Heĝemberizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Heĝemberizo
Heĝemberizo
Heĝemberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. cirlus
Emberiza cirlus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Emberiza cirlus

La Heĝemberizo, Emberiza cirlus, estas birdo de la genro de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ili reproduktiĝas en suda Eŭropo, insuloj de Mediteraneo kaj en norda Afriko. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en tiuj pli varmaj areoj, kaj ne migras vintre. Ĝi estas komuna en ĉiaj tipoj de malfermaj areoj kun kelkaj arbustoj aŭ arboj, sed havas preferon por sunbanaj deklivoj.

Ŝanĝoj en agrikultura praktiko influis tiun specion tre negative en nordaj bordoj de ties teritorio, kaj en Anglio, kie ĝi iam loĝis en multo de la suda lando, ĝi estas nune limigita al suda Devon. La Heĝemberizo estas la maskoto en la signaloj por la vilaĝo de Stokeinteignhead.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Heĝemberizo estas kiel malgranda Flava emberizo, 15-16.5 cm longa (enverguro de 22-22.5 cm)[1] aŭ simila birdo kun pli markataj malhelaj partoj en la kapobildo kaj kun dika beko de semomanĝanto, kies supra makzelo estas pli malhela. Temas pri specio kun seksa duformismo. La masklo havas brilflavan kapon, kun nigraj krono, okulstrio kaj gorĝareo kiuj sekvas kiel strioj al la nuko, verdecgrizan brustozonon kiu sekvas al suba nuko kaj tre flavajn subajn partojn (kun iome da strieco en flankoj), kaj tre strieca bruna dorso. La kruroj estas oranĝecaj. La ino estas multe pli simila al tiu de la Flava emberizo, sed havas striecan grizbrunan pugon (anstataŭ senmarka helbruna aŭ ruĝecbruna) kaj brunajn ŝultrojn kaj ne havas flavan antaŭkronan makulon.

La monotona kanto de la masklo estas sonorileca trilado, kiel tiu de la Norda filoskopo aŭ la fina sonorado de la Babilema silvio.[1]

Somere ties natura manĝo konsistas el senvertebruloj ekzemple akridoj kaj griloj por manĝigi sian idojn. Vintre ili manĝas malgrandajn semojn de vintraj stoploj, senkultiva tero, novalo, kaj vintra manĝo de stokejoj de grenofojno. Ili tendencas manĝi en aroj vintre.

La nesto estas surgrunda, kun densa kovraĵo havigita de densaj heĝoj kaj arbustoj. La ideala arbusto ŝajne estas Prunelo, Kratago Crataegus monogyna, Rubuso kaj Ulekso. La reprodukta sezono estas el aprilo ĝis meza septembro, eventuale kun 3 idoj totale. Ili estas loĝantaj nature kaj ofte veturas nur 250 m el siaj nestoj por manĝi somere, kaj ĝis 2 km vintre por trovi stoplojn. La ino demetas 2 al 5 ovojn, kiuj montras la harŝajnajn markojn karakterajn de emberizoj.

La ideala farmeja habitato estas mikso de herbejo kaj plugeblaj kampoj, divitaj per densaj heĝoj kun tufoj de densa arbustaro.[2]

Konservopolitiko en Anglio[redakti | redakti fonton]

Tre malgranda populacio de Heĝemberizo eksistas en Suda Devon en Anglio.

Pere de la projektoj Countryside Stewardship Scheme kaj de Environmental Stewardship, Natural England havas diversajn eblojn konservi tiun specion:

  • Permesi vintrajn stoplojn. Lasi rikoltajn stoplojn de printempa ordinara hordeo netraktatajn (sen sterko, pesticidokultivado) ĝis fino de venonta marto. Tio permesus la Heĝemberizon manĝi vintre la abandonitajn granojn kaj semojn de larĝfoliaj plugeblaj herboj kiaj Aristolokio, Stelario, kaj unujara herbo kia Poa, Poa annua, kiu kreskas dume. Perdo de tiu malnova farmopraktiko enkondukis al malpliiĝo de tiu specio.
  • Pluhavi duonplibonigitajn aŭ neplibonigitajn herbej- kaj kampobordojn, ĉefe de fiherboj kiaj Dactylis. Tiuj havigas vintran habitaton por insektoj, kiuj siavice havigas manĝon por la Heĝemberizo kaj ties idoj.
  • Semi miksaĵon de semoj baze sur hordeo. Tiu rikolto havas malferman strukturon, kiu permesas birdojn manĝi.
  • Ne uzi fumizajn insekticidojn por havigi senvertebrulan manĝon tiom longe kiom eblas.
  • Lasi heĝojn nepritonditajn dum tempoperiodoj. Tio havigas reproduktantajn areojn kaj manĝon.[3]

Partnereco inter Natural England kaj RSPB permesas la Projekton Heĝemberizo, parto de pli granda projekto nome Action for Birds (Agado por birdoj).

Danke al klopodoj por konservado fare de organizoj kaj terposedantoj, la populacio de Heĝemberizo pliiĝis el 118 paroj en 1989 al 700 paroj en 2003. Tamen ties teritorio ne etendiĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (1997) The Birds of the Western Palearctic [Abridged]. OUP. ISBN 019854099X. 
  2. Farming for Birds Cirl Bunting RSPB , broŝuro
  3. (2008) Entry Level Stewardship Handbook. Natural England. ISBN 978-1-84754-080-5. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]