Hegyháthodász
El Vikipedio
Hegyháthodász [hedjhathodAs], germane Hodis estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Körmend. La komenca parto estas nomo de la regiono, signifanta supro de la deklivo. Hodász signifas hungare kastorĉasisto. Verŝajne post alveno de hungaroj estis tie kastoroj kaj ĉasistoj.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 190
- Poŝtkodo: 9915
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 46°56′01″N 16°39'26″E
Situo [redakti]
La komunumo situas laŭ la vojo inter Körmend kaj Zalaegerszeg kaj ĉirkaŭas fagoarbaro.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata jam dum la ferepoko kaj romiana epoko. La unua mencio devenis el 1221. La loĝantaro okupiĝas pri forstrumado.
Komunumoj pri hód (=kastoro) en Hungara reĝlando [redakti]
| Csékehódos | Hegyháthodász | Hodász | Hódegyháza | Hódmezővásárhely | Jákóhodos |
| Káptalanhodos | Kishódos | Krassóhódos | Nagyhódos | Nemeshodos | Óhodász |
| Örihodos | Temeshódos | Városhodász | Zarándhódos |
