Haĉiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hachiko (foto sen dato)
La mortfunebro de Hachiko
La remburo de Hachiko ĉe la Nacia Scienca Muzeo
Statuo de Haĉiko antaŭ Stacio Shibuya

Haĉiko (忠犬ハチ公 [ĉuken Haĉiko], la fidela hundo Haĉiko, laŭlitere "Haĉiko" signifas okan princon; nasko: 10a de novembro 1923 en Odate, Gubernio Akita; 1935-03 en Tokio) estis japana akita-hundo, kiu vivis en Tokio, kaj kiu famiĝis tra Japanio pro sia lojaleco kaj tiel fariĝis simbolo de hundlojaleco al sia posedanto kaj familia lojaleco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Haĉiko naskiĝis la 10-an de novembro 1923 en Odate en la gubernio Akita. Lia posedanto, profesoro Hidesaburo Ueno, kunprenis lin en 1924 al Tokio. Ĉiutage la hundo akompanis la profesoro al la staciodomo kaj ĉiuvespere, je sama horo, Haĉiko iris al la stacidomo Ŝibuja kaj tie atendis, ĝis la profesoro alvenis kaj ili kune hejmen iris. Okazis, ke la profesoro alvenis pli malfrue, pro specialaj okazoj. Tiam Haĉiko atendis kviete, ĝis la profesoro alvenis.

Stacidomo Ŝibuja tiam
tombo de profesoro Hidesaburo Ueno en la tombejo Aojama en Tokio.

La 21-an de majo 1925 la profesoro mortis pro cerebra atako dum universitata prelego. Haĉiko atendis longe ĉe la stacidomo, sed la profesoro ne venis. Post pli ol du horoj Haĉiko fine hejmen iris sola.

Lia vidvino, kiu estis forlokita el Tokio, vendis la domon kaj donis Haĉikon al alia familio. Haĉiko eskapis de sia nova hejmo plurajn fojojn kaj revenis al la domo de Ueno ĝis li ekkomprenis ke Ueno jam ne vivis en ĝi. Tamen ĉiutage Haĉiko denove iris je la preciza tempo al la stacidomo kaj atendis longe.

La hundo kaptis la atenton de la pasaĝeroj kaj stacidomoj kiuj nutris lin, kaj Kikuzaburo Kobajaŝi, kiu servis kiel ĝardenisto al la profesoro, persone zorgis pri Haĉiko. Tio daŭris dum jaroj, preskaŭ dek jaroj, ĝis la morto de Haĉiko en 1935.

Unu el la studentoj de Ueno kiuj studis Akitajn hundojn ekvidis Haĉikon en 1928 kaj publikigis plurajn artikolojn pri li. Unu el la artikoloj akiris ĝeneraligitan diskonigon kiam ĝi estis publikigita en en la gazetaro en 1932, kaj Haĉiko iĝis simbolo de lojaleco. Kiel parto de la esplorado de tiu studento, li povis lokalizi nur 30 rasajn detalojn de Akita, sed post la publikigo, tiu raso estis revivigita.

Post kiam diversaj raportoj estis aperintaj en gazeto, Haĉiko iĝis konata en tuta Japanio. En 1934 oni starigis statuon de Haĉiko je la stacidomo Ŝibuja. Haĉiko mem partoprenis ties inaŭguron.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]