Heiden AR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heiden (Svislando))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Heiden
Heiden
Blazono de Urnäsch
Memorejo pri Henri Dunant en Heiden
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ek de 1995 oficiale ne plu
ekzistas distriktoj en
Kantono Apencelo Ekstera,
antaŭe Heiden apartens al la
distrikto Vorderland.
Koordinatoj  47° 27′ 0″ N 9° 32′ 0″ O / 47.45000 °N, 9.53333 °O / 47.45000; 9.53333 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 0″ N 9° 32′ 0″ O / 47.45000 °N, 9.53333 °O / 47.45000; 9.53333 (mapo)
Areo 7.50 km²
Alteco 794 m super marnivelo
Poŝtkodo 9410
Komunumkodo 3032
Mapo de Heiden
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Heiden (prononcu Hajdn en la loka alemana lingvo Häädä) estas komunumo en la kantono Apencelo Ekstera de Svislando (800 metrojn super marnivelo). Dum la jaro 2002, ĝi havis 4000 enloĝantojn. La areo de la komunumo estas 7.48 km².

Ĉirkaŭ la jaro 1650, la vilaĝoj Wolfhalden kaj Heiden ne povis interkonsenti pri la kontrolo super la vilaĝa preĝejo. Tio gvidis al la kreado de preĝejoj en ambaŭ vilaĝoj kaj sendependiĝo de ambaŭ.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Heiden situas proksumume 400 m super la Bodenlago kaj dum bela vetero oni ek de la vilaĝo havas mirindan panoramon supe la tuta Ŝvaba Maro, kiel oni popole ankaŭ nomas la Bodenlagon. La rivereto Gstaldenbach fontas ĉe monteto Kaien, trafluas la vilaĝon kaj poste fosis profundan abismon alfluante la Bodenlagon en Rorschach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Heiden estas konektita per dentoradfervojo kun la urbo Rorschach, de kie ekzistas konekto al la rapidtrajnoj al Zuriko, Konstanco kaj Munkeno. Per poŝtbuslinio Heiden estas konektita kun Trogen.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Heiden estas kampara vilaĝo kaj vivas unuflanke de agrikulturo, nome bovbredado, kaj aliflanke nature de la turismo. Heiden estas konata pro siaj selaktokuroj. Ĉar en la Kantono Apencelo Ekstera la medicina profesio estas libere ekzercebla sen kuracista diplomo, en Heiden praktikas ankaŭ multaj naturkuracistoj kaj ŝamanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Heiden datiĝas el la jaro 1461 kiel guot genant Haiden. [1]

Lasta hejmo de Henri Dunant[redakti | redakti fonton]

La fondanto de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento Henri Dunant pasigis siajn lastajn vivojarojn ĝis sia morto en Heiden. Staras muzeo pri Henri Dunant en Heiden.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]