He Yanrong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

He Yanrong - ĉine 何艳荣 - estas ĉina pentristino kaj libroilustristino. Ŝi en 1934 naskiĝis en Dinghai, provinco Ĝeĝjango de Ĉinio. En 1957 sinjorino He komencis kiel memedukita artistino kontribui ilustraĵojn de porinfanaj libroj. Nun ŝia profesia bazo estas la Ŝanhaja Porinfana kaj Porjunulara Eldonejo (ĉine 上海 少年儿童 出版社, pinjine Shanghai shaonian ertong chubanshe).

Sinjorino He ricevis multajn premiojn por sia ilustraĵoj, el kiuj kelkaj estis inkluditaj en la kolekto de la Ĉina Artgalerio.

Pluraj libroj ilustritaj de ŝi ankaŭ aperis en Esperanto, en eldono de la Fremdlingva Eldonejo Pekino. Interalie temas pri la publikaĵoj:

  1. Geamiketoj en nia korto / [teksto de Ren Dalin. Bildoj de He Yanrong]. - [1-a eldono.] [Pekino: Fremdlingva Eldonejo, 1979]. - [16] p.: ĉefe ilustraĵoj
  2. Sportistetoj / bildoj de He Yanrong. - [1-a eldono.] Pekino: Fremdlingva Eldonejo, [1979]. - [20] p.: ĉefe ilustraĵoj kaj
  3. Ĉion faru mem ni ĉiuj / teksto de Yang Yi. Bildoj de He Yanrong. 1-a eldono. Pekino: Fremdlingva Eldonejo, [1979]. - [6] folioj: grandparte ilustraĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]