Hedera Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hedera Ligo
college athletic conference
Komenco 1954 vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Hedera Ligo (angle Ivy League) dekomence estis neformala termino por nomi la plej malnovajn, plej prestiĝajn universitatojn de nordorienta Usono.

Mapo pri la situoj de la membro-universitatoj de la Hedera Ligo

La termino originis (ĉ. 1933) en prisporta parolado, kaj en 1954 ok tiaj universitatoj (el kiuj sep fondiĝis antaŭ ol Usono mem) formale kunfondis interlernejan atletan ligon tiel nomatan, kiu nun kunligas tiujn ok universitatojn pri 33 diversaj sportoj. Kial la adjektivo hedera? pro tio, ke hedero kreskas sur malnovaj muroj, kaj aparte sur la muroj de tiuj universitatoj. La termino vaste uziĝis ankaŭ ekster la sporta kampo, aludante pri la eduka filozofio, la kulturaj normoj, kaj la supereca sinteno de tiuj universitatoj.

La membro-universitatoj de la Hedera Ligo estas inter la plej riĉaj en la mondo. Harvard, dotita per fondusoj ampleksantaj preskaŭ 30 miliardoj da usonaj dolaroj, estas la plej riĉa el ĉiuj, kaj la plej malriĉa, Brown, havas preskaŭ 3 miliardojn da USD.

Membro-Universitatoj[redakti | redakti fonton]

Jena tabelo resumas informojn pri la ok universitatoj en la Hedera Ligo:

Universitato Urbo Teamnomo Konfesio fonda Studentnombro Fondjaro/Nomo
Brown University Providence (Rod-Insulo) Bears (Ursoj) Baptista 7 744 [1] Arkivigite je 2006-08-20 per la retarkivo Wayback Machine 1764 College of Rhode Island (Kolegio de Rod-Insulo)
Columbia University New York (Nov-Jorkio) Lions (Leonoj) Anglikana 19 694 [2] 1754 King's College (Kolegio de l' Reĝo)
Cornell University Ithaca (Nov-Jorkio) Big Red (Granda Ruĝo) Nekonfesia 20 400 [3] 1865
Dartmouth College Hanover (Nov-Hampŝiro) Big Green (Granda Verdo) Kongregacia 5 753 [4] 1769
Harvard University Cambridge (Masaĉuseco) Crimson (Karmezino) Kongregacia; aliĝis al la unitariana partio kiam ĝi forlasis la Kongregacianojn en 1825 20 042 [5] 1636 (sennoma; nomita Harvard College (Kolegio Harvard) en 1638)
Princeton University Princeton (Nov-Ĵerzejo) Tigers (Tigroj) Nekonfesia, sed fondita de presbiterianoj 6 677 [6] 1746 College of New Jersey (Kolegio de Nov-Ĵerzejo)
University of Pennsylvania Philadelphia (Pensilvanio) Quakers (Kvakeroj) Kristana 19 771 [7] Arkivigite je 2010-02-26 per la retarkivo Wayback Machine 1740 ~ 1751 (papere ĉartita en 1740, sed ekfunkciis nur en 1751)
Yale University New Haven (Konektikuto) Bulldogs (Buldogoj) Kongregacia 11,483 [8] Arkivigite je 2007-04-03 per la retarkivo Wayback Machine 1701 Collegiate School (Kolegia Lernejo)