Havergal Brian

El Vikipedio, la libera enciklopedio

William Havergal Brian (n. 29-an de januaro 1876 en Dresden, Staffordshire; m. 28-an de novembro 1972 en Shoreham-by-Sea, Sussex), estis angla komponisto.

Vivo kaj verkaro

Brian akiris legendan famon dumtempe de sia remalkovro en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj precipe pro la nombrego de siaj simfonioj (32, malkutime granda nombro por komponistoj post la Viena Klasikismo), kaj pro sia senĉesa kreivo, konsidere la fakton, ke li dum la plejgranda parto de sia vivo eniris preskaŭ kompletan forgesitecon. Eĉ jardekojn post lia morto oni povus diri pri neniu el liaj komponaĵoj, ke oni ofte prezentas ilin; malmultaj komponistoj tamen, kiuj estis forgesitaj post frua, sukcesa fazo, skribis ankaŭ poste tiom multajn seriozajn komponaĵojn, kvankam mankis la perspektivo de prezentadoj.

William Brian (li transprenis la nomon "Havergal" de surloka familio de himnokomponistoj) naskiĝis en la loko Dresden en Staffordshire, distrikto en Stoke-on-Trent, kaj estis unu el la malmultaj komponistoj devenantaj el la angla laborista klaso. Post vizito de la baza lernejo li havis malfacilaĵojn trovi taŭgan laborpostenon (inter alie li laboris en karbominejo) kaj mem instruis al si kelkajn muzikajn bazaĵojn. Pretertempe li fariĝis orgenisto ĉe la preĝejo Odd Rode en la najbara Cheshire. En 1895 li aŭdis ĥorprobon de la komponaĵo King Olaf de Edward Elgar, ĉestis la unuan prezentadon kaj fariĝis fervora ano de la tiam moderna muziko, precipe de tiu de Richard Strauss kaj de la siatempaj anglaj komponistoj. Per la partopreno je muzikfestivaloj evoluis dumviva amikeco kun la ĉirkaŭ samaĝa komponisto Granville Bantock.

En 1907 la dirigento Henry Wood atentiĝis pri lia unua Angla suito kaj prezentis ĝin dum la Promenadkoncertoj en Londono. Ĝi fariĝis frapeca sukceso, kaj Brian trovis kaj eldoniston kaj ankaŭ prezenteblecojn por siaj venontaj orkestrokomponaĵoj . Kial lia serio de bonŝancoj ne daŭris, ebligas ĉiaspecajn supozojn. Eble tio estus sekvo de lia sinĝenemo fronte al fremduloj kaj manka intereso pri publikaj prezentadoj. Kiel ajn, la prezenteblecoj baldaŭ ĉesis.

Tiutempe okazintaĵo nekutima en la angla muzikhistorio de la 20-a jarcento ŝanĝis la vivon de Brian, tutegale ĉu al pli bona aŭ pli malbona. Surloka riĉa negocisto, Herbert Minton Robinson, promesis al li jaran salajron de 500 £ (tiam por la malsupra ĝis meza klaso konsiderinda salajro), kiu ebligu al li, dediĉi sian tutan tempon al komponado. Ŝajnas, ke Robinson atendis, ke Brian pro la konvinkoforto de siaj komponaĵoj rapide estos sukcesa kaj finance sendependa. Tamen tio ne okazis. Kelktempe Brian laboris pri nombro de ambiciaj, grandformataj ĥor- kaj orkestrokomponaĵoj, tamen ne hastis finfari ilin kaj komencis sindediĉi al ĝis tiam nur revitaj ĝuoj, ekzemple multkosta manĝado kaj vojaĝo al Italio.

Primonaj kvereloj kaj amafero kun juna servistino rompis lian planitan geedziĝon. Brian fuĝis al Londono, kaj kvankam Robinson malaprobegis la okazintaĵon, li daŭrigis la financan subtenon de Brian ĝis sia propra morto; tamen la plejmulto el la pagoj fluis al la dupita eksedzino de Brian. El la amafero fariĝis dumviva partnereco. Iom post iom Brian denove ekkomponis kaj – vivante en malriĉeco – li alprenis ĉiun ajn laboron kun rilato al muziko, ĉu kiel kopiisto, ĉu kiel aranĝisto. Krome li verkis por la revuo Musical Opinion.

Nenio fariĝis favora por Brian; eĉ la militservo pasis mallonge kaj groteske, tamen donis al li materialon por sia unua opero The Tigers. En la 1920-aj jaroj li turnis sin al simfoniismo kaj jam komponintis pli ol 10 verkojn tiaspecajn, ĝis kiam unu el ili estis unuan fojon prezentata. Tion ĉi Brian dankis al sia malkovro far la komponisto Robert Simpson, samtempe muzikproduktisto ĉe la radiostacio BBC, kiu petis en 1954 Adrian Boult, enigi la 8-an simfonion en sian programon. Ekde ĉi tiu tempo Brian skribis pluajn 22 simfoniojn (multaj le la pli malfruaj estas mallongaj unu- aŭ dumovimentaj komponaĵoj), el kiuj la plej multaj ekestis post sia 80-a naskiĝtago, kaj diversajn aliajn komponaĵojn.

En 1961 la plej ampleksa verko de Brian, la 1-a simfonio, la t.n. Gotika, ekestinta jam inter 1919 ĝis 1927, travivis sian unuan prezentadon en la Centra Halo, Westminster, parte muzikita de amatoroj kaj dirigentata de Bryan Fairfax. Ĉi tiu giganta komponaĵo entenas i.a. kompletan Te Deum por kvar soloistoj, 2 grandaj duopaj ĥoroj kaj 4 apartaj blovinstrumentaj grupoj; tiu ĉi apud grandega orkestro, kiu superas la plej ekstremajn postulojn de Gustav Mahler, Richard Strauss kaj Arnold Schönberg. En 1966 okazis unua nure profesia prezentado en Royal Albert Hall gvidata de Boult; ambaŭ prezentadojn esence entreprenis Simpson. La dua prezentado estis rekte dissendata, kaj multaj homoj tiuvespere unuan fojon aŭskultis muzikon de Brian. Tio ĉi instigis interesiĝon, kaj ĝis la morto de Brian 6 jarojn poste kelkaj el liaj verkoj travivis sian unuan prezentadon, kaj aperis unuaj komercaj surdiskigoj.

Kelkajn jarojn post la morto de Brian, kiam Simpson ankoraŭ tenis influpovon ĉe BBC, okazis kresko de intereso, sekvanta al pli granda nombro da sonregistradoj kaj prezentadoj; du biografioj kaj trivoluma studlibro pri liaj simfonioj aperis. La renomo de lia muziko tamen limiĝis je entuziasmula rondo kaj neniam atingis popularecon kompareblan kun tiu de Ralph Vaughan Williams, kvankam dirigentoj kiel Leopold Stokowski, Charles Groves, Charles Mackerras kaj Lionel Friend pledis por la verkaro de Brian. Malmultaj el la verkoj de Brian estis publikitaj, pro kio lia muziko plue esta neglektata; kaj la malofteco de bone probataj prezentadoj aŭ maturaj interpretadoj malfaciligas la taksadon de ilia kvalito.

La stilo de Brians utiligas foje disonantan harmoniaron, la tonaleco parte estas pliampleksigita ĝis maltonaleco (Brian ŝatis i.a. Arnold Schönberg, Edgar Varèse kaj Paul Hindemith).

Literaturo

  • Nettel, Reginald: Ordeal by Music: The Strange Experience of Havergal Brian. London und New York, 1945, Oxford University Press.
  • Havergal Brian. A collection of essays, hrsg. von Lewis Foreman, London: Triad, 1969.
  • Nettel, Reginald (mit Foreman, Lewis): Havergal Brian and his music. London: Dobson, 1976. ISBN 023477861X.
  • Foreman, Lewis: Havergal Brian and the performance of his orchestral music. A History and Sourcebook, London: Thames, 1976. ISBN 0905210018.
  • MacDonald, Malcolm: The Symphonies of Havergal Brian (3 Bände, Bd. 1: Sinfonien 1 – 12; Bd. 2: Sinfonien 13 – 29; Bd. 3: Sinfonien 30 – 32 und Bibliographie) London : Kahn & Averill, 1974 - 1983. ISBN 0900707283.
  • MacDonald, Malcolm, Hrsg.: Havergal Brian on music: selections from his journalism. London: Toccata Press, 1986. ISBN 0907689191 (v.1).
  • Eastaugh, Kenneth: Havergal Brian – the making of a composer, London: Harrap, 1976. ISBN 0245527486.

Eksteraj ligiloj