Hautmont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hautmont
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Hautmont
INSEE kodo 59291 [+]
Poŝtkodo 59330
Kodo laŭ INSEE 59291
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Joël Wilmotte
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 16 021 (1 999)
Loĝdenso 1 305 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°14′55″N 3°55′31″O  /  50.24861°N, 3.92528°O / 50.24861; 3.92528 (Hautmont) (mapo) Koordinatoj: 50°14′55″N 3°55′31″O  /  50.24861°N, 3.92528°O / 50.24861; 3.92528 (Hautmont) (mapo)
Alto 123 m - 184 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 12,27 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Hautmont en Francio
50° 14′ 55″ Nordo 3° 55′ 31″ Oriento / 50.2486111111 °N, 3.92527777778 °O / 50.2486111111; 3.92527777778 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hautmont [+]
vdr

Hautmont estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 16 021 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Hautmont.
Blazono de Hautmont.

Geografio

Hautmont situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.

La vilaĝo Hautmont troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Hautmont etendiĝas sur 12,27 km².

Historio

La 3-an de aŭgusto 2008, grava tornado trafis la komunumojn Hautmont, Neuf-Mesnil, Maubeuge kaj Boussières-sur-Sambre. Ĝi kaŭzis la mortojn de tri homoj (alia mortigis sin pro la katastrofo). Ĝi difektis entute 1 584 domojn kaj apartamentojn, el kiuj 291 estis tute detruitaj.

Vidindaĵoj

Videblas en Hautmont la ruinoj de benedikta abatejo fondita en la 7-a jarcento : la ruinoj datiĝas de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. La loka preĝejo Notre-Dame de l'Assomption estis starigita en la 19-a jarcento.

Administrado

Hautmont estas la ĉefurbo de la kantono de Hautmont, kiu entenas 7 komunumojn. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj