Omao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Havaja turdo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Omao
Omao
Omao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Myadestes
Specio: M. obscurus'
Myadestes obscurus'
(J. F. Gmelin, 1789)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Omao (Myadestes obscurus, nomata ankaŭ Havaja turdo) estas birdo endemia de Turdoj kiu troviĝas nur en la insulo de Havajo. Ĝi estis malkaŝita en 1789 de Gmelin. Tiu turdo estas proksime parenca kun la aliaj endemiaj turdoj de aliaj insuloj de Havajo, nome la Kamao, la Olomao, kaj la Puaiohi. Ĝi troviĝas ĉefe en orienta kaj sudorienta regionoj de Big Island. Populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 170,000 birdoj, kio faras el la specio la plej komuna de la havajaj turdoj. Ŝajne temas pri stabila populacio, sed ĉar la tuta populacio ekzistas en eta teritorio kaj estas endemia de ununura insulo, ĝi estas konsiderata vundebla.

Plenkreskuloj (maskloj kaj inoj estas similaj laŭ aspekto) havas grizecbrunan kapon kiu povas nuanciĝi al palgriza sube. La dorso kaj flugilplumoj estas olivbrunaj. Ili havas ankaŭ blankecajn subpugon kaj subvostajn kovrilojn. Junuloj estas ankaŭ similaj laŭ koloro, sed havas palajn punktojn en la flugilkovriloj.

Omaoj estas ĉefe fruktomanĝantaj, sed manĝas ankaŭ insektojn aŭ aliajn etajn senvertebrulojn.

Tiu pacifika birdo havas kanton kiel serio de interrompitaj likvidecaj notoj, ”uip-per-uiio-uip-per-uiit”. Ĝi havas multajn alvokojn inter kiuj miaŭeca raspo, raneca krako kaj eĉ altatona policfajfo. Dum reproduktado, tiuj birdoj faras amasecan neston en arbo aŭ arbofiliko, kie la ino demetas 1 al 3 bluecajn ovojn.

La Omao iam loĝis en plej parto de la tero de Havajo. Nuntempe ĝi estas limigita al la sudaj kaj orientaj deklivoj de la insulo, ĉefe super 1,000 m super marnivelo, kio estas 25 al 30 % de sia prahabitato. Ties preferata biotopo estas havajaj tropikaj pluvarbaroj, sed povas troviĝi ankaŭ ĉe havajaj tropikaj altaj arbustejoj en Mauna Loa. Preferataj arboj inkludas la Ohia kaj la Koa. La Havajaj turdoj evitas areojn kiuj enhavas la Passiflora tarminiana. En pli subaj lokoj, ŝajne ĝi akiras naturan reziston al la birda malario. Minacoj al tiu specio inkludas habitatodetruon pro homsetlado, turisma disvolviĝo kaj farmado; predado fare de enmetitaj sovaĝaj animaloj (ĉefe ratoj, katoj kaj herpestoj); invado de entrudaj plantoj; kaj sovaĝa gregaro kiel kaproj kaj porkoj.

Tiu specio ricevas konservan helpon. Tiuj planoj konsistas el forigo de porkoj el kelkaj areoj en la 1990-aj jaroj kaj kontrolo de ratoj, katoj, hundoj kaj hufohavuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]