Heinrich Bullinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Bullinger

Heinrich BULLINGER (n. la 18-an de julio 1504 - m. la 17-an de septembro 1575) estis svisa protestanta reformisto kaj posteulo de Huldrych Zwingli kiel estro de la Eklezio de Zuriko kaj pastoro de Grossmünster. Li estas multe malpli konata persono ol Jean Calvin kaj Martin Luther, tiel ke lia historia graveco estis longe preteratentita.

Modernaj studoj evidentigas, ke li estis unu el la plej influaj teologoj de la Protestanta Reformacio en la 16-a jarcento.