Heike Makatsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heike Makatsch
Persona informo
Heike Makatsch
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1971 (1971-08-13) (52-jaraĝa)
en Duseldorfo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Duseldorfo vd
Familio
Patro Rainer Makatsch vd
Amkunulo Daniel Craig • Max Schröder vd
Infanoj Mieke Ellen Schröder • Pippa Schröder vd
Profesio
Okupo televida prezentisto • kantistoscenaristo • filmaktoro • rakontanto • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1993– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Heike Makatsch en la jaro 2005

Heike MAKATSCH [hajke makaĉ] (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1971) estas germana aktorino.

Kiel filino de la glaci-hokeisto Rainer Makatsch ŝi naskiĝis en Duseldorfo. En sia hejmurbo ŝi dum kvar semestroj studis politikon kaj sociologion kaj ŝi komencis lernadon por fariĝi tajloristino.

En la jaro 1993 ŝi komencis televidan karieron. Por diversaj televidkanaloj ŝi gvidis muzikprogramojn por junuloj. Ekde 1995 ŝi dediĉas sin ĉefe al la aktorado, sed ankaŭ jam elprovis sin kiel kantistino, ekzemple en la filmbiografio Hilde pri Hildegard Knef, en kiu ŝi transprenis la ĉefrolon.

De 1996 ĝis 2004 Heike Makatsch estis la vivpartnerino de la brita aktoro Daniel Craig. Nuntempe ŝi vivas kune kun la muzikisto Max Schröder, la paro havas unu filinon.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Männerpension (1995)
  • Bin ich schön (1998)
  • Liebe deine Nächste (1998)
  • Das Gelbe vom Ei (1998)
  • Die Häupter meiner Lieben (1999)
  • Aimée und Jaguar (1999)
  • Gripsholm (2000)
  • Cronaca di una morte annunciata (Italio/Francio, 1986)
  • Late Night Shopping (2001)
  • Nackt (2002)
  • Resident Evil (2002)
  • Anatomie 2 (2003)
  • Das Wunder von Lengede (2003)
  • Love Actually (2003)
  • A Sound of Thunder (2005)
  • Almost Heaven (2005)
  • Tara Road (2005)
  • Keine Lieder über Liebe (2005)
  • Margarete Steiff (2005)
  • Schade um das schöne Geld (2006)
  • Hui Buh – Das Schlossgespenst (2006)
  • Schwesterherz (2007)
  • Hilde (2009)

Premioj gajnitaj[redakti | redakti fonton]

  • Bayerischer Filmpreis (nova aktora premio) (1995)
  • Goldene Kamera (2002)
  • premio Bambi (1996, 2003)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]