Heiligendamm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Panorama vido al la kuracdomo, 2007
Manĝosalono de la kuracdomo
Hotelo Grand Hotel en Heiligendamm
Kastelo "Burg Hohenzollern"
Vido al la Balta Maro de la kuracdomo
Vido al Kühlungsborn

Heiligendamm [hajlignDAM] estas kvartalo de Bad Doberan ĉe la bordo de la Balta Maro en Meklenburgo-Antaŭpomerio, en la Meklenburga Golfo. Heiligendamm estas la plej malnova marbanejo de Germanio kaj havas la kromnomon "blanka urbo ĉemara" pro blanka domvico ĉeborda, videbla de la maro. En 2004 Heiligendamm ricevis provizoran agnoskon kiel mara kuracbaneja loko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekesto kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Unua baneja gasto en 1793 estis la grandduko de Meklenburgo, Friedrich Franz la 1-a, kiu zorgis ankaŭ pri la evoluigo al mara banloko. Monumenta ŝtono memorigas pri tiu fondinto.

Johann Christoph Heinrich von Seydewitz, Carl Theodor Severin kaj Georg Adolph Demmler inter 1793 kaj 1870 kreis klasikisman art-ensemblon da ban- kaj loĝdomoj. Heiligendamm de sia fondiĝo estas konsiderata kiel la plej bela marbanejo de Germanio.

Sian nomon Heiligendamm (= sankta barmuro, sankta digo) la loko ricevis pro granda ŝtona digo, konsistanta el morena deponaĵo malkovrita de la mara akvo. Laŭ legendo la digo estis alŝutita de la ventokirlata maro pro preĝoj de cistercianaj monaĥoj.

Ekzistas onidiro, ke rusa caro feriis en Heiligendamm, sed ĝi malveras; estis la rusa grandprincino Marija Aleksandrovna Romanova, filino el la cara familio kaj edzino de Alfred, la dua filo de la brita reĝino Viktoria.

De 1949 faka lernejo pri aplikata arto (FAK = Fachschule für angewandte Kunst) edukas arĥitektojn, meblajn, produktajn, grafikajn kaj ornamaĵajn dezajnistojn. Ĝis 2000 ĉirkaŭ 1.500 gestudentoj finis la lernejon. En la vintra semestro 2000/2001 la lernejo transloĝiĝis kaj nun estas fakultato pri dezajno kaj interna arkitekturo de la fak-universitato pri tekniko, ekonomiko kaj dezajno en Wismar.

En la tempo de GDR la konstruaĵo de FAK dum la someraj ferioj gastigis la infanajn feriajn "tendarojn" de la ministerio pri kulturo. Po tri semajnojn feriis infanoj berlinaj, sorabaj kaj ĉeĥaj. En somero 1990 okazis la lastaj du periodoj.

La hotelcentro[redakti | redakti fonton]

En 1996 la asocio Entwicklungs Company Heiligendamm (E.C.H.) – entrepreno de grupo Fundus – aĉetis la historian centron de la loko. Sub la gvido de projektestro Anno August Jagdfeld kvin historiaj konstruaĵoj estis restaŭritaj kaj transformitaj al kvin-bis-stela hotelinstalaĵo "Kempinski Grand Hotel Heiligendamm", malfermita en printempo 2003.

Multaj lokanoj ne bonvenigis la projekton, ĉar gravaj vojoj kaj stratoj estis fermitaj por la publiko, inter ili la ĝis tiam publika promenejo, la aliroj al la parko "Kleiner Wohld" kaj parto de la Eŭropa Marborda Bicikla kaj Promena Vojo E9, kiu iam trairis la lokcentron. Vojo de la stacidomo al la mara platformo, interkonsentita kiel kompromisa kompenso, ne estis konstruita.

La riparado de la ne-hotelaj domoj, en septembro 2002 kontrakte certigita, ĝis nun ne okazis. Kontraŭe, la historia vilao "Perle" (perlo), konstruita en 1854, estis detruita. La investintoj jam anoncis la malkonstruon de la vilaoj "Schwaan" (cigno) kaj "Möwe" (mevo), la formetadon de la monumenta ŝtono kaj la ne-monument-konforman rekonstruadon de la Aleksandra Vilao.

La 13-an de julio 2006 la usona prezidento George W. Bush, vizitinte Stralsund, tranoktis en Heiligendamm.

Pinta konferenco en 2007[redakti | redakti fonton]

De la 6-a ĝis la 8-a de junio 2007 en Heiligendamm okazis la 33-a pinta konferenco de G8. Okaze de tio estis konstruitaj ĉ. 13 km da bariloj, kiuj parte etendiĝis en la maron. Post la konferenco tiuj bariloj estis forigitaj.

Fervojo Molli

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidinda estas la klasikisma kerno de la loko. Krome ekzistas 200 metrojn longa plaformo, etendiĝanta en la Baltan Maron.

Tra Heiligendamm iras etŝpura fervojo, nomata Bäderbahn Molli (baneja fervojo Monjo), de Kühlungsborn al Bad Doberan. La parto inter Bad Doberan kaj Heiligendamm estis konstruita en 1886.

Sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Samuel Gottlieb Vogel

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]