Hedan la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hedan la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 7-a jarcento
Morto ĉ. 719
en Turingio
Familio
Patro Gozbert vd
Patrino Gailana vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hedan la 2-a (ankaŭ: Hetan, Heden; mortinta inter 717-719), nomita la pli juna, estis duko de Turingio, unu el la "pli malnovaj" originaj duklandoj (Stammesherzogtum), de proksimume 700 ĝis sia morto. Du alternativaj hipotezoj koncerne lian originon estis prezentitaj: li estis aŭ filo de la orient-frankonia duko Gosbert (kiu responsis pri la morto de Sankta Kiliano) kaj Geilana aŭ de Theotbald kaj Bilihild. Pri la morto estas necertaĵoj. Kelkaj skribas ke li falis kune kun la filo Tiringus, flanke de Karolo Martelo en la batalo de Vincy proksime de Cambrai (21.3.717). Pli verŝajnas tamen demisiigo de li inter 717.

La iama restoracio Herzog Hedan en Arnstadt, ĉe la angulo inter Ohrdrufer Straße kaj Herzog-Hedan-Straße.

Fontoj pri lia vivo[redakti | redakti fonton]

Unu el la ĉefaj fontoj por lia vivo estas la verketo Passio minor sancti Kiliani. Laŭ tiu ĉi teksto, post kiam la venĝo de Dio venis sur lian patron Gozbert, Hedan estis forpelita kaj lia patrino Geilana regis kiel dukino (689). Iam pli poste Hedan revenis kiel plenkreskulo kaj akiris la potencon (antaŭ 704). La duklando pri kiuj Hedan kaj liaj prapatroj regis estis la regiono ĉirkaŭ la rivero Main. Nur sub Hedan la politiko ekinteresiĝis pri terenoj en la oriento, la regiono kiu hodiaŭ nomiĝas Turingio. La aserto de Hedan regi Turingion eble estis postulita far la edzino Theodrada.

La hipoteza rilato de Hedan kun Bilihild estis establita de la 12-a jarcento en la biografia verko Vita Bilihildis, surbaze de pli fruaj fontoj, kiu nomas la edzon de Bilihild dux militum gentilis vocabulo Hetan / ĝentila gvidanto de soldatoj nome Hetan. Theotbald aliflanke eble estis frato de Theodrada kaj la viro kiuj antaŭis Hedan kiel reganto de Turingio.

Kelkaj historiaj okazoj[redakti | redakti fonton]

Dum la regado de Hedan okazis ankaŭ la konvertiĝo de la Turingianoj al kristanismo (sub la agado i.a. de Sankta Bonifaco). En 742 la Episkopujo de Erfurto kreitis por la unua fojo. La subteno de la duko mem kaj lia edzino Theodrada estis gravega por la establo de la nova religio en Turingio. En donaco datumita de la 1.5.704 (skribita en la ĉefurbo Würzburg) Hedan, kun la konsento de li edzino, la filo Thuring kaj la frankaj magnatoj Rocco kaj Doda, donis al la episkopo Willibrord la lokoj Arnstadt, Mühlberg kaj Großmonra. Dokumento datita de la 18.4. 716/717 atestas ke Hedan pligrandigis sian pli fruan donacon donante heredajn biendomojn sur la rivero Saale kaj ĉe Hammelberg al la grafoj Cato kaj Sigeric same kiel la nutricius Ado kaj la magnatoj Adogoto kaj Hereric.

Tra la edzino Hedan havis interligojn al la Rodoin-familio kaj la familio de Gundoin, duko de Alzaco). Li ankaŭ havis rilatojn kun la alzaca monaĥejo Wissembourg. Lia filino Immina frokuliniĝis en la familia monakejo en Marienberg. Laŭ la verko Vita Bonifatii Hedan mortigis multajn turingiajn nobelojn, do la nombro de liaj enturingiaj malamikoj estis grandega.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En Arnstadt nomitis por li strato kaj restoracio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 284-285