Havano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Havano
hispane: La Habana
urbo
Castillo de la Fuerza.jpg
Havano
Flag of City of Havana.svg
Flago
Escudo de la Habana.svg
Oficiala nomo: San Cristóbal de La Habana
Kromnomo: Parizo de Karibio
Lando Flago de Kubo  Kubo
Provinco Ciudad de La Habana
Parto de Karibio
Avenuo Avenuo Prado
Konata loko Moleo de Havano
Konstruaĵoj
Situo Havano
 - koordinatoj 23°08′N 82°23′W  /  23.133°N, 82.383°U / 23.133; -82.383 (Havano)
Plej alta punkto
 - alteco 59 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 721,1 km² (72 110 ha)
Loĝantaro 2 148 132 (31.12.2008)
 - de metropolo 3 710 100
Denseco 2 978,97 loĝ./km²
Fondita 25-a de aŭgusto 1515
 - fondinto Diego Velázquez de Cuéllar
Horzono UTC (UTC-5)
 - somera tempo UTC (UTC-4)
Poŝtkodo 10xxx–19xxx
Telefona antaŭkodo (+53) 7
Situo enkadre de Kubo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Kubo
Situo enkadre de Nord-Ameriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: La Habana
Retpaĝo: www.habananuestra.cu

Havano (hispane: La Habana) estas ĉefurbo, provinco, plej granda haveno, kaj komerca centro de Kubo.[1] La urbo havas 2,1 milionojn da loĝantoj[1], kaj ĝi konsistas el 728,26 km2, iĝante la plej granda urbareo, la plej loĝata urbo, kaj la kvara plej granda metropola areo en Karibio.[2] . La urbo etendiĝas ĉefe okcidente kaj sude de la golfeto, kiu alireblas tra mallarĝa golfeto kiu dividiĝas en tri ĉefajn havenojn: Marimelena, Guanabacoa kaj Atarés. La rivero Almendares trairas la urbon de sudo al nordo, enirante en la Florida Markolo kelkajn kilometrojn okcidente de la golfeto.[3]

Havano estis fondita de la hispanoj en la 16-a jarcento sub la nomo Sankta Kristoforo de Havano (San Cristóbal de La Habana), kaj pro strategia situo ĝi servis kiel saltotabulo por la hispana konkero de la amerika kontinento, iĝante haltejo de la galionoj ŝarĝitaj de oro en la kruciĝo inter la Nova Mondo kaj la Malnova Mondo.[4] La reĝo Filipo la 2-a de Hispanio donis al ĝi la titolon Urbo en 1592. Muregon ili konstruis por protekti la malnovan urbon kontraŭ la atakoj de piratoj, korsaroj kaj bukaneroj[5] . La eksplodo de la usona kirasŝipo Maine en la haveno de Havano en 1898 estis la tuja kaŭzo aŭ preteksto por la Hispana-usona milito. [6]

Nuntempa Havano povas esence esti priskribita kiel tri urboj en unu: Malnova Havano, El Vedado, kaj la novaj suburbaj distriktoj. La urbo estas la centro de la kuba registaro kaj hejmo de diversaj ministerioj, sidejo de entreprenoj kaj pli ol 90 diplomatiaj oficejoj[7]. La nuna urbestro estas Marta Hernández de la Kuba Komunisma Partio. En 2009, la urbo/provinco havis la 3an plej altan enspezon en la lando.[8]

La urbo altiras pli ol miliono da turistoj ĉiujare[9], la Oficiala Censo por Havano raportas ke en 2010 la urbo estis vizitita de 1.176.627 internaciaj turistoj, pliiĝo de +20,0% en 2005. La historia centro estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1982.[10][11] Krome, la urbo estas konata pro la historio, kulturo, arkitekturo kaj monumentoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj hipotezoj pri la indiĝena deveno de ĝia nomo. Laŭ la plej akceptata hipotezo, ĝia nomo venas de la taina kaciko nomata Habaguanex, kiu regis en la regiono kie la urbo unue staris.[12] Aliaj versioj konsideras ke ĝi venas de deformado de la taina vorto “sabana”, prononcata en la dialekto de la kubaj okcidentaj aravakoj kiel "havana" aŭ "habana" kiu eniris en la nunan hispanan kun la originala signifo. Verŝajne, tiel la indiĝenoj nomis la sudan areon de Havano kaj Matanzas, kiu estas granda plataĵo. Alia hipotezo malpli probabla diras ke ĝi venas de havengaven, kio estas haveno en la meznederlanda lingvo[13]. Ankaŭ oni diras ke ĝi venas de la aravaka “abana” kio estas “ŝi frenezas”; aludante al legendo pri indianino nomata Guara.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Satelita bildo de Havano

Havano kuŝas sur la norda marbordo de Kubo, sude de la Florida Markolo, kie la Golfo de Meksiko kuniĝas al Karibio. La urbo etendiĝas ĉefe okcidente kaj sude de la golfeto, alirebla tra mallarĝa golfeto kiu dividiĝas en tri ĉefajn havenojn: Marimelena, Guanabacoa, kaj Atarés. La rivero Almendares trairas la urbon de sudo al nordo, enirante en la Florida Markolo kelkajn kilometrojn okcidente de la golfeto.

La malaltaj montetoj sur kiu la urbo troviĝas, pliigas la koloron de la profunda blua akvo de la markoloj. Rimarkinda altaĵo (60 metroj) estas la kalkŝtona kresto kiu malsupreniras el la oriento kaj kulminas en la altaĵoj de La Cabaña kaj La Morro, lokoj de koloniaj fortikaĵoj ĉe la orienta golfeto. Alia konsiderinda altaĵo estas la monteto en la okcidento sur kiu kuŝas la Universitato de Havano kaj la Kastelo de la Princo. Ekster la urbo, montetoj troviĝas en la okcidento kaj oriento.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Havano, kiel la plejparto de Kubo, ĝuas agrablan tutjaran tropikan klimaton kiu estas hardita de la insulpozicio en la zono de la pasatoj kaj de la varmaj marbordaj fluoj. Laŭ la klimata klasifiko de Köppen, Havano havas tropikan savanan klimaton. Averaĝa temperaturo varias de 22 °C en januaro kaj februaro al 28 °C en aŭgusto. La temperaturo malofte falas sub 10 °C. La plej malalta temperaturo estis 1 °C en Santiago de Las Vegas, Boyeros. La plej malalta temperaturo registrita en Kubo estis 0 °C en Bainoa, provinco Havano. Pluvado estas plej peza en junio kaj oktobro kaj malpeza de decembro ĝis aprilo. Uraganoj ofte frapas la insulon, sed ili kutime frapas la sudan marbordon, kaj la damaĝo en Havano estis malpli grava ol aliloke en la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kolonio[redakti | redakti fonton]

Bildo pri Havano en la 17a jarcento

La konkeranto Diego Velázquez De Cuéllar fondis Havanon la 25-an de aŭgusto 15151514, en la suda marbordo de la insulo, proksime al la nuna urbo Surgidero de Batabanó, aŭ pli probable ĉe la bordoj de la rivero Mayabeque proksime de la samnoma strando. Ĉiuj provoj fondi urbon en la suda marbordo malsukcesis, tamen frua mapo de Kubo desegnita en 1514 montris du setlejojn ĉe la buŝo de tiu rivero.[14][15]

Inter 1514 kaj 1519, la urbo havis almenaŭ du malsamajn setlejojn en la norda marbordo, unu el ili en La Chorrera, hodiaŭ en la kvartalo Grandaj Pontoj, apud la rivero Almendares. Ĉi tiu lasta loko estis najbara al kio nun oni konas kiel Haveno de Karenoj, en 1519. La kvalito de ĉi tiu natura golfeto, kiu nun gastigas la havenon de Havano, instigis la translokiĝon.

Havano estis la sesa urbo fondita de la hispanoj en la insulo, nomata Sankta Kristoforo de Havano, de Pánfilo de Narváez: la nomo kombinas Sankta Kristoforo, sankta patrono de la navigantoj, kaj Havano, el neklara origino, eble derivita de Habaguanex, indiĝena tribestro kiu regis en tiu areo, kiel estis menciita de Diego Velásquez en sia raporto al la reĝo de Hispanujo. Iom post la fondo de la unuaj urboj, la insulo utilis kiel bazo por la konkero de aliaj teritorioj. Hernán Cortés organizis ekspedicion al Meksiko ekde la insulo.

Havano estis komence komerca haveno, kaj suferis regulajn atakojn de bukaneroj, piratoj kaj francaj korsaroj. La unua atako dum kiu la urbo estis bruligita, estis farita de la franca korsaro Jacques de Sores en 1555. Tiaj atakoj konvinkis la hispanan kronon financi la konstruon de la unuaj fortikaĵoj en la ĉefaj urboj, ne nur por kontraŭstari la piratojn kaj korsarojn, sed ankaŭ por regi super la komerco de la Okcidentaj Indioj, kaj limigi la vastan kontrabandon (nigra merkato) kiu ŝprucis pro la limigoj postulitaj de la Casa de Contratación de Sevilla.

La britoj enirante en Havanon en 1762
La Kirketo, loko kie okazis la unua meso kaj urba kunsido en Havano.
Germana mapo pri havano, el 1888.

Ŝipoj el la tuta Nova Mondo portis la produktojn unue al Havano, por poste preni floton al Hispanujo. La miloj da ŝipoj kiuj atingis la golfeton ankaŭ favorigis la agrikulturon kaj fabrikadon en Havano, ĉar ili devis havi manĝaĵojn, akvon kaj aliajn produktojn por transiri la oceanon.

La 20-an de decembro 1592, la reĝo Filipo la 2-a de Hispanujo koncedis al Havano la kategorion kaj titolon Urbo. Poste, la urbo estis oficiale nomata "Ŝlosilo de la Nova Mondo kaj Murego de la Okcidentaj Indioj" por la hispana krono. Dume, la penadoj por konstrui aŭ plibonigi la defendajn infrastrukturojn de la urbo, daŭris.

Havano ege ekspansiiĝis en la 17-a jarcento. Novaj konstruaĵoj estis starigitaj el la plej abundaj materialoj de la insulo, ĉefe ligno, kombinante plurajn iberiajn arkitekturajn stilojn, kaj ankaŭ kanariajn karakterizaĵojn.

En 1649 tre fatala epidemio veninta el Kartageno, Kolombio, trafis trionon el la loĝantaro de Havano. Meze de la 18-a jarcento, Havano havis pli ol sepdek mil loĝantojn, kaj estis la tria plej granda urbo en la amerika kontinento, situante malantaŭ Limo kaj Meksikurbo, sed antaŭ Bostono kaj Novjorko.[16]

La urbo estis forprenita de la britoj dum la Sepjara milito. La epizodo komenciĝis la 6-an de junio 1762, kiam je la tagiĝo, brita floto, konsistante el pli ol 50 ŝipoj kun kombinitaj fortoj de 11.000 viroj de la Reĝa Mararmeo kaj la Armeo, navigis en kubaj akvoj kaj faris amfibian surteriĝon oriente de Havano[17]. La britoj tuj malfermis komercon kun siaj nordamerikaj kaj karibiaj kolonioj, kaŭzante rapidan transformadon de la kuba socio. Post malpli ol unu jaro kiam Havano estis kaptita, la Paco de Parizo estis subskribita de la tri potencoj militantaj kaj tiel finiĝis la Sepjara milito. Per la traktato, Hispanio donis Floridon al Britio kontraŭ la urbo Havano laŭ rekomendo de la francoj, kiuj konsilis tion ĉar Hispanujo povus perdi Meksikon kaj multe de la sudamerika kontinento favore al la britoj..[18]

Post rekuperi la urbon, la hispanoj transformis Havanon en la plej peze fortikigitan urbon en tuta Ameriko. La konstruo komenciĝis en kio poste fariĝis la Fortikaĵo Sankta Karlo de la Kabano, la plej granda hispana fortikaĵo en la Nova Mondo. La 15-an de januaro 1796, la restoj de Kristoforo Kolumbo estis senditaj al la insulo San-Domingo. Ili ripozis tie ĝis 1898, kiam estis portitaj al la katedralo de Sevilo, post kiam Hispanujo perdis Kubon.

Ĉar la komercado inter karibaj kaj nordamerikaj ŝtatoj pliiĝis en la komenco de la 19-a jarcento, Havano fariĝis prospera kaj moda urbo. La havanaj teatroj prezentis la plej eminentajn aktorojn de la epoko, kaj prospero inter la kreskanta meza klaso kondukis al la konstruado de multekostaj novklasikaj palacoj. Dum tiu periodo Havano fariĝis konata kiel Parizo de la Antiloj.

En 1837, la unua fervojo estis konstruita, entute 51 kilometroj da fervojo inter Havano kaj Bejucal, kiu estis uzita por transporti sukeron el la valo de Güines al la haveno. Per tio, Kubo iĝis la kvina lando en la mondo kiu havis fervojon, kaj la unua en hispanlingva lando. Dum la jarcento, Havano estis riĉigita per la konstruado de pliaj kulturaj centroj, kiel la Teatro Tacón, unu el la plej luksaj en la mondo. La fakto ke sklaveco estis leĝa en Kubo ĝis 1886, tio kaptis la intereson en Sudameriko, inkluzive de plano de la Kavaliroj de la Ora Rondo krei 'Oran Cirklon' kun radio de 1200 mejloj, centrita en Havano. Kiam la Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono estis venkitaj en la Usona Enlanda Milito en 1865, multaj sklavistoj ekloĝis en Havano por daŭrigi la uzadon de sklavoj en siaj plantejoj.

En 1863, la urbomurego estis malkonstruita por ke la metropolo povu plivastiĝi. Fine de la 19a jarcento, Havano travivis la lastajn momentojn de la hispana koloniismo en Ameriko.

Respubliko[redakti | redakti fonton]

Nacia Kapitolo (ĉ. 1929)

La 20-a jarcento komenciĝis kun Havano, kaj sekve Kubo, sub okupado de Usono[19]. La usona okupado oficiale finiĝis kiam Tomás Estrada Palma, unua prezidento de Kubo, enoficiĝis la 20-an de majo 1902.

Dum la Respublika Periodo, de 1902 al 1959, la urbo vidis novan epokon de disvolviĝo. Kubo resaniĝis pro la detruado de la pasintaj militoj kaj iĝis bonhava lando, kun la tria plej granda meza klaso en la hemisfero. La apartamentoj kaj aliaj konstruaĵoj por lokigi la novan mezan klason, samkiel palacoj por la kubaj magnatoj, estis konstruitaj je rapida ritmo.

Multnombraj luksaj hoteloj, kazinoj kaj noktaj kluboj estis konstruitaj dum la 1930-aj jaroj por servi al la kreskanta kaj floranta turismo en Havano. En la 1930-aj jaroj, la organizita krimo en noktaj kluboj kaj kazinoj, komenciĝis. Santo Trafficante, Jr. estris la ruleton de la Kazino Sans Souci, Meyer Lansky estris la Hotelon Habana Riviera kaj Lucky Luciano en la kazino de la Nacia Hotelo. Tiutempe Havano fariĝis ekzotika ĉefurbo kun multnombraj aktivecoj kiuj altiris la luksan turismon. La aktivecoj inkluzivis konkuradon de aŭtoj, muzikajn spektaklojn kaj marsportojn.

Havano iĝis la latinamerika urbo kun la plej granda meza klaso pokapa, samtempe akompanata de ludoj kaj korupteco kie gangsteroj kaj steluloj miksiĝis en la socio. Dum tiu epoko, Havano ĝenerale havis pli da enspezoj ol Las Vegas, Nevado. En 1958, ĉirkaŭ 300.000 usonaj turistoj vizitis la urbon.

Socialisma revolucio[redakti | redakti fonton]

Post la revolucio de 1959, la nova reĝimo promesis plibonigi la sociajn servojn, publikan loĝadon, kaj oficialajn konstruaĵojn. Tamen, la malabundeco kiu frapis Kubon post la abrupta eksproprietigo de ĉiuj privataj proprietoj kaj industrioj sub forta komunisma modelo subtenita de Sovetio, sekvata de la embargo de Usono, forte batis Havanon. En 1966-1968, la kuba registaro ŝtatigis ĉiujn privatajn entreprenojn kaj societojn en Kubo, ĝis atingado de "certaj specoj de malgrandaj komercoformoj" (leĝo n-ro 1076)[20]).

Okazis severa ekonomia krizo post la kolapso de Sovetio en 1991. Kun ĝi, subvencioj finiĝis, perdante milionojn da dolaroj kiujn Sovetio donis al la kuba registaro kaj multaj kredis ke pro la malapero de la sovetia subteno al la reĝimo, ĝi frue falus, kiel okazis al la sovetiaj satelitaj ŝtatoj de orienta Eŭropo. Tamen, kontraŭe al tiuj sovetiaj satelitaj ŝtatoj de orienta Eŭropo, la komunisma reĝimo en Havano, travivis dum la 1990-aj jaroj.

Post multaj jaroj da malpermeso, la komunisma registaro ĉiam pli kaj pli turniĝis al la turisma industrio por novaj financaj enspezoj, kaj permesis la eniron de eksterlandaj investantoj por konstrui novajn hotelojn kaj evoluigi la industrion. En Malnova Havano, penado ankaŭ ekiĝis por la rekonstruo turismocela, kaj pluraj stratoj kaj placoj estis renovigitaj konservante la historiajn stilojn. Sed Malnova Havano estas granda municipo, kaj la restarigo nur koncentriĝas en malpli ol 10% de ĝia areo pro manko de sufiĉaj rimedoj.[21]


Administrado[redakti | redakti fonton]

Kuba prezidento Raúl Castro kaj rusa Dmitrij Medvedev en la Placo de la Revolucio.

La nuna urbestro de Havano (prezidanto de la Provinca Asembleo de la Popola Potenco) estas Marta Hernández Romero[22] , elektita la 5-an de marto 2011.[23]

La urbo estas administrata de urba-provinca konsilantaro, kun urbestro kiel administra ĉefo. Tiel, Havano funkcias kiel urbo kaj provinco samtempe, sed la urbo ne havas sufiĉe da memstareco kaj dependas de la nacia registaro por la buĝeto kaj entute pri la politika gvido.

La nacia registaro havas sidejon en Havano kaj ludas ege videblan rolon en la vivo de la urbo. Plie, la plejparto de la estraroj de multaj naciaj institucioj okazigis malgrandiĝantan rolon por la urba registaro, kiu, tamen, ankoraŭ provizas parton de la esencaj servoj kaj havas kompetentojn super la edukado, sansistemo, publika transporto, rubforigo, malgranda industrio, agrikulturo, ktp.

La balotantoj elektas delegitojn por la municipaj asembleoj en konkuraj elektoj. Ekzistas nur unu politika partio rajtigita, la oficialisma Komunisma Partio, sed almenaŭ devas esti minimume du kandidatoj. La membroj de la Komunisma Partio ofte konkuras unu kontraŭ alia surbaze de propraj meritoj kaj neniam per uzado de akuzoj aŭ pridubado. Kandidatoj ankaŭ povas esti nepartianoj. Ili estas nomumitaj rekte de la civitanoj en malfermaj kunvenoj en ĉiu voĉdona distrikto. La delegitoj de la municipaj asembleoj siavice elektas la membrojn de la Provinca Asembleo, kiu en Havano funkcias kiel la Urbodomo; kaj ĝia prezidanto similas al urbestro. Ekzistas rektaj elektoj por deputitoj al la Nacia Asembleo surbaze de skribtabuloj, kaj parto de la kandidatoj estas nomumitaj je loka nivelo. La Popolaj Konsilioj (Consejos Populares) konsistas el lokaj urbaj delegitoj kiuj elektas plentempan reprezentanton por prezidi la korpon. Krome, tie estas partopreno de "popolaj organizoj" kaj reprezentantoj de lokaj registaraj agentejoj, industrioj kaj servoj. La 105-membra Popola Konsilio en Havano reprezentas 20.000 loĝantojn.

Havano limas kun la provinco Mayabeque sude kaj oriente kun Artemisa en la okcidento.

Urba pejzaĝo[redakti | redakti fonton]

Centra Havano estas la plej dense loĝata municipo de Havano

Nuna Havano esence priskribeblas kiel tri urboj en nur unu: Malnova Havano, El Vedado kaj la novaj suburbaj distriktoj. Malnova Havano kun mallarĝaj stratoj kaj pendbalkonoj, estas la tradicia centro de la havanaj komerco, industrio, kaj distrado, samkiel loĝareo.

Norde kaj okcidente, la nova sekcio, centrita en loko konata kiel El Vedado, fariĝis la rivalo de Malnova Havano por komerca aktiveco kaj nokta vivo. Centra Havano, kiu iam estis priskribita kiel parto de El Vedado, estas ĉefe komerca municipo kiu kuŝas inter Vedado kaj Malnova Havano. La Nacia Kapitolo markas la komencon de Centra Havano, la kvartalo de la laborista klaso[24]. La Ĉina kvartalo de Havano kaj la Reĝa Fabrikejo de Tabakoj Partagás, unu el la plej malnovaj cigarfabrikejoj de Kubo, situas en la areo.[25]

Tria Havano estas tiu de la pli prosperaj restadejaj kaj industriaj distriktoj kiuj etendiĝas ĉefe en la okcidento. Inter tiuj estas Marianao, unu el la novaj partoj de la urbo, kiu datiĝas de la 1920-aj jaroj.

KokosTaksioj (hispane: CocoTaxis) preterpasas la Nacian Bibliotekon.

Kelkaj el la ekskluzivaĵoj estis perditaj post la revolucio, multaj el la hejmoj de la antaŭurboj esti ŝtatigitaj de la kuba registaro kaj poste uzataj kiel lernejoj, malsanulejoj, kaj registaraj oficejoj. Pluraj privataj kluboj estis konvertitaj en publikajn distrejojn. Miramar, situanta okcidente de El Vedado laŭlonge de la marbordo, restas kiel ekskluziva zono de Havano: palacoj, ambasadejoj, diplomatiaj restadejoj, luksaj vendejoj, kaj instalaĵoj por riĉaj eksterlandanoj estas oftaj en la areo[26]. La Internacia Lernejo de Havano situas en la kvartalo Miramar.

En la 1980-aj jaroj multaj partoj de Malnova Havano, inkluzive de la Placo de Armiloj, iĝis parto de 35jara projekto por restaŭrado, por rememorigi kaj valorigi la pasintecon de la kubanoj kaj stimuli la turismon. En la pasintaj dek jaroj, kun la helpo de ekstera helpo kaj kun subteno de la Historiisto de la Urbo, Eusebio Leal Spengler, granda parto de Malnova Havano estis renovigita. La urbo jam renovigis la plejparton de la ĉefaj placoj (Malnova Placo, Placo de la Katedralo, Placo de Sankta Francisko kaj Placo de Armiloj) kaj grandaj turismaj stratoj (Obispo kaj Mercaderes).

Municipoj[redakti | redakti fonton]

La urbo dividiĝas en 15 municipojn[27] kiuj siavice estas subdividitaj en 105 popolajn konsiliojn[28]. (la numeroj rilatas al la mapo).

Havana Municipalities.png
  1. Playa: Santa Fé, Siboney, Cubanacán, Ampliación Almendares, Miramar, Sierra, Ceiba, Buena Vista.
  2. Plaza de la Revolución : El Carmelo, Vedado-Malecón, Rampa, Príncipe, Plaza, Nuevo Vedado-Puentes Grandes, Colón-Nuevo Vedado, Vedado.
  3. Centra Havano: Cayo Hueso, Pueblo Nuevo, Los Sitios, Dragones, Colon.
  4. La Habana Vieja : Prado, Catedral, Plaza Vieja, Belén, San Isidro, Jesús Maria, Tallapiedra.
  5. Regla : Guacanimar, Loma Modelo, Casablanca.
  6. La Habana del Este : Camilo Cienfuegos, Cojimar, Guiteras, Alturas de Alamar, Alamar-Este, Guanabo, Campo Florido, Alamar-Playa.
  7. Guanabacoa : Mañana-Habana Nueva, Villa I, Villa II, Chivas-Roble, Debeche-Nalon, Hata-Naranjo, Peñalver-Bacuranao, Minas-Barreras.
  8. San Miguel del Padrón: Rocafort, Luyanó Moderno, Diezmero, San Francisco de Paula, Dolores-Veracruz, Jacomino.
  9. Diez de Octubre : Luyanó, Jesús del Monte, Lawton, Vista Alegre, Acosta, Sevillano, Vibora, Santos Suárez, Tamarindo.
  10. Cerro: Latinoamericano, Pilar-Atares, Cerro, Las Cañas, El Canal, Palatino, Armada.
  11. Marianao : CAI-Los Ángeles, Pocito-Palmas, Zamora-Cocosolo, Libertad, Pogoloti-Belén-Finlay, Sta Felicia.
  12. La Lisa : Alturas de La Lisa, Balcón Arimao, Cano-Bello26-Valle Grande, Punta Brava, Arroyo Arenas, San Agustín, Versalles Coronela.
  13. Boyeros: Santiago de Las Vegas, Nuevo Santiago, Boyeros, Wajay, Calabazar, Altahabana-Capdevila, Armada-Aldabo.
  14. Arroyo Naranjo: Los Pinos, Poey, Víbora Park, Mantilla, Párraga, Calvario-Fraternidad, Guinera, Eléctrico, Managua, Callejas.
  15. El Cotorro: San Pedro-Centro Cotorro, Santa Maria del Rosario, Lotería, Cuatro Caminos, Magdalena-Torriente, Alberro.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Novklasika arkitekturo
Historia Hotel Plaza
Novbaroka apartamentaro

Pro tio ke Havano havas preskaŭ kvincent jarojn da ekzisto, la urbo ĝuas la posedon de unu el la plej diversaj stiloj de arkitekturo en la mondo. Ekde kasteloj konstruitaj en la fino de la 16-a jarcento ĝis modernismaj altaj konstruaĵoj.

Novklasika[redakti | redakti fonton]

Novklasikismo estis enkondukita en la urbon en 1840, kune kun la publika lumigado en 1848 kaj la fervojo en 1837. En la dua duono de la 18-a jarcento, la produktado de sukero kaj kafo kreskis rapide, kiu fariĝis esenca en la disvolviĝo de la plej elstaraj arkitekturaj stiloj de Havano. Multaj havanaj riĉuloj prenis sian inspiron el la franca arkitekturo. Tio videblas en la interno de la domoj de la alta klaso kiel la Palaco Aldama konstruita en 1844. Ĉi tiu estas konsiderita la plej grava novklasika loĝkonstruaĵo en Kubo kaj tipigas la dizajnon de multaj domoj de ĉi tiu periodo kun portaloj el novklasikaj kolonoj kaj en la mezo, malfermitaj spacoj aŭ kortoj.

En 1925 Jean-Claude Nicolas Forestier, la majstro de la urba planado en Parizo translokiĝis al Havano dum kvin jaroj por kunlabori kun arkitektoj kaj pejzaĝistoj. En la planado de la urbo, lia celo estis krei harmonian ekvilibron inter la klasikstilaj konstruaĵoj kaj la tropika pejzaĝo. Li komunikis kaj konektis la ŝoseojn de la urbo dum konstruis elstarajn monumentojn. Lia influo lasis grandegan markon sur Havano kvankam multaj de liaj ideoj estis forlasitaj pro la Granda Depresio en 1929. Dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, Havano pligrandiĝis pli rapide ol en ajna momento de ĝia historio. Granda riĉeco instigis arkitekturajn stilojn venintaj el la ekstero. La pinto de Novklasikismo venis kun la konstruo de la distrikto El Vedado (1859). Ĉi tiu kvartalo estas plena de luksaj domoj kaj konstruaĵoj.

Kolonia kaj baroka[redakti | redakti fonton]

Riĉeco estis portita de la koloniistoj en kaj tra Havano kiel ŝlosila punkto inter la Nova Mondo kaj Malnova Mondo. Kiel rezulto, Havano estis la plej fortikigita urbo en Ameriko. Plejaj ekzemploj de tiu frua arkitekturo videblas en la militistaj Fortikaĵo Sankta Karlo de la Kabano (1558-1577) dizajnita de Battista Antonelli kaj Kastelo de Morro (1589-1630). Ĉi lasta troviĝas en la enirejo de la haveno de Havano kaj disponigas informojn pri la supereco kaj riĉeco en tiu tempo.

Malnova Havano, ankaŭ estis protektita de defendmuro ekkonstruita en 1674 sed ĝiaj limoj iĝis malgrandaj kiam la verko estis finkonstruita en 1767, kaj tiel naskiĝis la nova kvartalo Centra Havano. La influo de diversaj stiloj kaj kulturoj videblas en la kolonia arkitekturo de Havano, kun diversa gamo de maŭra, hispana, itala, greka kaj romia arkitekturo. La Pastrolernejo Sankta Karlo kaj Sankta Ambrozo (18-a jarcento) estas bona ekzemplo de frua hispana arkitekturo. La Katedralo de Havano (1748-1777) regis la Placon de la Katedralo (1749) kaj estas la plej bona ekzemplo de la kuba baroka stilo. Ĉirkaŭante ĝin troviĝas la iamaj palacoj de la Grafo de Casa-Bayona (1720-1746), de la Markizo de Arcos (1746) kaj la Markizo de Aguas Claras (1751-1775).

Art Déco kaj eklektika[redakti | redakti fonton]

Strato Sankta Lazaro

La unuaj eĥoj de la movado Art Déco en Havano komenciĝis en 1927, en la restadeja areo Miramar. Oni diras ke la konstruaĵo Bacardí (1930) estas la plej bona ekzemplo de la stilo Art Déco en la urbo, sekvata de la Nacia Hotelo (1930) kaj la konstruaĵo Serrano López, konstruita en 1932 de Ricardo Mira inspirita en la Rockefeller Center de Nov-Jorko. La jaro 1928 markis la komencon de la reago kontraŭ la hispana renesanca arkitekturo, Art Déco ekaperis en la densaj kaj riĉaj antaŭurboj Miramar, Marianao kaj Vedado.

La eklektika arkitekturo de la urbo komenciĝis en Centra Havano. La Nacia Stacidomo de Havano (1912), kaj la Muzeo de la Revolucio (1920) estas ekzemploj de eklektika arkitekturo.

Apartamentaro FOCSA

Modernismo[redakti | redakti fonton]

Multaj altaj konstruaĵoj por oficejoj kaj apartamentoj, kune kun kelkaj hoteloj konstruitaj en la 1950-aj jaroj draste ŝanĝis la horizonton. Modernismo, sekve, transformis parton de la urbo kaj ĝi estas konata pro la altkvalitaj individuaj konstruaĵoj. Ekzemploj de ĉi lasta estas la Hotelo Libera Havano (1958), kiu antaŭ la revolucio estis la nomata Hotel Havana Hilton kaj la kinejo La Rampa (1955).

Famaj arkitektoj kiel Walter Gropius, Richard Neutra kaj Oscar Niemeyer ĉiuj lasis siajn spurojn en la urbo[29], dum en tiu epoko videblas fortaj influoj de Le Corbusier kaj Ludwig Mies van der Rohe.[30] La Konstruaĵo Focsa (1956) reprezentas la ekonomian bonfarton de Havano en tiu epoko. Tiu 35-etaĝa komplekso estis koncipita surbaze de la ideoj de Corbusian kiel memstara urbo ene de urbo. Ĝi enhavis 400 apartamentojn, parkejojn, lernejon, superbazaron, kaj restoracion en la supra etaĝo. Tiu estis la plej alta strukturo el betono (sen uzado de ŝtalstrukturo) en la mondo en tiu momento kaj la fina simbolo de lukso kaj troigoj. La Hotelo Havano Riviera (1957) dizajnita de Irving Feldman, el dudek unu etaĝoj, kiam malfermiĝis Riviera estis la plej granda konstruita kazino-hotelo en Kubo kaj en la mondo, krom hotelo en Las Vegas kiu superis ĝin unu jaron poste.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Placo de la Katedralo

Havano, amplekse la ĉefa kultura centro de la lando, proponas ampleksan varion de kulturaĵoj, ekde muzeoj, palacoj, publikaj placoj, avenuoj, preĝejoj, fortikaĵoj (inkluzive la plej fortikigitaj kompleksoj en Ameriko el la 16a ĝis 18a jarcentoj), al baleto kaj muzikaj kaj filmfestivaloj, ekspozicioj pri teknologio kaj aliaj. La parta restaŭrado de Malnova Havano aldonis novajn vidindaĵojn, inkluzive de muzeo pri la kastrisma revolucio. La registaro metis specialan emfazon en kulturaj aktivecoj, multaj el kiuj estas senpagaj aŭ tre malmultekostaj.

Malnova Havano[redakti | redakti fonton]

Malnova Havano enhavas la kernon de la originala nukleo de Havano, kun pli ol 2.000 hektaroj, ĝi elmetas preskaŭ ĉiujn okcidentajn arkitekturajn stilojn kiuj troveblas en la Nova Mondo. Malnova Havano estis fondita de la hispanoj en 1519 en la natura haveno de la Golfeto de Havano. Ĝi fariĝis haltejo por la hispanaj galionoj ŝarĝitaj de oro, en la kruciĝo inter la Nova Mondo kaj la Malnova Mondo. En la 17a jarcento, ĝi estis unu el la ĉefaj ŝipfabrikejoj. La urbo estis konstruita en baroka kaj novklasika stilo.

Multaj konstruaĵoj falis en ruinon sed iom estas restarigita. La mallarĝaj stratoj de Malnova Havano enhavas multajn konstruaĵojn, kio reprezentas trionon de proksimume 3.000 konstruaĵoj trovitaj en Malnova Havano.[31]

Malnova Havano estas la malnova urbo formita el la haveno, la oficiala centro kaj la Placo de Armiloj. Alejo Carpentier nomis ĝin la loko de la kolonoj. La kuba registaro prenis multajn rimedojn por konservi kaj restaŭri ĝin, pere de la Oficejo de la Historiisto, gvidata de Eusebio Leal.[32] Malnova Havano kaj ĝiaj fortikaĵoj estis aldonitaj al la listo de Monda heredaĵo de Unesko en 1982..[33]

Ĉina kvartalo[redakti | redakti fonton]

La Ĉina kvartalo, iam la plej granda kaj vibranta ĉina kvartalo en Latinameriko[34][35][36], ekiĝis en la urbo en la unua parto de la 20-a jarcento kiam centmiloj da ĉinaj laboristoj estis alportitaj de hispanaj kolonianoj el Gŭangdongo, Fujian, Hongkongo, kaj Makao pere de Manilo, Filipinoj, komence en la 19a jarcento kaj la sekvaj jardekoj por anstataŭi la afrikajn sklavojn. Post kompletigi 8 jarojn da kontrakto, multaj ĉinaj enmigrintoj restis en Havano.

La unua alveno de ĉinoj (206 homoj) atingis Havanon la 3-an de junio 1847.[37] La Ĉina kvartalo en ĝia brila pinto havis restoraciojn, lavejojn, bankojn, apotekojn, teatrojn kaj plurajn ĉinlingvajn ĵurnalojn, la kvartalo estis formita el 44 kvadrataj blokoj en la plej bona epoko[34][38]. La koro de la ĉina kvartalo estis ĉe El Cuchillo de Zanja. La strio estas promenejo ornamita kun multaj ruĝaj lanternoj, paperdrakoj kaj aliaj ĉinaj kulturaĵoj, tie estas granda kvanto de restoracioj kiuj servas ĉinajn pladojn. Kvankam multaj diras ke la pladoj ne estas vere ĉinaj.

La Ĉina kvartalo havas du pajfangojn, unu granda situanta sur Strato Drakoj, kies konstrumaterialoj estis donacitaj de Ĉina Popola Respubliko[39], en la fino de la 1990-aj jaroj, ĝi havas bonvenigajn skribaĵojn en la ĉina kaj hispana lingvoj. La pli malgranda arko situas sur strio Zanja. La ĉina apogeo finiĝis kiam Fidel Castro post la revolucio de 1959 prenis privatajn entreprenojn, sendante dekmilojn da entreprenistoj al forfuĝo, ĉefe al Usono. Posteuloj nun penas revivigi, eĉ se pli modeste, la kulturon.[35]

Vidartoj[redakti | redakti fonton]

La Nacia Muzeo de Belartoj estas muzeo de belartoj kiu eksponas kolektojn de kuba kaj internacia arto. La muzeo gastigas unu el la plej grandaj kolektoj de pentraĵoj kaj skulptaĵoj de Latinameriko kaj estas la plej granda en Karibio[40]. Sub la Kuba Ministerio de Kulturo, ĝi okupas du lokojn en la Avenuo Prado, tio estas la Palaco de Belartoj, dediĉita al kuba arto kaj la Palaco de la Asturia Centro, dediĉita al la universala arto. Ĝia arta heredaĵo konsistas el pli ol 45.000 pecoj[41][42].

La Muzeo de la Revolucio, dizajnita en Havano de la kuba arkitekto Carlos Maruri, kaj la belgo Paul Belau, el eklektika dizajno, harmonie kombinas hispanan, francan kaj germanan arkitekturajn elementojn. La muzeo estis la Prezidanta Palaco en la ĉefurbo. Hodiaŭ, ĝiaj ekranoj kaj dokumentoj montras la historion de Kubo ekde la komenco ĝis 1959.

La nov-klasika palaco de la Grafino de Revilla de Camargo, hodiaŭ estas la Muzeo de Ornamaj Artoj, konata kiel la "malgranda franca palaceto de Havano" konstruita inter 1924 kaj 1927, estis dizajnita en Parizo inspirita en la franca Renesanco[43]. La muzeo elmetas pli ol 33.000 verkojn de la epoko de la reĝoj Ludoviko la 15-a, Ludoviko la 16-a, kaj Napoleono la 3-a; kaj ankaŭ verkoj de Oriento el la 16a ĝis 20a jarcentoj, inter kiuj troviĝas multaj aliaj trezoroj[44]. La Muzeo havas dek plentempajn ekspoziciejojn. Inter ili elstaras la verkoj el porcelano de la fabrikejoj de Sèvres kaj Chantilly, Francio; Meissen, Germanio; kaj Wedgwood, Britio, samkiel ĉinaj de la epoko de la Imperiestro Qianlong kaj japanaj el Imari. La mebloj venas de Stéphane Boudin, Jean Henri Riesener kaj pluraj aliaj.

Pluraj muzeoj en Malnova Havano havas valorajn meblojn, arĝentaĵojn, ceramikaĵon, vitraĵojn kaj aliajn erojn de la kolonia periodo. Unu el tiuj estas la Palaco de la Kapitanoj Generaloj, kie hispanaj regantoj iam vivis. La Domo de Afriko prezentas alian aspekton de la historio de Kubo. Ĝi gastigas grandan kolekton de afrik-kubaj religiaj pecoj.

Aliaj muzeoj en la urbo inkluzivas la Domon de la Araboj kaj la Domon de Azio kun kolektoj el Mezoriento kaj Fora Oriento. La Muzeo de la Aŭtomobilo de Havano havas impresan kolekton de veturiloj ekde la jaro 1905.

Dum la pliparto de muzeoj de Havano troviĝas en Malnova Havano, kelkaj el ili troveblas ankaŭ en El Vedado. Entute, Havano havas ĉirkaŭ 50 muzeojn, inkluzive de la Nacia Muzeo de Muziko; la Muzeo de Danco kaj Rumo; la Muzeo de la Cigaro; la Napoleona, Kolonia kaj Oriŝa Muzeoj; la Muzeo de Antropologio; la Muzeo Ernest Hemingway; la Memorejo José Martí; la Muzeo de la Aero.

Ankaŭ estas muzeoj de Natursciencoj, la Urbo, Arkeologio, Oraĵoj kaj Arĝentaĵoj, Parfumo, Apotekaĵoj, Sportoj, Numismatiko kaj Armiloj.

Dramarto[redakti | redakti fonton]

Vizaĝe al la Centra Parko de Havano troviĝas la Granda Teatro de Havano, elstara teatro konstruita en 1837[45]. Ĝi estas nuna hejmo de la Nacia Baleto de Kubo kaj de la Internacia Baletfestivalo de Havano, unu el la plej malnovaj en la Nova Mondo. La fasado de la konstruaĵo estas garnita kun ŝtono kaj marmorstatuo. Ankaŭ estas skulptaĵo de Giuseppe Moretti, reprezentante alegoriojn pri bonvolemo, edukado, muziko kaj teatro[46]. La ĉefa teatro estas la Aŭditorio García Lorca, kun sidejoj por 1.500 homoj kaj balkonoj. Gloroj de ĝia riĉa historio: la itala tenoro Enrico Caruso kantis en ĝi, la rusa baletistino Anna Pavlova dancis, kaj la franca Sarah Bernhardt aktoris.

Aliaj gravaj teatroj en la urbo inkluzivas la Nacian Teatron, gastigita en grandega moderna konstruaĵo situanta en la Placo de la Revolucio, ornamita per verkoj de kubaj artistoj. La Nacia Teatro havas du ĉefajn teatrajn scenejojn, la Aŭditorio Avellaneda kaj la Aŭditorio Covarrubias, samkiel malgrandaj teatraj atelieroj en la naŭa etaĝo.

La Teatro Karl Marx kun granda aŭditorio havas spacon por 5.500 spektantoj, kaj ĝi estas ĝenerale uzata por koncertoj kaj aliaj okazaĵoj. Ĝi estas ankaŭ unu el la lokoj por la ĉiujara Internacia Filmfestivalo en Havano.

Kinejo Payret
Granda Teatro interne
Granda Teatro interne

Turismo[redakti | redakti fonton]

Turisma buso en Havano
Feriŝipo en la Terminalo Sierra Maestra

Havano akceptas pli ol miliono da turistoj ĉiujare. La Oficiala Censo por Havano raportas ke en 2010 la urbo estis vizitita de 1.176.627 internaciaj turistoj, kresko de +20,0% en 2005.[47] La urbo jam delonge iĝis populara allogaĵo por turistoj. Inter 1915 kaj 1930, Havano gastigis pli da turistoj ol iu alia loko en Karibio. La enfluo estis en granda parto pro la proksimeco de Kubo al Usono, kie ekzistis la t.n. Prohibicio en Usono por la alkoholo kaj hazardludoj kiu kontrastis kun la tradicie libera sinteno en Kubo al la ferioj. Broŝuro eldonita de EC Kropp Co, Milwaukee, WI, inter 1921 kaj 1939 promociis turismon en Havano. Ĝi troveblas en la Bita Bilioteko de la Universitato de Houston, Usono.

Kun la malboniĝo de la rilatoj inter Kubo kaj Usono kaj la altrudo de la komerca embargo sur la insulon en 1961, turismo falis draste kaj ne revenis al la antaŭ-revoluciaj niveloj ĝis 1989. La revolucia registaro ĝenerale, kaj Fidel Castro specife, komence kontraŭstaris konsiderindan disvolviĝon de la turisma industrio, ligante ĝin al la koruptado kaj krimaj agadoj de antaŭe. Tamen, en la fino de la 1970-aj jaroj, Castro ŝanĝis sian sintenon kaj, en 1982, la kuba registaro aprobis leĝkodon por eksterlandaj investoj kiu malfermis plurajn sektorojn, inkluzive de turismo, al eksterlandaj kapitaloj.

Per la kreo de entreprenoj malfermitaj al tiaj eksterlandaj investoj (kiel Cubanacan), Kubo komencis altiri la disvolviĝon de hoteloj, sukcesante pliigi la nombron de turistoj el 130.000 (en 1980) al 326,000 (fine de la jardeko).

Havano ankaŭ estis populara pro santurismo por pli ol 20 jaroj. Eksterlandaj pacientoj vojaĝas al Kubo, specife al Havano, por ampleksa gamo de san-aferoj, inter ili okul-kirurgio, neŭrologiaj problemoj kiel multloka sklerozo kaj Parkinson-malsano, kaj ortopedio. Multaj pacientoj estas el Latinameriko, kvankam medicina traktado por pigmentoza retinito, ofte konata kiel nokta blindeco, allogis multajn pacientojn de Eŭropo kaj Nordameriko.[48][49]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

M.V. Leyden en la haveno

Havano havas diversigitan ekonomion, kun tradiciaj sektoroj, kiel fabrikado, konstruado, transporto kaj komunikado, kaj novaj aŭ revivigitaj kiel biotekniko kaj turismo.

La urba ekonomio unue disvolviĝis surbaze de la strategia situo, kio igis ĝin unu el la unuaj grandaj komercaj centroj en la Nova Mondo. Sukero kaj floranta sklavkomerco unue alportis riĉecon al la urbo, kaj poste, post la sendependeco, ĝi fariĝis fama feriejo. Malgraŭ penoj de la registaro de Fidel Castro disvastigi la industrian aktivecon al ĉiuj partoj de la insulo, Havano restas la centro de granda parto de la nacia industrio.

La tradicia sukerindustrio, sur kiu la insula ekonomio baziĝis dum tri jarcentoj, estas centrita aliloke sur la insulo kaj ĝi regas tri kvaronojn de la eksportado. Tamen, la instalaĵoj de leĝera manufakturo, viandpakado, kaj kemia kaj farmacia operacioj estas koncentritaj en Havano. Aliaj industrioj kiel la prilaborado de manĝaĵoj ankaŭ gravas, kune kun la industrioj de ŝipoj, fabrikado de veturiloj, produktado de alkoholaj trinkaĵoj, teksaĵoj, kaj tabako, precipe la mondofamaj cigaroj Habanos[50]. Kvankam la havenoj de Cienfuegos kaj Matanzas, estis disvolvigitaj sub la revolucia registaro, Havano restas kiel la ĉefa haveno pro la facilecoj: 50% de kuba importoj kaj eksportoj pasas tra Havano. La haveno ankaŭ posedas konsiderindan fiŝindustrion.

En 2000, preskaŭ 89% de la urba loĝantaro estas oficiale registrita kiel laboristoj por registaraj agentejoj, institucioj aŭ entreprenoj. Havano, mezume, havas la landan plej altan enspezon kaj homan disvolviĝon. Post la kolapso de Sovetio, Kubo re-emfazis turismon kiel ĉefan industrion kondukante al ĝia resaniĝo. Turismo nun estas la ĉefa ekonomia enspezfonto de Havano.[51]

Komerco kaj financo[redakti | redakti fonton]

Post la Revolucio, la tradicia sistemo de kapitalisma libera entrepreno estis anstataŭita per forte socialigita ekonomia sistemo. En Havano, la proprieto de entreprenoj kaj uson-poseditaj entreprenoj estis ŝtatigitaj kaj hodiaŭ plejparto de la entreprenoj funkcias nur sub ŝtata rego.

En Malnova Havano kaj El Vedado estas pluraj malgrandaj privataj entreprenoj, kiel ŝuo-riparejoj aŭ brodejoj. La Banko ankaŭ estas sub ŝtata rego, kaj la Nacia Banko, kun sidejo en Havano, estas la centro de la kuba ekonomio. Ĝiaj branĉoj en kelkaj kazoj okupas konstruaĵojn kiuj estis antaŭ la revolucio, la oficejoj de kubaj aŭ eksterlandaj bankoj.

En la fino de la 1990-aj jaroj, El Vedado, situanta laŭlonge de la Kariba maro, ekreprezentis la ĉefan komercan areon. Ĝi amplekse disvolviĝis inter 1930 kaj 1960, kiam Havano iĝis grava celo por usonaj turistoj: altaj hoteloj, kazinoj, restoracioj kaj luksaj komercejoj, multaj el ili el la stilo Art Déco.[52]

El Vedado estas hodiaŭ la havana financa distrikto, la ĉefaj bankoj, oficejoj de flugkompanioj, vendejoj, sidejoj de entreprenoj, multnombraj apartamentaroj kaj hoteloj, situas en la zono[53] . La Universitato de Havano ankaŭ troviĝas ĉi tie.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĉefpordo de la Ĉina kvartalo de Havano
MS St. Louis kun rifuĝintaj judoj enirante en Havanon en 1939

Fine de 2009, 19.1% el la loĝantaro de Kubo vivis en Havano[54]. Laŭ la censo de 2009, la loĝantaro estis 2.141.993[54] (6,139 malpli al la antaŭa jaro[54]), inkluzive de 1.032.687 viroj[54] kaj 1.109.306 virinoj[54]. La urbo havas averaĝan vivdaŭron de 76,81 jaroj ĉe naskiĝo[54]. En 2009, estis 1.924 personoj vivantaj kun aidoso en la urbo, 78,9% el tiuj estis viroj kaj 21,1% virinoj.[55]

Laŭ la oficiala ras-censo de 1981[56] , oni ne uzis la vorton "raso" sed "haŭtkoloro":

  • Blankuloj: 63,4%, (multaj el galega kaj kanaria deveno)[57]
  • Afrokdevenaj kubanoj: 16.4%, (kies prapatroj estis sklavoj aŭ venis de Haitio aŭ Karibio ĝenerale)
  • Mulatoj (miksita raso): 20.4%
  • Azidevenaj kubanoj: 0.2% (precipe el Ĉinio)[57]

Estas malmultaj indiĝenoj aŭ rektaj devenantoj de indiĝenoj, male al aliaj latinamerikaj landoj, ĉar la indiĝenoj estis preskaŭ formortintaj en koloniaj epokoj.

La aglomeraĵo de Havano multe kreskis dum la unua duono de la 20-a jarcento ĝis atingo de 1 miliono da loĝantoj en 1943. La urbigado ekspansiiĝis trans la limoj de Havano ĝis proksimaj municipoj kiel Marianao, Regla kaj Guanabacoa. Ekde la jaroj 1980, la loĝantaro kreskas malrapide pro ekvilibra politiko pri disvolviĝo, malalta naskiĝ-indico, la relative alta imposto de elmigrado eksterlanden, kaj la regado sur la translokiĝo[58][59]. Pro la urba kaj landa malalta naskiĝ-indico kaj alta vivdaŭro, ĝia strukturo estas simila al evoluinta lando, kun Havano kiel loko kun pli granda proporcio de maljunuloj malsame al la najbaraj landoj.[54]

La kuba registaro gvidas la movadon de personoj en Havano en la partoj de la metropola areo (hejmo de preskaŭ 20% de la landa loĝantaro) por racia uzado de la tereno, la akvo, elektro, transporto, kaj aliaj elementoj de la urba infrastrukturo. Ekzistas loĝantaro kiu konsistas el internaj migrantoj al Havano kromnomata "palestinos" (palestinanoj)[60], kelkfoje konsiderata rasisma termino[61], kiuj plejparte venas de la orientaj provincoj de Kubo.[62]

La urbo havas signifan minoritaton de ĉinoj, plejparte devenantoj de gŭangdongaj prapatroj, kiuj estis alportitaj en la duono de la 19a jarcento por hispana kolonianoj tra Filipinoj kun laborkontraktoj kaj post kompletigi 8jara laboradon multaj ĉinaj enmigrintoj establis sian loĝejon en Havano. Antaŭ la revolucio, la ĉina loĝantaro kalkuliĝis je 200.000 homoj. Hodiaŭ, ĉinaj devenantoj estas kalkulataj je 100.000.[63]. Nuntempe restas denaskaj ĉinoj (plejparte ĝuangdongaj) kiuj estas ĉirkaŭ 400. Ekzistas ĉirkaŭ 3.000 rusoj vivantaj en la urbo, kiel raportis la rusa ambasadejo en Havano, ili estas ĉefe virinoj kiuj geedziĝis kun kubanoj kiuj studis en iama Sovetio. Havano ankaŭ estis rifuĝejo kaj hejmo por aliaj malpli grandaj komunumoj. Ekzistas loĝantaro de ĉ. mil nordafrikaj rifuĝintoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

Romkatolikoj formas la plej grandan religian grupon en Havano. La juda komunumo en Havano malpliiĝis post la Revolucio. Antaŭ ĝi, la juda komunumo havis pli ol 15.000 judoj,[64], multaj el ili estis fuĝintoj de la nazia persekutado kaj poste forlasis Kubon al Miami aŭ foriris al Israelo post kiam Castro prenis la potencon en 1959. La urbo iam havis kvin sinagogojn, sed nur tri restas (unu de ortodoksa, unu konservativa kaj unu sefarda), la Granda Sinagogo Bet Ŝalom estas unu el ili. En februaro 2007, New York Times kalkulis ke ĉirkaŭ 1.500 konataj judoj vivis en Havano[65]. Aliaj malgrandaj komunumoj estas formataj de evangelianoj, Atestantoj de Jehovo, muzulmanoj, budhanoj kaj bahaanoj. Santerio, estas vaste praktikata inter miloj da loĝantoj.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Edukado[redakti | redakti fonton]

La nacia registaro alprenas la tutan respondecon pri edukado, kaj estas sufiĉe da lernejoj (bazaj, mezaj, altaj) kaj faklernejoj en tuta Havano. La kvalito de la lernejoj varias sed la edukado estas senpaga kaj deviga en ĉiuj niveloj krom supera instruado, kiu ankaŭ estas senpaga.

La Universitato de Havano, situanta en El Vedado, estis establita en 1728 kaj estis konsiderita kiel grava institucio de supera instruado en la Okcidenta Hemisfero. Tuj post la Revolucio, la universitato, samkiel ĉiuj aliaj edukaj institucioj, estis ŝtatigita. Ekde tiam, pluraj aliaj universitatoj malfemrmiĝis, kiel la Politekniko José Antonio Echeverría kie la vasta plimulto de la hodiaŭaj kubaj inĝenieroj formiĝas.

La Nacia Lernejo de Baleto kun 4.350 studentoj estas unu el la plej grandaj baletlernejoj en la mondo kaj la plej prestiĝa en Kubo.[66]

Sano[redakti | redakti fonton]

Hospitalo Sankta Filipo en Havano en 1900

Ĉiuj loĝantoj de Havano havas senpagan aliron al sansistemo en hospitaloj[67], lokaj klinikoj, urĝejoj kaj famili-kuracistoj (hispane "médico de la familia") kiuj funkcias unu por averaĝe 170 familioj[68], kiu estas unu el la plej altaj proporcioj de kuracisto-paciento en la mondo[69]. Tamen, la sansistemo suferis pro la manko de provizoj, ekipaĵoj kaj kuraciloj post la kolapso de Sovetio, lando kiu donis grandan subvencion, kaj pro la usona embargo kontraŭ Kubo[70]. Malgraŭ tio, la infanmorteco en 2009 estis 4.9 por 1.000 naskiĝoj, 5.12 en la lando kiel tuto, kiu estas pli malalta ol multaj evoluintaj landoj, kaj la plej malalta en la evoluanta mondo.[71]

Administrado de la sansistemo por la nacio centriĝas en Havano. Hospitaloj en Havano estas gvidataj de la nacia registaro.

Servoj[redakti | redakti fonton]

La publikaj servoj estas sub la rego de pluraj ŝtatigitaj entreprenoj kiuj disvolviĝis ekde la kastrisma revolucio. Akvo, elektro, kaj kloakoreto estas administrataj en tiu maniero. Elektro estas provizita per generatoroj kiuj funkcias per petrolo. Granda parto de la originalaj energicentraloj, kiuj funkciis antaŭ la Kastrisma revolucio, fariĝis iom kadukaj. Elektraj malŝaltoj okazadis, kio devigis la nacian registaron en 1986 ekigi projekton (je valoro de 25,000,000 usonaj dolaroj) por modernigi la elektran sistemon.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Latinamerika Stadiono

Multaj kubanoj estas avide fanatikaj sportemuloj, speciale amantoj de basbalo kiu havas longan tradicion en la insulo. La havanaj teamoj de la Nacia Kuba Serio estas Industriales kaj Metropolitanos. La urbo havas plurajn grandajn stadionojn, la plej granda estas la Latinamerika Stadiono kun sidiloj por 31 mil personoj. La akcepto en sportaj okazaĵoj estas ĝenerale senpaga, kaj improvizitaj ludoj okazas en kvartaloj tra la urbo. Sociaj kluboj en la strandoj disponigis facilecojn por akvosportoj kaj inkluzivas la restoraciojn kaj dancejojn.

Havano estis gastiganto de la 11-a Tut-Amerikaj Ludoj en 1991.[72]. Stadionoj kaj instalaĵoj estis konstruitaj en la relative senhomaj orientaj antaŭurboj.

Havano estis gastiganto de la Monda Pokalo de Atletismo[73] en 1992 kaj estis kandidato por gastigi la Someran Olimpikon en 2012, sed ne estis elektita.[74].

Transporto[redakti | redakti fonton]

La haventunelo komunikas la urbocentron kun Orienta Havano
Cubana Il-96 en Madrido, Hispanio
La Haveno de Havano
Publikaj busoj (Omnibus Metropolitanos OM)

Urbaj busoj[redakti | redakti fonton]

La urbaj publikaj busoj funkcias en du sekcioj, Metrobuso kaj Metropola buso.[75]

Metrobuso[redakti | redakti fonton]

La Metrobuso (hispane Metrobús) funkcias en la urba areo, kun maksimuma distanco de 20 km. Ĝia busaro estis modernigita, sed antaŭ 2006 ili estis konataj kiel "camellos" (kameloj). La kamelbusoj funkciis en la stratoj kun pli da trafiko kaj tiuj busoj estis konataj kiel kameloj, pro la du ĝiboj kiujn ĝi havis. La Metrobuso konsistas el 17 ĉefaj linioj, identigitaj per la litero "P" okaze de longdistancaj itineroj. La haltoj estas kutime 800-1,000 metroj, kun pli oftaj aŭtobusoj en pinthoroj, je ĉiu 10 minutoj. Ĝi uzas grandajn modernajn artikulaciatajn busojn, kiel la ĉinajn Yutong, rusajn Liaz, aŭ MAZ de Belorusio.

Metropola buso[redakti | redakti fonton]

La Metropola buso (hispane: Ómnibus Metropolitano) ligas la apudajn vilaĝojn kaj urbojn en la metropola areo kun la urbocentro, kun maksimuma distanco de 40 km. Ĉi tiu busaro estas unu el la plej uzataj kaj plej grandaj urbaj busaroj en la lando, kies floto konsistas el plejparte novaj ĉinaj Yutong-busoj[76], sed ankaŭ malnovaj Busscar-busoj. En 2008 la kuba registaro elspezis milionojn da dolaroj por la akiro de 1.500 novaj Yutong-busoj por enurba transportado.

Flughavenoj[redakti | redakti fonton]

En Havano troviĝas la Internacia Flughaveno José Martí. La flughaveno situas proksimume je 11 kilometroj sude de la urbocentro, en la municipo Boyeros, kaj estas la ĉefa centro por la landa flugkompanio Cubana de Aviación. Ĝi estas la ĉefa internacia kaj nacia flughaveno en Kubo, kiu komunikas Havanon kun la resto de Karibio, Norda, Centra kaj Suda Ameriko, Eŭropo kaj unu flugo al Afriko.

La urbo ankaŭ havas la flughavenon Strando Baracoa kiu estas malgranda flughaveno okcidente de la urbo uzata por kelkaj enlandaj flugoj, ĉefe de Aerogaviota.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Havano havas reton de enurbaj, interurbaj kaj longdistancaj fervojlinioj. La fervojoj estis ŝtatigitaj kaj gviditaj de la Unuiĝo de Kubaj Fervojoj (UKF). La UKF komunikas Havanon kun ĉiuj provincoj de Kubo. La ĉefaj fervojaj stacidomoj estas: Nacia Stacidomo, Stacidomo Coubre, Stacidomo Kazablanko, kaj Stacidomo Tulipán.

En 2004 la jara pasaĝer-kvanto estis 11 milionoj[77], kun la plej aktiva itinero inter Havano kaj Santiago de Kubo, ĉ. 836 kilometroj per trajno. En 2000 la UKF aĉetis francan unuaklasan trajnon.

En la 1980-aj jaroj estis planoj por konstruado de metroo en Havano simila al la metroo de Moskvo, kiel rezulto de la influo de Sovetio en Kubo dum tiu epoko. La studoj pri geologio kaj financoj faritaj de kubaj kaj sovetiaj fakuloj estis tre avancitaj en la 1980-aj jaroj[78]. La kuba gazetaro montris la konstruprojekton kaj la itineron, ligante municipojn kaj kvartalojn en la ĉefurbo. Fine de la 1980-aj jaroj, la projekto komenciĝis, sed kun la falo de Sovetio en 1991 ĝi estis poste forlasita.

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

La urba ŝoseoreto estas sufiĉe vasta, kaj ĝi havas larĝajn avenuojn, ĉefstratojn kaj grandajn alirojn al la urbo kiel la Nacia Aŭtovojo (A1), la Centra Ŝoseo kaj Vojo Blanka. La vojreto estis sub konstruo kaj kresko ekde la kolonia epoko, nuntempe ĝi spertas gravan difekton pro la malalta bontenado[79] .

La Aŭtovojoj inkluzivas:

Panorama de La Habana
Magnify-clip.png
Panorama de La Habana

Rimarkindaj havananoj[redakti | redakti fonton]

Internaciaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Diplomatiaj Oficejoj[redakti | redakti fonton]

Havano gastigas 87 ambasadejojn, 11 konsulejojn, 1 interes-sekcion kaj komercoficejon.[80]

Ambasadejoj


Konsulejoj
Interes-sekcio
Komercoficejo

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Havano estis ĝemeligita kun:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/cu.html
  2. Latin America Population – Havana city population.
  3. Anuario Estadistico de Ciudad de La Habana|http://www.one.cu/aed2010/03Ciudad%20Habana/esp/20080618_tabla_cuadro.htm
  4. Capital city – capital of Spanish Cuba in 1552
  5. Old Havana
  6. [1], Effects of the Press on Spanish-American Relations in 1898
  7. http://www.embassypages.com/cuba.php%7Cpublisher=Embassy pages
  8. http://www.one.cu/aec2009/esp/07_tabla_cuadro.htm
  9. http://www.one.cu/aed2010/03Ciudad%20Habana/esp/20080618_tabla_cuadro.htm
  10. http://whc.unesco.org/en/list/204
  11. Britannica
  12. http://www.fenix.co.cu/villa/VhistoriaH.htm
  13. Appendix:Proto-Germanic/habnō
  14. Fundación de La Habana a orillas del Río Onicajinal o Mayabeque
  15. San Cristobal de La Habana en el Sur
  16. Thomas, Hugh: Cuba, A pursuit of freedom, 2nd Edition, p.1.
  17. Pocock, Tom: Battle for Empire: The very first world war 1756-63. Chapter Six.
  18. Thomas, Hugh: Cuba: The Pursuit of Freedom 2nd edition. Chapter One
  19. Cantón Navarro, José. History of Cuba, p. 81.
  20. http://www.cubaheritage.org/articles.asp?lID=1&artID=236
  21. Old Havana restoration – Success on the restoration program of Havana
  22. http://www.parlamentocubano.cu/index.php?option=com_content&view=article&id=158&Itemid=166
  23. http://www.radioreloj.cu/index.php/noticias-radio-reloj/73-otros-titulares/3114-electa-nueva-presidenta-del-poder-popular-en-la-habana
  24. Centro Habana- Centro Habana guia turistica, Cuba
  25. http://www.cuba-junky.com/havana/havana-casas-particular-viejaycentro.html
  26. http://www.cactuslanguage.com/en/book/course.php?course_id=1045
  27. http://www.one.cu/aec2009/datos/01TERRITORIO.pdf Population by Province and Municipality
  28. Oficial Stadistics for the city of Havana|url=http://www.one.cu/publicaciones/provincias_masinf/la%20habana.htm%7Cpublisher=Oficina Nacional de Estadisticas de Cuba (ONE)|accessdate=27 November 2011
  29. (1993) Havana, Portrait of a City. London: Casell. ISBN 978-1-84403-127-6. 
  30. "Introduction", The Havana guide: modern architecture. New York City: Princeton Architectural Press, 1–8. ISBN 978-1-56898-210-6. 
  31. Travel Photos of Galen R Frysinger, Sheboygan, Wisconsin 3,000 buildings found in Old Havana
  32. Hartford Web Publishing Cuban Restoration Project Pins New Hopes on Old Havana
  33. Habana Vieja – UNESCO World Heritage List
  34. 34,0 34,1 Havana's Chinatown – The once largest Chinatown in Latin America
  35. 35,0 35,1 China Today Chinese in Cuba
  36. Embassy of Cuba in Beijing, History of Chinese in Cuba Surgido en la segunda mitad del siglo XIX, el Barrio Chino de La Habana experimentó un rápido desarrollo y llegó a convertirse, en la siguiente centuria, en el más importante de América Latina.
  37. Cuba Culture "Aportes de los chinos en Cuba"
  38. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Hist_immigration; $2
  39. El Barrio Chino de la Habana – Havana's Chinatown Ŝablono:Es icon
  40. http://www.museonacional.cult.cu/historia.php
  41. http://www.museonacional.cult.cu/asturiano/historia.php?&id=2%7Chttp://web.archive.org/web/20080212132521/http://www.museonacional.cult.cu/asturiano/historia.php?&id=2%7C
  42. El Alma de la nación no se vende|http://www.lajiribilla.cubaweb.cu/2001/n12_julio/334_12.html
  43. Museo de Artes Decorativos- José Gómez Mena, one of Cuba's wealthiest aristocrats, built this house in 1927 to hold his staggering collection of antique furniture, rugs, paintings and vases.
  44. Paseos por La Habana-El museo guarda en su interior mobiliario antiguo, porcelana y ceramica, cristalerias, espejos, bronces y objetos ornamentales.
  45. 170 Aniversario Gran Teatro
  46. Radio Havana-Cuba.
  47. International Tourism and the Formation of Productive Clusters in the Cuban Economy Miguel Alejandro Figueras
  48. A Novel Tourism Concept Caribbean News Net
  49. Cuba sells its medical expertise BBC News
  50. http://www.macalester.edu/courses/geog61/jtahtinen/economy.html
  51. http://www.uiowa.edu/ifdebook/conferences/cuba/TLCP/Volume%201/Facio.pdf |http://www.webcitation.org/5naE3XjLO
  52. http://www.paseosporlahabana.com/cats.asp?cID=83
  53. http://www.britannica.com/eb/topic-624418/Vedado%7Cwork=Britanica.com
  54. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Official_census; $2
  55. http://www.one.cu/publicaciones/cepde/EncuestaSida/Informe%20resumen%20de%20la%20Encuesta%20a%20PVs%202009.pdf Official Census, people living with HIV/AIDS in Havana
  56. CEE-ONE, "La población de Cuba según color de la piel, Cuba 1984". Centro de Estudios de Población y Desarrollo Anuario Demográfico de Cuba, ONE Cuba. 1981
  57. 57,0 57,1 Embassy of Cuba in Beijing - History of Immigration in Cuba "The first (immigrants) came from various regions of Spain, mostly peasants from the Canaries and Galicia, which like those from China, were subjected to conditions of living and working conditions similar to those of slaves."
  58. https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/cu.html%7Chttp://www.webcitation.org/5gdMtXToe
  59. http://mdgs.un.org/unsd/mdg/SeriesDetail.aspx?srid=656&crid=192
  60. Cuba's Unwanted Refugees Squatters in Havana's Shantytowns
  61. AlJazeera A Palestinian filmmaker finds much in common with a homeless Cuban musician.
  62. http://www.isreview.org/issues/36/farber_ext.shtml
  63. CIA World Factbook. Cuba. 2006. September 6, 2006.
  64. Present-Day Jewish Life in Cuba
  65. 1,500 Jews who live in Cuba; 1,100 reside in Havana, and the remaining 400 are spread among the provinces. In Cuba, Finding a Tiny Corner of Jewish Life.
  66. La Escuela Nacional de Ballet
  67. Harvard Public Health Review/Summer 2002 The Cuban Paradox
  68. Medical know-how boosts Cuba's wealth BBC online.
  69. Commitment to health: resources, access and services
  70. The effects of the U.S. embargo on medicines in Cuba have been studied in numerous reports.
    R Garfield and S Santana. Columbia University, School of Nursing, New York; "The impact of the economic crisis and the US embargo on health in Cuba" "this embargo has raised the cost of medical supplies and food Rationing, universal access to primary health services"
    American Association for World Health; Online. American Association for World Health Report. March 1997. Accessed 6 October 2006. Supplementary source : American Public Health Association website "After a year-long investigation, the American Association for World Health has determined that the U.S. embargo of Cuba has dramatically harmed the health and nutrition of large numbers of ordinary Cuban citizens."
    Felipe Eduardo Sixto; An evaluation of Four decades of Cuban Healthcare.
    "The lack of supplies accompanied by a deterioration of basic infrastructure (potable water and sanitation) resulted in a setback of many of the previous accomplishments. The strengthening of the U.S. embargo contributed to these problems."
    Pan American Health organization; Health Situation Analysis and Trends Summary Regional Core Health Data System - Country Profile: CUBA "The two determining factors underlying the crisis are well known. One is the dissolution of the Soviet Union and the socialist bloc, and the other is the economic embargo the Government of the United States."
    Harvard Public Health; Review/Summer 2002 : The Cuban Paradox "Because its access to traditional sources of financing is seriously hindered by the sanctions, which until recently included all food and medicine, Cuba has received little foreign and humanitarian aid to maintain the vitality of its national programs"
    The Lancet medical journal; Role of USA in shortage of food and medicine. "The resultant lack of food and medicines to Cuba contributed to the worst epidemic of neurological disease this century."
  71. United Nations World Population Prospects: 2011
  72. http://www.quadrodemedalhas.com/jogos-pan-Americanos/jogos-pan-Americanos-1991-havana.htm
  73. http://www.gbrathletics.com/ic/wp.htm
  74. http://news.bbc.co.uk/sport2/hi/other_sports/3068323.stm
  75. http://www.one.cu/aec2009/datos/13TRANSPORTE.pdf National Stadistics Office - Transportation
  76. "International transportation fair in Havana Business in excess of $100 million, Granma national newspaper note
  77. http://www.one.cu/aec2009/datos/13TRANSPORTE.pdf National Stadistics Census of Cuba - Transportation (Page 6)
  78. Havana Metro Hace unos años parecía que la capital cubana tendría metro, cuando en la década de 1980 los estudios de geología y finanzas realizados por especialistas cubanos y soviéticos iban muy adelantados.
  79. http://transporte-publico-en-la-habana.mundoviajero.net/
  80. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Embassies_in_Havana; $2
  81. http://w3.bcn.es/XMLServeis/XMLHomeLinkPl/0,4022,229724149_257215678_1,00.html |title=Barcelona sister cities |publisher=W3.bcn.es |date= |accessdate=2010-04-17}}
  82. Beijing-International Sister Cities
  83. http://www.mfa.gov.rs/Bilteni/Engleski/b290507_e.html#N10 |title=Invitation for fraternization of Havana and Belgrade |publisher=Mfa.gov.rs |date= |accessdate=2010-04-17}}
  84. http://www.e-volutionperu.com |url=http://www.municusco.gob.pe/ver.php?id=6 |title=Cusco Sister Cities |publisher=Municusco.gob.pe |date= |accessdate=2010-04-17}}
  85. City of Esfahan official website – Sister Cities
  86. http://www.glasgow.gov.uk/en/AboutGlasgow/Twincities/ |title=Glasgow City Council – Twin cities of Glasgow |publisher=Glasgow.gov.uk |date=2009-08-03 |accessdate=2010-04-17}}
  87. http://www.radikal.com.tr/haber.php?haberno=94185
  88. http://www.munimadrid.es/portal/site/munimadrid/menuitem.5fbdbaf471a1b0aa7d245f019fc08a0c/?vgnextoid=c94731dd4d24b010VgnVCM100000d90ca8c0RCRD&vgnextchannel=4e98823d3a37a010VgnVCM100000d90ca8c0RCRD |publisher=www.munimadrid.es |title=Hermanamientos y Acuerdos |month=February | year=2008 | accessdate=2009-07-26 }}
  89. Leon, Guanajuato Sister Cities
  90. http://www.manila.gov.ph/localgovt.htm#sistercities%7Ctitle=Sister Cities of Manila|publisher=© 2008-2009 City Government of Manila|accessdate=2009-07-02}}
  91. http://www.sister-cities.org/icrc/directory/Caribbean/Cuba%7Carchiveurl=http://web.archive.org/web/20080115092617/http://www.sister-cities.org/icrc/directory/Caribbean/Cuba%7Carchivedate=2008-01-15 |title=Cuba Directory |author=Sister Cities International |year=2007|accessdate=2007-05-07}}
  92. Oaxaca Sister Cities – Relación de la ciudades hermanadas con la ciudad de Oaxaca
  93. Granma – En La Habana vicealcalde de la ciudad de Rotterdam La delegación visitante hará la entrega oficial de una donación de implementos deportivos, en momentos en que se celebra el aniversario 25 de las relaciones entre ambas urbes Ŝablono:Wayback
  94. http://eng.gov.spb.ru/figures/ities |title=Saint Petersburg in figures – International and Interregional Ties |publisher=Eng.gov.spb.ru |date= |accessdate=2010-04-17}}
  95. http://www.adn.gov.do/documents/memoria_adn_2002-2003.pdf |title=Memoria Anual, Agosto 2002-Agosto 2003 |format=PDF |date= |accessdate=2010-04-17}}
  96. São Paulo's 40 Sister Cities
  97. http://www.bogota.gov.co/portel/libreria/php/01.27.html |title=Bogota sister cities |publisher=W3.bcn.es |date= |accessdate=2010-04-17}}
  98. Nos Visitó El Poder Popular De Ciudad De La Habana « Comité Local Pca-Sevilla
  99. http://www.payvand.com/news/01/mar/1053.html |title=Tehran, Havana named sister cities |publisher=Payvand.com |date= |accessdate=2010-04-17}}
  100. New Monument to Tijuana's sister cities – Inaugura el alcalde Kurt Honold monumento dedicado a ciudades hermanas de Tijuana

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.