Heĝazo
El Vikipedio
Mapo de Hiĝazo en Sauda Arabio
Heĝazo (arabe الحجاز al-Hiĝāz) estas regiono kaj provinco en okcidento de Sauda Arabio. Ĉi tie troviĝas gravaj urboj de la lando: Mekka, Medina, Ĝido kaj At-Taif. Plurajn lokojn en Hiĝazo rajtas eniri nur islamanoj.
De 1258 jaro Heĝazo estis sub Egipta potenco, de 1517 - Otomana Imperio. En 1916 estis establita sendependa reĝlando sub la nomo Heĝazo, regata de la haŝemida dinastio, kiu baldaŭ estis konkerita de najbara reĝlando Naĝdo. En 1932, kiam kreiĝis Sauda Arabio, Hiĝazo fariĝis ĝia parto.