Heřman Alferi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heřman Alferi
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1871 (1871-07-31)
en Vojslavice
Morto 6-an de aprilo 1909 (1909-04-06) (37-jaraĝa)
en Zdislavice
Tombo Q107049949
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Heřman ALFERI (naskiĝis la 31-an de julio 1871 - mortis la 6-an de aprilo 1909) estis ĉeĥa esperantisto kaj instruisto.

Lernejestro en Zdislavice. Li estis protagonisto de pacifismo, Libera Penso, kunlaboranto de Internacia Pedagogia Revuo de Theodor Čejka.

Li estis prezidanto de kultura sekcio de Landa Centra Asocio de Societoj Instruistaj en Bohemio.

Li aktivis en Humpolec-regiono (orienta Bohemio) kiel unu el la unuaj pioniroj de la internacia paca edukado kaj de Esperanto. Laŭ spirita senco de J. A. Komenio li penadis dum sia tuta mallonga vivo pri tio, ke ĉiu pedagogia problemo estu solvata favore al evoluo de la homa personeco kaj en intereso de la internacia sentado.

En sia verko Internacia Edukado kaj Instruado (1906) li eksplikis siajn opiniojn pri la paca edukado en lernejoj, kiu ne povas sin limigi je strikta patriotismo, sed ĝi ampleksu principon de la internaciismo kaj direktu sin per penadoj pri novaj rilatoj inter la nacioj. Por H. Alferi la internaciismo estas pli supera evolu-grado de la naciismo, ĉe kio li notas, ke nacio povas plej bone evolui nur tiam, kiam estas favoraj ankaŭ internaciaj kondiĉoj. La edukadon al internaciismo li opinias la plej perfekta, sed ankaŭ plej necesa kaj plej natura. Dum kongreso de instruistaj federacioj en Lieĝo (urbo) en la jaro 1905, kie kunvenis instruistoj kaj edukistoj el 18 ŝtatoj, Alferi i. a. diris:

„Mi asertas, ke internacia lernejo per ĉia sia instalo de eduka ordo, lernprogramoj, planoj, kanvasoj, celoj instruaj kaj edukaj, per sia tuta etoso, elkulturos spiriton internacian kaj per tio spiriton de frateco inter la nacioj, ĝeneralan pacon kaj solidarecon ... Urĝa tasko, de la monda instruistaro tiudirekte estas ja krei potencan imponan organizon, en kiu estus reprezentita la tuta mondo, do organizon vere internacian, kiu povus paroli kaj agi en nomo de instruistaro de la tuta civilizita mondo .. .“

Same Alferi defendis siajn opiniojn pri la pacedukado dum la XIV-a packongreso en Luzerno. La kongresojn en Lieĝo kaj Luzerno antaŭis regiona kongreso de la ĉeĥa instruistaro el lernejoj naciaj kaj burĝaj en la jaro 1905 en Německý Brod (nun Havlíčkův Brod). En ĝi H. Alferi analizis signifon de l'internaciismo kaj respondis demandon ĉu tiu ĉi „internacia patriotismo“ scias naski tiajn moralajn heroajn agojn, kiel patriotismo. Alferi estas konvinkita, ke la „internacia patriotismo“ kapablas krei similajn, eble eĉ pli mirigajn agojn, kiuj povas naskiĝi sole el la internacia solidareco. Eraras tiu, li diras, kiu opinius, ke internaciigi edukadon signifas ĝin denaciigadi, ke oferi sin por la homaro, ekskludas oferon por la patrio. Laŭ Alferi grandeco de nacio ne estas aprecata per venkoj sur militkampo, sed per rezultoj en la produktado, scienco, artoj en pliperfektigado de leĝodonado, en nombro de lernejoj, hospitalaj ktp.

Eduklaboro al la paco, kiu memkompreneble premisas fake kleran kaj ĉefe noblan instruiston, laŭ Alferi, direktiĝu laŭ la jenaj principoj:

  • Ni konduku infanon tiel, ke ĝi komprenu, ke ne ekzistas du moraloj, unu nacia kaj la alia individua.
  • Ni inspiru al li senton de la homa frateco al ĉiuj nacioj, sen diferenco de raso, haŭtkoloro kaj kredo.
  • Ni memorfiksu al li respekton al la vivo kaj klopodon, ke estu ekstermita instinkto de detruado kaj estu sentata abomena karaktero de milito.
  • Ni klopodu kulturi en la infanoj senton de rajto kaj de persona digno, respekton al la rajtoj kaj digno de la aliaj.
  • Ni akiru infanon por ideoj de justeco kaj klarigu al li, ke la amo al la patrio ne kontraŭas amon al la homoj.

Alferi estas konvinkita, ke la junularo respondecas por la estonteco, do ankaŭ por milito aŭ daŭra paco. Paco ne estas abstrakta nocio, ĝi estas plenumigo de homaj sopiroj kaj bezonoj. Por ke la juna generacio estu kapabla defendi kaj sekurigi la pacon, ĝi devas scikoni kruelajn spertojn el la pasintaj militoj, kiujn travivis la antaŭaj generacioj, ĝi devas scii, kiel plej bone ĝi povas utili al afero de la paco.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Esperantismo kaj pacifismo (Bohema Esperantisto, 1908/1909)
  • Instruistoj kaj Esperanto (Bohema Revuo Esperantista, 1907)
  • Organizado de bohema (ĉeĥa) korespondado (Lingvo Internacia, n-ro 22/1905, p. 515-517)
  • Mezinárodní výchova a vyučování (Internacia eduko kaj instruado, broŝuro 1907, 141 p., recenzo aperis en Časopis českých esperantistů, 1, 1907, n-o 2, p. 28)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]