Hector Boffejon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dokumento kun la subskribo de H. Boffejon, FelixArchief, arĥivaĵo 2233#231.

Hector BOFFEJON (n. 1901, m. 1983) estis flandra komercisto, poste vicdirektoro de la firmao Ford, esperantisto kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro pri la fako "aŭtomobiloj".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito Boffejon aktivis en la belga rezisto-movado, pro kio li pasigis kvar jarojn en diversaj koncentrejoj (Mauthausen, Dachau). Post la milito li estis honorigita de la belga reĝo.

Li estis edzo de Maria de Rijdt ĝis ŝia morto en 1947.

En 1972 li ekloĝis en la urbeto Sempach en la svisa kantono Lucerno.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Boffejon fariĝis Esperantisto ĉ. 1928 kaj baldaŭ fariĝis tre aktiva en la Esperanto-movado en Belgio. En 1956 li fondis kaj redaktis la periodaĵon Mondo kaj ekfunkciigis samnoman eldonejon. Li spirite subtenis la Internacian Instituton por la Oficialigo de Esperanto (IOE). De 1965 li aktivis por la iama Aŭto-Revuo, organo de Internacia Esperanto-Klubo Aŭtomobilista", kiu aperis en Wilrijk (de 1977 urboparto de Antverpeno) inter 1965 kaj 1967.

Terminara kaj vortara agado[redakti | redakti fonton]

En Aŭto-Revuo li publikigis "Laŭrubrikan terminareton", do artikol-serion pri aŭto-terminoj. Probable pro ĝi li estis invitita de Gaston Waringhien kontribui al Plena Ilustrita Vortaro (PIV) kaj fariĝis ĝia kunlaboranto pri "aŭtomobiloj". Surbaze de tiuj laboroj li poste pretigis manuskripton por propra ampleksa seplingva aŭto-terminaro kun ĉ. 6100 terminoj. Li planis eldoni ĝin simile kiel la Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV) de Feiko Munniksma ĉe la eldonejo Kluwer, kio tamen nek tie nek ĉe alia eldonejo realiĝis. La tajpitaj malnetaj paĝoj restis neeldonitaj ĝis hodiaŭ.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]