Hegesipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Hegesipo
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 110
en Betelia, najbare de Gaza (Palestino)
Morto ĉirkaŭ 180
en Romo
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo verkisto pri kristana prahistorio
Verkado
Verkoj Hypomnematibus aŭ Hypomnemata (5 libroj), perdiĝinta
Sanktulo
Honorata en Katolika Eklezio kaj ortodoksaj
Festotago 7-a de aprilo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hegesipo (110 ĉirkaŭ – 180 ĉirkaŭ) estis kristana verkisto de la 2-a jarcento kiu skribis kontraŭ la tiutemapaj herezoj; estas venerita kiel sanktulo ĉe la Katolika Eklezio: la Roma Martirologio registras la memorigan feston por la 7-a de aprilo.

Hegesipo estas konsiderita la unua aŭtoro post-aspostola, probable origina el la Palestino kaj uzanto de la greka, hebrea kaj siria lingvoj. Li vivis en Romo dum la papado de Aniceto ĝis tiu de Eleŭterio kaj ŝajnas ke li verkis la "Historio de la Ekleziaj Agoj".

Lia plej menciata verko kaj multe profitita de kristanaj historiistoj, sed tute perdita, krom vortaj citaĵoj ĉe kelka historiisto, nomiĝis Hypomnematibus.

Sed ĉiuj liaj verkoj perdiĝis, escepte de iuj pasaĵoj laŭvorte cititaj de Eŭsebio de Cezareo, kiu informas ke li verkis Hypomnemata (Memoraĵoj) en kvin libroj, en simplega stilo surekzemple de la apostola predikado. Hegesipo estis konita de Sofronio Eŭsebio Hieronimo. Liaj skriboj celis reĵetigi gnostikismon kaj la herezon de Markiono. Li apogis sian penson precipe sur la tradicio kiel integra parto de la instruoj kiuj estis transdonita de la sinsekva ĉeno de la episkopoj donante tiel multajn informojn kiuj alimaniere perdiĝus. Liaj verkoj fakte estis utiligitaj de historiistoj kiel Sozomeno, la ĵus menciita Eŭsebio kaj Seksto Julio Afrika.

Eŭsebio diras ke Hegesipo estis judo konvertiĝinta al kristanismo, ĉar li citas rekte el la hebrea lingvo, traktadis pri la Evangelio laŭ Hebreoj kaj siria Evangelio, kaj sin montri sperta ankaŭ pri judaj tradicioj ĝenerale ne registritaj. Certe li vizitis, interalie, Korinton kaj Romon kolektante ĉiufoje la doktrinojn de la diversaj eklezioj vizitataj, kaj certiĝante ĉu ili estus konformaj kun tiu de Romo, same kiel estas raportite en citaĵo de Eŭsebio de Cezareo: "Kaj la Eklezio de Korinto restis en la vera Vorto ĝis kiam Primo estis episkopo de Korintanoj; tiun ĉi mi konis dum mia vojaĝo al Romo, kaj restis kun Korintanoj laŭ multe da tagoj, dum kiuj ni estis rifreŝitaj per la vera Vorto. Alveninte al Romo, mi ilustris la sinsekvon de la episkopoj ĝis Aniĉeto, kaj ĝis papo Sotero kaj Eleŭterio. Kaj en ĉiu posteulado kaj en ĉiu urbo ĉio funkcias laŭ la ordoj de la Leĝo kaj Profetoj, kaj de la Sinjoro."[1].

Eŭsebio reprenas el Hegesipo longan kaj eble legendan rakonton pri la morto de Jakobo la Justulo, "la frato de la Sinjoro", kaj la rakonton pri la elekto de la posteulo Simeono el Jerusalemo, kaj krome la kunvokon de la posteularo de Judaso Tadeo al Romo iniciate de Domiciano. Estas citata ankaŭ listo de herezoj kontraŭ kiuj skribe reagis Hegesipo. Teologo-historiisto Hugh J. Lawlor[2] subtenas ke ĉiuj tiuj pasaĵoj cititaj de Eŭsebio estis entenataj en la libro kvina de la Hegesipa verko; ankaŭ la informo de Eŭsebio pri ekziligo de evangeliisto Johano, laŭdecide de Domiciano, estus prenita de Hegesipo [3]. Simile okazus pri la mencio pri la letero de papo Klemento la 1-a al la Korintanoj [1]. Eblas ankaŭ ke Eŭsebio (kaj Ireneo de Liono kaj Epifanio el Salamis) ĉerpis el Hegesipo la sistemon de datado surbaze de la papadoj de la alveno al Romo de herezuloj kiel la disĉiploj de Markiono, Keriono kaj Valenteno (dum la papado de Aniĉeto) kaj ke tio eble okazus pri la aserto ke Hermaso, aŭtoro de la Paŝtisto de Hermaso estus frato de papo Pio la 1-a (kiel cetere rimarkite ankaŭ en la liberiana katalogo, en la poemo kontraŭ Markiono kaj en la Muratoria kanono)

Entute Eŭsebio en sia Prieklezia historio entenas ok vortajn fragmentojn inter multegaj citaĵoj.

La "Historio de la Eklezio" de Hegesipo aperas en inventario de la libroj ĉeestas en la biblioteko de la moneĥejo de Corbie (Francio); la inventario datas sencerte, eble dekdujarcente. Zahn [4] opiniis pruvate ke la verkoj de Hegesipo ekzistis ankoraŭ en la 16-a jarcento en tri biblitekoj Orientaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eŭaaa prieklezia historio IV, 22
  2. Hermathena, XI, 26, 1900, p. 10
  3. Journal of Theological Studies, aprile 1907, VIII, 436
  4. Zahn Zeitschrift für Kirchengeschichte, II [1877-8], 288, kaj Theologisches Litteraturblatt [1893], 495

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • S. Borzì, Eusebio di Cesarea. Storia Ecclesiastica/1 (Collana Testi Patristici 158), Roma, 2001
  • T.C.G. Thornton, High-priestly succession in Jewish apologetics and episcopal succession in Hegesippus, in JThS NS 54, 2003
  • Vincenzo Ussani, La Questione e la critica del cosiddetto Egesippo, in «Studi italiani di Filologia classica», Firenze, 1906

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]