Heidi Brühl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heidi Brühl
Persona informo
Heidi Brühl
Naskiĝo 30-an de januaro 1942 (1942-01-30)
en Munkeno
Morto 8-an de junio 1991 (1991-06-08) (49-jaraĝa)
en Distrikto Starnberg
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per mama kancero vd
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o Brett Halsey vd
Amkunulo Michael Pfleghar vd
Profesio
Okupo kantisto • filmaktoro vd
Aktiva en MunkenoRomoLasvegaso vd
Aktiva dum 1954– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heidi BRÜHL [hajdi bril] (naskiĝis la 30-an de januaro 1942, mortis la 8-an de junio 1991) estis germana aktorino kaj kantistino.

Heidi Brühl naskiĝis en Munkeno. Ekde la aĝo de kvin jaroj ŝi ricevis baletlecionojn. La produktoro kaj reĝisoro Harald Braun malkovris ŝian talenton kaj donis al ŝi malgrandan rolon en la filmo Der letzte Sommer (1954). Poste ŝi dum kvin jaroj studis dancadon, kantadon kaj aktoradon, lernis la anglan lingvon kaj la francan. Pliaj filmroloj famigis ŝin en Germanio.

Kiam komence de la 1960-aj jaroj ŝia filmkariero stagnis, ŝi koncentriĝis al la kantado. La ŝlagro Wir wollen niemals auseinander gehen (1961) iĝis ege populara. Dum la sekvaj jaroj Heidi Brühl aperis en diversaj muzikaloj, ekz. Annie Get Your Gun kaj My Fair Lady.

En la jaro 1964 ŝi edziniĝis al la usona aktoro Brett Halsey. La paro havis du gefilojn, sed disiĝis en 1976. Samjare aperis ŝiaj memoroj Eine kühle Blonde, bitte.

Heidi Brühl mortis en Starnberg, de kancero.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Der letzte Sommer (1954)
  • Roman einer Siebzehnjährigen (1955)
  • Die Mädels vom Immenhof (1955)
  • Hochzeit auf Immenhof (1956)
  • Die Bekenntnisse des Hochstaplers Felix Krull (1957)
  • Vater, unser bestes Stück (1957)
  • Ferien auf Immenhof (1958)
  • Solange die Sterne glühen (1958)
  • Ohne Mutter geht es nicht (1958)
  • Lass mich am Sonntag nicht allein (1959)
  • Held meiner Träume (1960)
  • Frühling auf Immenhof (1974)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]