Sternenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heiletsegg)
Sternenberg
Blazono de Sternenberg
Komunumo Sternenberg
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Zuriko
Distrikto Pfäffikon
Koordinatoj  47° 23′ 10″ N 8° 54′ 59″ O / 47.38611 °N, 8.91639 °O / 47.38611; 8.91639 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 10″ N 8° 54′ 59″ O / 47.38611 °N, 8.91639 °O / 47.38611; 8.91639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 353
Areo 8,75 km²
Alteco 870 m super marnivelo
Poŝtkodo 8499
Komunumkodo 0179
Mapo de Sternenberg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Sternenberg estas komunumo en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 353 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kiel la nomo indikas, la komunumo situas sur la monto Sternenberg kaj estas kun alteco de 900 metroj la plej alte super la marnivelo situanta komunumo de la Kantono Zuriko. La plej alta punkto de la komunuma teritorio situas sur la monto Chlihörnli sur alteco de 1073 m s.m., ĝia plej malalta punkto sur alteco de 660 m s.m. en la fundo de la valo de la rivereto Steinenbach. Al la komunumo apartenas krom la kerna vilaĝo la setlejoj Steishof kaj Matt en nordokcidento, Gfell en oriento kaj Heiletsegg en sudo de la komunumo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sternenberg limas en nordo al Fischingen (TG), en oriento al Mosnang (SG), en sudoriento al Fischenthal, en sudokcidento al Bauma, kaj en nordokcidento al Wila.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sternenberg situas sur montokulmino kaj tute flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas atingebla per buso de la Zurika Trafik-Unio ek de Bauma en 17 minutoj, kio signifas veturtempon ĝis la Ĉefstacidomo Zuriko de unu kaj kvarona horo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Sternenberg vivas ĉefe de agrikulturo kaj de loka turismo. La komunumo ofertas mirindan belvidon kaj kutime troviĝas en aŭtuno super la nebullimo, kio signifas multe pli da sunhoroj ol en la cetera kantono. La komunumo ofertas diversajn tranokteblojn kaj belan infrastrukturon por migrantoj en formo de fajrejoj kaj restoracioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua mencio de la sternenberga setlejo Gfell datiĝas el la 13-a jarcento. En tiu tempo la teritorio apartenis al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 1550 la urbo Zuriko transprenis la jurisdikcion. La unua preĝejo estis konstruita nur en la jaro 1705. Sternenberg apartenis al la perdintoj de la industriiĝo. La situo sur monto for de la energifontaj riveroj kaŭzis, ke en la 19-a kaj 20-a jarcento granda parto de la loĝantaro formigris, tiel ke la komunumo, kiu iam havis pli ol 1400 loĝantojn nuntempe loĝigas malpli ol 400 homojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]