Louis Hector Berlioz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hector Berlioz)
Louis Hector Berlioz
Persona informo
Hector Berlioz
Naskonomo Louis-Hector Berlioz
Naskiĝo 11-an de decembro 1803 (1803-12-11)
en La Côte-Saint-André
Morto 8-an de marto 1869 (1869-03-08) (65-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Konservatorio de Parizo vd
Subskribo Louis Hector Berlioz
Familio
Patro Louis Berlioz vd
Edz(in)o Harriet Smithson vd
Profesio
Okupo ĵurnalistodirigentoverkisto • aŭtobiografo • muzikkritikisto • libretisto • virtuozobibliotekistokomponisto vd
Laborkampo altkultura muzikomuzikokomponadoDirigentado • muzika komponaĵo vd
Aktiva dum 1815– vd
Verkado
Verkoj Requiem ❦
Romeo kaj Julieta ❦
Simfonio Fantasta ❦
La Damno de Faŭsto ❦
La Trojanoj ❦
La Roma Karnavalo ❦
La Noktoj de Somero vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis Hector BERLIOZ (naskiĝis la 7-an de februaro 1803 en La Côte-Saint-André, mortis la 8-an de marto 1869 en Parizo) estis franca romantika komponisto, konata pro sia Fantazia Simfonio (1830) kaj pro sia Rekviemo (1837).

Hector Berlioz (pentraĵo de Honoré Daumier)

Li pasigis dek ok jarojn en sia naskiĝloko La Côte-Saint-André (kantono Isère), kaj poste li translokiĝis al Parizo celante iĝi kuracisto, same kiel lia patro. Tamen, en 1822 li komencis studi muzikon, kaj en 1826 li iĝis lernanto de la fama Konservatorio de Parizo.

Li konis aktorinon irlandan, kiu rolis Ofelian en la verko Hamlet de Ŝekspiro, kaj arde enamiĝis al ŝi kaj al la verkoj de la angla majstro. En 1830 li komponis la Simfonion Fantazian (partoj unua: Revoj kaj pasioj, dua: Balo, tria: Sceno en kampoj, kvara: Marŝo al mortiĝejo, kaj kvina: Sonĝo pri nokto sabata), sian plej faman verkon, kiun li subtitolis Epizodoj en vivo de artisto, kie oni volas vidi lian pasion por Harriet Smithson, irlanda-angla aktorino, kun kiu li edziĝis en 1833.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]