Heinrich Campendonk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Campendonk:Norda vando de la stacidoma halo je Amsterdamo kun la motivo "La birdomigrado"

Heinrich Campendonk (naskiĝinta la 3-an de novembro 1889 en Krefeld; mortinta la 9-an de majo 1957 en Amsterdamo) estis germana-nederlanda pentristo kaj grafikisto.

Vivo

Campendonk, filo de teksaĵkomercisto, derompis en 1905 edukiĝon pri teksado kaj ricevis ekde 1905 ĝis 1909 artistan edukadon de Jan Thorn Prikker ĉe la tiam tre progresema artmetia lernejo en Krefeld. Li estis amikiĝinta Helmuth Macke, August Macke, Wilhelm Wieger, Franz Marc kaj Paul Klee. En 1909 li ekrilatis kun membroj de la Nova Artisto-Unuiĝo je Munkeno. Per subteno de Wassily Kandinsky kaj Franz Marc Heinrich Campendonk trovis aliron al la grupo, kiu famiĝis sub la nomo „Blauer Reiter“. Li partoprenis la du ekspoziciojn de la grupo en la jaroj 1911 kaj 1912 kaj en 1912 fariĝis ties membro. En 1913 li partoprenis la ekspoziciojn "Erster Deutscher Herbstsalon" (proks. unua germana aŭtuna ekspozicio) en Berlino „Rejnlandaj Esprimistoj“ en Bonn. Post militservo de 1914 ĝis 1916 li transloĝiĝis al Seeshaupt kaj estis de 1919 ĝis 1921 membro de la Laborkonsilantaro por Arto.

Inter 1923 kaj Heinrich Campendonk vivis en la Rejnlando. Ĉe la artmetia lernejo en Essen li fariĝis instruisto en 1923. En 1926 oni vokis lin kiel profesoron por vitropentrado, murpentrado, mozaikofarado kaj gobelenteksado al la arta akademio en Duseldorfo, kie li laboris ĝis 1926. Post la potencopreno de Adolf Hitler en la jaro 1933 li estis maldungata en Duseldorfo surbaze de la „Leĝo por la Rekonstruado de la Profesia Oficisteco“. En 1934 Heinrich Campendonk forlasis Germanujon kaj elmigris al Belgujo. La fifamigon de liaj bildoj per la ekspozicio „Degenerita arto“ (87 el liaj verkoj estis konfiskitaj) li devis travivi ekde sia ekzilo en Amsterdamo. Tie li akceptis en 1935 profesorpostenon ĉe la Regna Akademio de Bildartoj. En 1937 li estis reprezentata en la munkena ekspozicio „Degenerita arto“ per ses el siaj verkoj. En la sama jaro li prezentis dum la Internacia Ekspozicio en Parizo por Nederlando fenestrobildon, por kiu li gajnis la Grandan Premion. Post la Dua Mondmilito Heinrich Campendonk ne revenis al Germanujo, sed restis en Amsterdamo, kie li mortis la 9-an de majo 1957, nederlandaniĝinte kaj alte honorite.

Literaturo

  • Mathias T. Engels: Heinrich Campendonk. Recklinghausen, 1958. (Monographien zur rheinisch-westfälischen Kunst der Gegenwart ; Bd. 8)
  • Volker Rattemeyer (eldoninto): Das Geistige in der Kunst. Vom Blauen Reiter zum Abstrakten Expressionismus. Museum Wiesbaden, Wiesbaden 2010, ISBN 978-3-89258-088-1
  • Staatliche Museen zu Berlin: Expressionisten. Die Avantgarde in Deutschland 1905–1920, Henschelverlag Kunst und Gesellschaft, Berlino 1986, ISBN 3362000819
  • Deutscher Wirtschaftsverlag, AG (eldoninto): Reichshandbuch der Deutschen Gesellschaft, volumo 1, Berlino, 1931

Ligoj eksteren