Havajo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo


Havajo
(Hawaiʻi)
Usona ŝtato
Hawaii in United States (zoom) (US50) (-grid).svg
Mapo de usono kun Havajo montrata
Flag of Hawaii.svg
Flago
Seal of the State of Hawaii.svg
Blazono
Oficiala nomo: State of Hawaii
Kromnomo: The Aloha State ("Lando de Aloha")
Lando Flago de Usono  Usono
Gravaj urboj Hilo, Waipahu, Kahului
Urbo Honolulu
Areo 28 311 km² (2 831 100 ha)
Loĝantaro 1 360 301 (2000)
Denseco 72 83 loĝ./km²
Hawaii population map.png
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Hawaii
Retpaĝo: Oficiala retpaĝo

Havajo (angle: Hawaii; havaje: Hawaiʻi, [ha-ŬAJ-’i] aŭ [ha-VAJ-’i]) estas vulkana insularo en la Pacifika Oceano, kiu fariĝis la 50-a ŝtato de Usono je la 21-a de aŭgusto 1959.

Inter la ŝtatoj de Usono, Havajo havas kelkajn distingojn:

  • la ŝtato kun la plej suda loko en Usono (Suda Pinto, angle South Point, ĉe la insulo de Hawaii).
  • la sola ŝtato kiu situas tute en la tropikoj.
  • unu el du ŝtatoj ekster la 48 konektitaj ŝtatoj de Usono (la alia estas Alasko).
  • la sola ŝtato kies lando ankoraŭ kreskadas pro aktivaj vulkanoj.
  • unu el du ŝtatoj kies loĝantaro ne havas majoritaton de blankuloj (la alia estas Kalifornio).
  • la ŝtato kiu havas la plej grandan proporcion de aziaj personoj.
  • la ŝtato kun pli da endanĝerigataj specioj ol la aliaj.
  • la sola ŝtato kiu produktas kafon kiel ĉefa industrio.

La ŝtato inkluzivas 19 insulojn kaj atolojn en la centra Pacifika Oceano. La ok plej grandaj insuloj de Havajo, kaj la insuloj kiuj havas daŭrajn loĝantarojn, estas: Hawaii, Kauai, Lanai, Maui, Molokai, Oahu, Niihau, kaj Kahoolawe. Tiuj ĉi insuloj situas en la sudorienta parto de la insularo. Ĉiuj el la insuloj formiĝis per vulkana agado; aktuala vulkana agado okazas sur la insulo Hawaii.

Koordinatoj: 21°18′N 157°47′U  /  21.3°N, 157.783°U / 21.3; -157.783 (Havajo)Koordinatoj: 21°18′N 157°47′U  /  21.3°N, 157.783°U / 21.3; -157.783 (Havajo)
Loĝantaro: 1,211,537 (en 2000)
Ĉefurbo/Plej granda urbo: Honolulu
Lingvoj: Angla (Usonangla), Havaja

Enhavo

[redakti] Ekonomio

La ĉefaj industrioj en Havajo estas turismo kaj agrikulturo (ĉefe sukerkano kaj ananaso). Turismo estas la plej granda industrio en Havajo, kun multaj hoteloj sur ĉiuj el la ĉefaj insuloj. La malneta produkto en Havajo je 2003 estis USD $47 miliardoj.

[redakti] Historio

Polinezianoj, kiuj eble venis de la insuloj Marquesas kaj Society, unue alvenis en la Havajaj insuloj inter la 3-a kaj 10-a jarcentoj. La brita kapitano James Cook estis unu el la unuaj eŭropanoj kiuj alvenis en Havajo. Li nomis la insularon 'la Insulojn Sandwich', laŭ la 4-a grafo de Sandwich.

Je 1795, la ĉefo de la insulo Hawaii, Kamehameha, venkis la ĉefojn de ĉiuj el la aliaj insuloj, escepte de la insulo Kauai, kies ĉefo pace submetis sin al la regno de Kamehameha la 1-a.

Havajo estis regno sendependa ĝis la jaro 1893. Kelkaj ne-havajaj personoj, inkluzivante la usonan ministron John Stevens, konspiris faligi la reĝinon Liliuokalani. Sen la rajtigo de la usona registaro, kaj kun la helpo de la usona mararmeo, ministro Stevens kreis registaron provizoran. Je la 17-a de januaro 1893, la reĝino Liliuokalani abdikis sian tronon. La nova registaro iĝis la Respubliko de Havajo, kiu petis la usonan registaron ke ĝi aneksu Havajon. Samtempe, la reĝino petis al la usona prezidanto Grover Cleveland ke li renversu la faligon de la regno, sen sukceso.

Poste, je 1898, la usona registaro aneksis Havajon kiel teritorion. Je la 7-a de decembro 1941, la japana flugarmeo atakis la usonan mararmeon ĉe Pearl Harbor sur la insulo Oahu, proksime al la urbo Honolulu; sekve, Usono komencis militi kontraŭ Japanio en la Dua mondmilito.

La maniero ke Usono aneksis Havajon eĉ nun estas temo de kontroverso. Oni diras ke Usono regis Havajon sen partopreno de la indiĝenoj, laŭ kolonia maniero. Uzi havajan lingvon iam estis kontraŭleĝa. Ĉar la estroj de la plantejoj stimulis enmigron de homoj de aliaj etnoj (ĉinoj, japanaj, k.t.p.), tiamaniere Havajanoj fariĝis minoritato en sia propra tereno.

Je la 21-a de aŭgusto 1959, Havajo fariĝis ŝtato en Usono post balotado en kiu 93% el la balotantoj elektis ŝtatecon. La ekonomio de Havajo rapide ekspansiiĝis en la postaj jaroj. La Unuiĝintaj Nacioj forigis Havajon de la Listo de Neaŭtonomiaj Teritorioj. La Respublikana Partio, kiun subtenis la potencaj plantejaj firmoj, perdis povon, kaj dum lastaj kvar jardekoj, la plej pova partio estis Demokrata.

Je 1993 la usona prezidanto Bill Clinton subskribis Publikan Leĝon 103-150; ĝi esprimas bedaŭron por la usona partopreno en la faligo de la havaja regno. La reprezentantoj al la usona Kongreso proponas ke estu leĝo kiu ebligas la havajan popolon negoci kun la usona registaro nacio-al-nacio, en la sama maniero kiel la indiĝenaj popoloj de Norda Ameriko.

[redakti] Biogeografio

Biogeografie la insularo troviĝas en la Pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Havajo enhavas tri diferencajn biomojn : Tropikajn humidajn foliarbarojn ( nome la Havajaj tropikaj humidaj arbaroj ), Tropikajn sekajn foliarbarojn kaj Tropikajn herbejojn, savanojn kaj arbedarojn. Fitogeografie, Havajo kongruas kun la Havaja Regiono, Flaŭra regiono kiu situas laŭaŭtore, aŭ en la Paleotropika aŭ en la Oceania Regno.

[redakti] Historio

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Ekstera ligo

Ekstera ligilo  http://www.hawaii.gov
Ekstera ligilo  http://www.gohawaii.com
Ekstera ligilo  http://www.hawaii.edu
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj