Heike Kamerlingh Onnes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heike Kamerlingh Onnes

Heike KAMERLINGH ONNES (21-an de septembro 1853, Groningen, Nederlando – 21-an de februaro 1926, Leiden) estis nederlanda fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1913 pro rezultoj en fizika faktereno de la trosubaj temperaturoj, pro produktado de la likva heliumo. Li malkovris la superkonduktivecon, tiun fenomenon, pri kiu, kiam certaj materialoj estas submetitaj al trosuba temperaturo, ili perdas preskaŭ tute la elektran rezistancon.

Kamerlingh Onnes studis kaj laboris de 1871 ĝis 1873 en la Heidelberg-a Universitato, kun kun germanaj fizikistoj Robert Bunsen kaj Gustav Kirchhoff. Li doktoriĝis en la Universitato de Groningen en 1879 kaj instruis en la Teknila Altlernejo de Delft (1878–82). Li estis de 1882 ĝis 1923 profesoro pri eksperimenta fiziko en Universitato de Leiden.

Li analizis – je efiko de laboroj de Johannes Diderik van der Waals – la ekvaciojn priskribantajn la statojn de la materio. Li ekzamenis ankaŭ la ĝeneralajn termodinamikajn proprecojn de likvoj kaj gasoj en larĝa prema kaj temperatura skalo. Li fondis kaj elkonstruis en 1894 la Laboratorion de Subaj Temperaturoj (kiu havas nun lian nomon, honore de li). Tiel li igis Leiden monda centro de la sub-temperaturaj esploroj.

Li klopodis de 1895 ĝis 1906 pri perfektigo de la kriogena eksperimenta teĥniko, ekzamenis diversajn metalojn, likvojn en trosuba temperaturo. La likvigo de la heliumo sukcesis en 1908 maŝino, kiu estis pluevoluigita dum du jaroj el hidrogen-likviga maŝino.

La atingo de solida heliumo restis senrezulta, tio sukcesis nur ties posteulo (en la direktota posteno) Willem Hendrik Keesom en 1926.