Hegyfalu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hegyfalu [hedjfalu] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Csepreg. La loknomo signifas laŭvorte hungare: monto-vilaĝo.

Aerfoto pri Hegyfalu

Bazaj informoj

Situo

Hegyfalu situas laŭvoje kaj laŭfervoje inter Szombathely kaj Győr, krome estas alia ĉefvojo inter Sopron kaj Balatono. Sárvár troviĝas 15, Csepreg 18, Szombathely 27, Kőszeg 33, Budapeŝto 198 km.

Historio

La unua mencio okazis en 1337, sed arkeologia restaĵo estas el la pli frua(j) jarcento(j). Kelkaj konjektas, ke tie mortis Béla la 1-a (Hungario) en 1063.

Vidindaĵoj

La fortresopreĝejo konstruiĝis en la 15-a jarcento. Nun restis nur ruinoj. La katolika klasikisma preĝejo konstruiĝis komence de la 19-a jarcento. Verŝajne tiam konstriĝis ankaŭ la klasikisma kastelo de Széchenyi (seĉenji). Estas menciinda la parko ĉirkaŭ la kastelo.