Havaja insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la plej granda insulo en Havajo. Por la ŝtato, vidu Havajo.
Havaja insulo
Hawaii el la kosmo
Hawaii el la kosmo
vulkaninsulo
Akvejo Pacifika oceano
Insularo Havajo
Geografia situo 19° 34′ N, 155° 30′ U (mapo)19.566666666667-155.54205Koordinatoj: 19° 34′ N, 155° 30′ U (mapo) f1
Situo de Havaja insulo
Situo de Havaja insulo

Map

Longo 150 kmf2
Areo 10 432,5 km² f4
Plej alta loko Mauna Kea
4 205 mf5
Loĝantaro 173 000 (2007)
17 loĝ./km²
Ĉefa loko Hilo
Topografio de Hawaii
Topografio de Hawaii
vdr

La insulo HawaiiHavajo, estas la plej granda insulo en la havaja insularo, kies landareo (10 458 km²) estas pli granda ol la kombinita landareo de la aliaj havajaj insuloj. Por eviti konfuzon inter la nomo de la insulo kaj la nomo de la ŝtato, ofte la insulo nomiĝas la Granda Insulo (angle, the Big Island).

Havajo estas plej fama por la Nacia Parko Havajaj Vulkanoj (Hawaii Volcanoes National Park), en kiu ekzistas du aktivaj vulkanoj, Mauna Loa kaj Kilauea (kiu estas nun erupcianta jam de 1981). Mauna Kea, la plej alta monto en Havajo, havas multajn teleskopojn sur sia pinto.

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

La Kealakekua Golfo, aŭ en angla Kealakekua Bay, estas golfo en la Kon-distrikta marbordo de la insulo Havajo 12 mejlojn (19 km) sude de Kailua-Kona. Tie okazis la mortigo de la esplorista kapitano James Cook.

Topografia mapo de la insulo