Heinrich Friess

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Heinrich Friess
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1901 (1901-04-30)
Morto 20-an de junio 1971 (1971-06-20) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Erika Lagrange
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Heinrich Frieß

Heinrich FRIEß (latinigita al Friess) [hajnriĥ fri:s] (naskiĝis la 30-an de aprilo 1901, mortis la 20-an de junio 1971) estis instruisto kaj germana esperantisto. Li partoprenis en la diskuto pri ata kaj ita kaj korespondis kun dekoj da esperantistoj en la tuta mondo pri tiu temo. Rezultas el tio riĉa leterkolekto kaj eseo (Ĉiuj formoj de la pasivo), kiun Heinrich Frieß redaktis.

Devene el la monteta kaj arbara regiono Taunus nordokcidente de Frankfurto ĉe Majno, li kun la edzino Margret Kraft translokiĝis al Schlitz, distrikto Vogelsberg, kie li laboris kiel instruisto por infanoj en kampara lernejo, kaj kie anskiĝis la unua filino Erika. Sekvis kvin pliaj infanoj. Li pli malpli ĉiun trian jaron ricevis postenon en alia vilaĝo de Hesio, kaj la tuta familio devis translokiĝi, interalie al Lauterbach-Sickendorf, Ranstadt-Dauernheim, Rodgau-Dudenhofen kaj al Bensheim. Dum li mem de postaj familianoj priskribiĝis esti "kabineta esperantisto",[1] kiu multe legis kaj korespondis en la internacia lingvo, la plej aĝa filino Erika iĝis "praktika" esperantisto, edziĝis al la franca movada aktivulo Georges Lagrange kaj edukis siajn tri filojn (Patrick, Bernard kaj Arno) kiel denaskaj esperantistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]