Heinrich-Schütz-Arĥivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich-Schütz-Arĥivo
esplora institucio
Informoj
fondodato 1988
Situo
lando Germanio
urbo Dresdeno
vdr

La Heinrich-Schütz-Arĥivo (ger.: Heinrich-Schütz-Archiv) estis en 1988 fondita de Wolfram Steude en Dresdeno. Ĝi nomiĝas laŭ la germana komponisto Heinrich Schütz kaj estas nun esplorinstituto por mez-germanuja muzikhistorio. Per la dungado de Wolfram Steude por la starigo de esplorejo, komence kiel preparo de la honorado de Schütz en la Germana Demokratia Respubliko en 1985, komenciĝis la planado de la starigo de Heinrich-Schütz-Arĥivo. Post plurjara preparlaboro la arĥivo malfermiĝis la 27-an de majo 1988 en domo de la muzikaltlernejo Carl Maria von Weber kiel esplorejo por mezgermanuja muzikhistorio de la 16-a kaj 17-a jarcentoj.

Precipe tie oni registris kaj kolektis fontojn de dokumentoj pri kaj de Schütz kaj lia verkaro, baziĝante sur la jam antaŭ 100 jaroj derompinta fontolaboro de Moritz Fürstenau.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Nun la esplorejo ankaŭ nomiĝas instituto. Ĝi estas alordigita al la instituto por muzikscienco ĉe la muzikaltlernejo. Ĝi ne disponas pri originalaj fontoj: la nomon arĥivo ĝi dekuktas de ampleksa etfilmkolekto de tekstaj kaj notaciaj fontoj. Krom la esploro pri Schütz la esploro de la muziko en Dresdeno ĝis la fino de la baroka epoko estas pezocentro.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.hfmdd.de/index.php?id=93 Arkivigite je 2007-07-16 per la retarkivo Wayback Machine Heinrich-Schütz-Archiv

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfram Steude: Das „Heinrich-Schütz-Archiv“. In: Beiträge zur Musikwissenschaft. 31, 3, 1989, 0005-8106, pj. 207–208.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]