Havelberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
Blazono de Havelberg Situo de Havelberg en Germanio
Bazaj indikoj
federacia lando: Saksio-Anhalto
distrikto: distrikto Stendal
geografia situo: 52° 50' N
12° 4' O
alteco: 26 m super la marnivelo
areo: 149,13 km²
loĝantoj: 7.499 (30-a de junio 2006)
loĝdenso: 50 loĝantoj/km²
poŝtkodo: 39532-39539
telefonkodo: 039387 kaj 039382
regiona aŭtokodo: SDL
administra kodo: 15 3 63 047
Adreso de la urba administrejo: Markt 1/ 39539 Havelberg
urbestro: Bernd Poloski (sen partia aparteno)

Havelberg estas iama urbo de la mezepoka komerca ligo Hanso en la distrikto Stendal en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo, kies historia centro troviĝas sur insulo en la rivero Havel, situas en la ekstrema nordoriento de la federacia lando Saksio-Anhalto ĉe la rivero Havel antaŭ ties enfluejo en la Elbon. Norde kaj oriente la regiono limas al la brandeburgiaj distriktoj Prignitz, Ostprignitz-Ruppin kaj Havelland.

La loko estas fondita de la imperiestro Otto la 1-a en la jaro 948. Ĉi-tie lige kun la misiado de la slavoj estiĝis unu el la plej fruaj episkopejoj oriente de la rivero Elbo.

Dum slava popolleviĝo en 983 la episkopejo estis detruita kaj la loko fariĝis slava rezidejo, i.a. de duko Wirikind, ĝis 1128.

En 1129 Anselm, disĉiplo de la ĉefepiskopo Norberto de Magdeburg, fariĝis episkopo de Havelberg.

En 1151 Havelberg ricevis urbajn rajtojn.

En 1716 en Havelberg renkontiĝis la rusa caro Petro la Granda kaj la prusa "soldata reĝo" Frederiko Vilhelmo la 1-a. Oni interŝanĝis gastdonacojn, nome Prusio transdonis la sukcenan ĉambron kaj ricevis por tio altstaturajn soldatojn (Lange Kerls) por la gardoregimento de la prusa reĝo.

Minimume de 1750 ĝis nun en Havelberg ekzistas famkonata ĉevalfoiro.

Urbopartoj

Nuntempe jenaj urbopartoj apartenas al Havelberg:

  • Dahlen
  • Damerow
  • Garz
  • Jederitz
  • Klein Damerow
  • Kuhlhausen
  • Kümmernitz
  • Müggenbusch
  • Nitzow
  • Toppel
  • Vehlgast
  • Waldfrieden
  • Warnau
  • Wöplitz

Vidindaĵoj

  • La romanika katedralo
  • La beginejo
  • La Salzmarkt (salfoirejo)
  • La domoj Lange Str. 12 kaj 13
  • La prelatovojo (Prälatenweg)

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retpaĝo de Havelberg