ĝi estas do sufiĉe malgranda departemento. Ĝi havas 222 370 loĝantojn. Pro malbonaj laborkondiĉoj kaj relativa izoliteco de la montaraj zonoj, oni observas malpliiĝon de la loĝantaro.

La departemento tute enhavas 474 komunumojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefurbo de Hautes Pyrénées estas Tarbes kiu situas meze de la larĝa valo de la rivero Adour [adur]. La suda duono de la departemento estas okupata de la altaj montoj, kiuj ofte superas la 3000 metrojn kaj formas la naturan limon kun Hispanio. La norda parto konsistas el montetoj kaj mallarĝaj valetoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio konsistas ĉefe el bredado en la montaraj zonoj, kaj kultivado de cerealoj en la valoj. Troviĝas ankaŭ kelkaj vinberejoj sufiĉe bonkvalitaj (Madiran kaj Vic-Bilh en la plej norda parto de la teritorio). La malnovaj industrioj (mekanika konstruado) rapide malaperas, kaj tio estigas gravan laborkrizon en la departemento.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Turismo ludas nun gravan rolon en la loka ekonomio. Hautes Pyrénées disponas je la plej grandaj skiejoj de la francaj Pireneoj, kaj ban-urboj ankaŭ disvolviĝas rapide. La tielnomata "verda turismo" havas ankaŭ apartan signifon en la Nacia Natura Parko de la Okcidentaj Pireneoj (esplorado kaj observado de la naturmedio, impresaj naturpejzaĝoj, ekskursado, akvosportoj…).

La pilgrim-urbeto Lourdes [lurd], 20 km sude de Tarbes, allogas ĉiujare milionojn da vizitantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]