Hector Hodler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hector Hodler

Hector Hodler en 1906
Persona informo
Aliaj nomoj HOMO
Naskiĝo 1-a de oktobro 1887
en Ĝenevo, Svislando
Morto 31-a de marto 1920
en Leysin, kantono Vaŭdo, Svisio
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Cemetery of Saint George
Lingvoj Esperantofranca
Nacieco sviso
Ŝtataneco Svislando
Subskribo Hector Hodler
Familio
Patro Ferdinand Hodler
Patrino Augustine Dupin
Edz(in)o Emilie Hodler-Ruch
Infanoj 0
Okupo
Okupo ĵurnalistoesperantistoarta manekeno
Esperanto
Esperantistiĝis en 1903
Esperantisto numero 7116
vdr

Hector HODLER, en esperanto Hektoro Hodlero (naskiĝis je la 1-a de oktobro 1887, civitano de Gurzelen (Kantono Berno), mortis la 31-an de marto 1920) estis svisa esperantisto, kiu havis fortan influon sur la frua esperanto-movado.

Hodler naskiĝis en Ĝenevo kaj estis filo de la fama svisa pentristo Ferdinand Hodler, kiu post malriĉa vivofazo fariĝis subite tre bonhava. Kiel 16-jarulo Hector Hodler lernis esperanton kun sia samlernejano Edmond Privat, fondis baldaŭ poste klubon kaj la etan gazeton Juna Esperantisto. Ili iom poste Iernis je Idiom Neutral kaj je Bolak, por konvinkiĝi, ĉu vere Esperanto estas la plej bona internacia lingvo. Krom Juna Esperantisto, li verkis artikolojn en Tra La Mondo kaj la tradukon de la novelo de Bernardin de Saint Pierre Paŭlo kaj Virginio (1905).

En 1906, okaze de la dua UK lin interesis precipe la organizaj proponoj de Théophile Rousseau kaj Carles, pri ia Esperanto-konsuloj, en kiuj li vidis realigebla sian planon, nome, organizi reciprokan sinhelpon inter bonvolaj homoj. Jen, la ĝermo de UEA kaj ĝiaj iniciatintoj.

La ĵurnalisto en 1907 transprenis la revuon "Esperanto" de Paul Berthelot, kiu fondis kaj ĝis tiam redaktis ĝin, kaj faris ĝin la plej grava organo pri organizaj demandoj de la lingva komunumo. Krome ĝi enhavis multe da artikoloj pri "socia vivo", simile al al nuntempa Monato. Li redaktis ĝin 13 jarojn, ĝis sia morto, krom ses monatoj en 1914 dum la unua mondomilito. Ĝi ankoraŭ nuntempe aperas kiel asocia organo de UEA. Li verkis multajn gravajn artikolojn, tradukis, sugestis traduki ĉefverkojn anstataŭ bagatelaĵoj. Li signis siajn artikolojn per: A R.

La proponoj de Rousseau kaj Carles kunfandiĝis kun liaj planoj, ili estis pritraktataj en lia gazeto kaj trovis varman akcepton. Okaze de la Universala Kongreso de 1907, ekzistis jam ĉirkaŭ 200 konsuloj. Hodler kaj aliaj kiel Théophile ROUSSEAU fondis Universalan Esperanto-Asocion je la 28-a de aprilo 1908. Hodler fariĝis Ĝenerala Direktoro kaj Vicprezidanto. Unu el liaj amikoj kaj kunlaborantoj estis Eduard Stettler, al la redaktantoj apartenis Edmond Privat. Hodler volis per ĝi "krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj." Dum la milito Hodler kun la tiama sekretario de UEA Hans Jakob organizis la Dummilitan Helpservon de UEA, servo farinta eksterordinaran bruon.

Post la morto de prezidanto Harold Bolingbroke Mudie en 1916 oni atendis ĝis la militfino kaj en 1919 elektis Hodler prezidanto.

Hodler speciale interesiĝis pri socialaj demandoj, pacismo kaj bestprotektado. Privat skribis pri li: "Al tio, kion iniciatis la genio de Zamenhof sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia." Laŭ la artikolo de László Halka en Enciklopedio de Esperanto, "estas karakterize por lia nobla animo kaj humaneco, ke en Ĝenevo li aliĝis al la loka bestprotekta societo, kaj diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion, por protekti la homojn". Je la fino de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin ĉefe al sciencaj problemoj. En 1916 li skribis 387 paĝan franclingvan verkon pri la paca organizo de l' popoloj. Hodler mortis en Leysin, Svislando, la 31-an de marto 1920.

Post sia morto en 1920 li heredigis al UEA la revuon "Esperanto" kaj sian esperanto-bibliotekon, kiu nuntempe portas lian nomon, cetere grandan kapitalon kun la celo certigi ĝian ekziston.

La alvoko de Hodler[1]

Duonjaron post la komenco de la Unua Mondmilito, Hector Hodler lanĉis alvokon sub la titolo “Super” en la revuo “Esperanto (gazeto)” de la 5-a de januaro 1915 : “Ni havas la devon ne forgesi... Flanke de niaj simpatioj, ni havas devojn kiujn al ni trudas nia esperantisteco... devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de la humaneco... Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aŭ stulteco... Devo konservi prudenton eĉ meze de la premigaj influoj de la popolamasoj... La parolo estas nun al la kanono, sed ne eterne daŭros ĝia blekado. Kiam centmiloj da homoj kuŝos en la bataltomboj kaj la ruinoj ĉe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu solvo, kaj tiam, malgraŭ ĉio, la internaciaj rilatoj denove ligiĝos, ĉar super la nacioj estas tamen io... Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruo. Ni esperantistoj, estu la embrio de tiuj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de la bedaŭro.”

Referencoj

  1. "La Esperantisto" - 5a de januaro 1915


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Hodler Hector, sviso, kunfondinto kaj dir. de UEA. Nask. l okt. 1887 en Geneve, mortis 31 marto 1920 en Leysin. Lia patro estis la fama pentristo Ferdinand Hodler. Li lernis E-n en 1903 samtempe kun E. Privat, kiu estis lia lernejkamarado. Ili fondis E-klubon kaj ĵurnaleton Juna E-isto. La lerneja benko estis la redakcio dum kvin jaroj, tie ili administris, skribis adresojn, korespondadis. Ili iom poste Iernis Idiom Neutral kaj Bolak, por konvinkiĝi, ĉu vere E estas la plej bona int. lingvo. H. estis idealisto, sed kun granda praktika sento. Li pensadis senĉese, kiel li povus fari E-n praktike uzebla, per tio preparante int. tuthomaran popolon. Li opiniis, ke oni ne devas apartigi la mondlingvan movadon de la aliaj sociaj movadoj. Oni devas fari pere de int. organizo amasmovadon E-n, malgraŭ, ke li bone sciis, ke E progresas jam per si mem, eĉ sen iuj specialaj organizaĵoj. Privat skribis pri li: "Al tio, kion iniciatis la genio de Z sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia." Eĉ ne fininte la gimnazion, li jam frue dediĉis sin tute al E. Li jam estis konata tiam pere de la Juna E-isto, artikoloj en Tra la Mondo kaj la traduko de la novelo de Bernardin de Saint Pierre Paŭlo kaj Virginio (1905). En 1906, okaze de la dua UK lin interesisprecipe la organizaj proponoj de Rousseau kaj Carles, pri ia Ekonsuloj, en kiuj li vidis realigebla sian planon, nome, organizi reciprokan sinhelpon inter bonvolaj homoj. Jen, la ĝermo de UEA kaj ĝiaj imciatintoj. En 1907 li transprems la redaktadon de Esperanto de Paul Berthelot, kiu fondis kaj ĝis tiam redaktis ĝin. H. poste fariĝis ĝia posedanto 19-jara li estis, kiam la 12 febr. 1907 li publikigis sian unuan n-ron de ,E', kiu aperis tiam jam la trian jaron. H. volis redakti la gazeton al la tutmonda E-istaro, kaj vere ,E' fariĝis la centra organo de la E-istoj. Li aperigis ,E'-n pli ol l3 jarojn regule (escepte 6 monatojn en 1914). Li verkis multajn gravajn artikolojn, tradukis, sugestis traduki ĉefverkojn anstataŭ bagatelaĵoj. Li signis siajn artikolojn per: A R. La proponoj de Rousseau kaj Carles kunfandiĝis kun liaj planoj, ili estis pritraktataj en lia gazeto kaj trovis varman akcepton. Okaze de la UK 1907, ekzistis jam ĉ. 200 konsuloj. UEA fondiĝis 28 apr. 1908. H. volis per ĝi "krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj." Dum la milito H. kun la tiama sekretario de UEA Hans Jakob organizis la Dummilitan Helpservorl de UEA, servo farinta eksterordinaran bruon. Al UEA H. postlasis gravan parton de sia havaĵo kun la celo certigi ĝian ekziston.

Estas karakterize por lia nobla animo kaj humaneco, ke en Geneve li aliĝis al la loka bestprotekta societo, kaj diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion, por protekti la homojn. Je la fino de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin ĉefe al sciencaj problemoj. En 1916 li skribis 387 paĝan franclingvan verkon pri la paca organizo de l' popoloj. L. HALKA.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Hector Hodler » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

greke http://www.ksj.zcu.cz/zpravy/seminarka2.doc