Monaĥejo Heiligenkreuz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heiligenkreuz)
Vidaĵo de monaĥejo Heiligenkreuz ekde la kortego
Gotika haloĥorejo

La monaĥejo Heiligenkreuz (germane Stift Heiligenkreuz) estas monaĥejo de la Cistercianoj ĉe la vilaĝo Heiligenkreuz en Viena Arbaro (Malsupra Aŭstrujo). Ĝi ekzistas seninterrompe ekde sia fondiĝo en la jaro 1133 kaj estas per tio – post la monaĥejo Rein – la tutmonde dua plej aĝa kontinue ekzista cisterciana monaĥejo.[1]

Konstruado en la mezepoko[redakti | redakti fonton]

La fondintoj venis ek Franclando, el Abatejo Morimond. Pli ol 100 jarojn daŭris la konstruo de la romanikaj kaj gotikaj domoj de la unua monaĥejo.

La altromanika preĝejo kun laŭlonga domo, fasado, transversa domo kaj ĥorejo estis konsekrebla jam en 1187 post 50-jara konstruado; la 31-an de majo 1188 ĝi enprenis krucorelikvon donace de duko Leopold la 5-a Babenbergo.

Daŭris proksimume samlonge, ĝis en 1240 disponeblis la gotikaj monaĥejaj domoj, do la kapitulejo, la metiejoj, la manĝejo, la dormejo kaj precipe la klostro sude de la preĝejo. La jam aperinta gotika arĥitekturo kaŭzis la malkonstruon de la relative malgranda romanika ĥorejo kaj ties anstataŭadon per klare pli granda altgotika haloĥorejo, kiu kune kun la putodomo en la klostro estis konsekrata en 1295.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]