Heinrich Faber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Faber
(1500-1552)
Compendiolum musicae, unue eldonita en 1548
Compendiolum musicae, unue eldonita en 1548
Persona informo
Naskiĝo 1500
en Lichtenfels,  Germanio
Morto 26-a de februaro 1552
en Oelsnitz, Vogtland,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Profesio
Okupo komponistokantoro • muzikologo • muzika teoriisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinrich Faber (1500-1552) estis humanisto, komponisto, pedagogo, muzikteoriisto, rektoro, lernanto de Josquin Desprez (1450-1521), kantoro en la kortego de Kristiano la 2-a (1481-1559), en Kopenhago, studis en la Universitato de Wittenberg kie li ankaŭ profesoris tie. Li estas pli konata dank'al al siaj teoriaj laboroj kaj al sia lernolibro "Compendiolum musicae" unue eldonita en la jaro 1548.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1538 li fariĝis instruisto en la Lernejo de la Monaĥejo de Sankta Georgo, en Naumburgo. Tie li konatiĝis kun Nicolaus Medlerus (1502-1551), kiu enkondukis la lernejan reformon komencitan de Marteno Lutero kaj Philipp Melanchthon (1497-1560). En majo 1542, Faber enmatrikuliĝis en la Universitato de Wittenberg kaj en februaro 1545 li diplomiĝis kiel Majstro pri Liberalaj Artoj.

Vokata de Medeler, li foriras en 1547 al Brunsvigo, kie li ekinstruas en la Frata Preĝejo, poste, en 1548, li fariĝas rektoro de la Kolegio Martineum. En tiu sama jaro li subskribas la dediĉon de siaj verkoj en Brunsvigo. Lia "Compendium musicae", eldonita de Melchior Vulpius (1570-1615), restis ĝis la 17-a jarcento kiel lernolibro pri muziko en Germanio. En tiu libro li uzis kelkajn teoriajn ekstraktojn el Ludwig Senfl (1490-1543), Heinrich Isaac (1450-1517), Josquin Desprez (1450-1521) kaj Pierre Moulu (1484-1550).

Revenante al Naumburgo, en 1548 aŭ 1549, li fariĝas rektoro de la Urba Lernejo de Sankta Venceslao, tamen, post 1549 li forlasis la postenon pro ia disputo kun la episkopo Julius von Pflug (1499-1564) - li estis metinta en la muzikoj kelkaj registroj kontraŭpapismaj.

En 1551, li profesoris en la Universitato de Wittenberg kaj en 1552 li nomumiĝis rektoro en Oelsnitz, kie li mortis.

Selektita publikaĵaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]