Hechingen
El Vikipedio
| Hechingen | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Tübingen | ||||
| Distrikto | Distrikto Zollernalb | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 48°21′06″N 08°57′48″O / 48.35167°N, 8.96333°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 528 m | ||||
| Areo | 66,44 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 07471 | ||||
| Poŝtkodo | 72375–72379 | ||||
| Aŭtomobila kodo | BL | ||||
| Oficiala kodo | 08 4 17 031 | ||||
| Subdivido | 9 urbopartoj (Stadtteile) | ||||
| Komunumestro | Jürgen Weber | ||||
| Adreso de la administrejo | Marktplatz 1 72379 Hechingen |
||||
| Komunuma retejo | www.hechingen.de | ||||
Hechingen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas, ĉirkaŭ 60 kilometroj sude de Stuttgart en la distrikto Zollernalb de la federacia lando Baden-Virtembergo. En la distrikto Zollernalb ĝi estas la tria plej granda urbo. Por la ĉirkaŭaj komunumoj ĝi estas alirpunkto rilate al aĉetoj kaj butikumado.
Inter la komunumoj Hechingen kaj Bisingen situas la kastelo Hohenzollern. Ĝi estas la hejmo de la nobela dinastio de Hohencolernoj, el kiu eliris la princoj-elektistoj de Brandenburgio (1415–1701), pluraj prusiaj reĝoj (1701-1918) kaj germanaj imperiestroj (1871–1918), kaj ankaŭ reĝoj de Rumanio dum 1866–1947.
