Heinrich Kramer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Heinrich KRAMER (nask. ĉ. 1430; mortis ĉ. 1505) estis germana dominikano kaj la aŭtoro, kune kun kelkparte alia dominikano Johann Splenger, de Malleus maleficarum.

Malleus Maleficarum en eldono de 1669.

Kramer preferis latinigi sian nomon en Henricus Institor, havis aventuran vivon krom stranga personeco. Post studoj pri filozofio kaj teologio li en 1473 estis nomumita de siaj superuloj inkvizitoro por la suda Germanio, tasko poste konfirmita de la papo Siksto la 4-a (1471-1484). Estis ambigua persono, kiu ofte konfliktis kun la leĝo.

En 1473 oni lin enkarcerigis pro lia fizika oponado kontraŭ la imperiestro Frederiko la 3-a; en 1475, dum okaza loĝado en Romo, du liaj konfratuloj lin akuzis pri ŝtelo, sed li ili kontraŭakuzis pri malfamigo; en 1482 estis akuzita en Aŭgusta pro nerajta alproprigo pri porindulgenca mono: li evitis areston kaj fuĝis al Bohemio, kie sukcesis elektiĝi superulo de la domenikana fratio de Sélestat. Motivinte per bezono de mono por batali herezojn, inter kiuj “certaj virinoj kiuj neis la kredon”, insiste petis kaj obtenis, por havigi al si la monon necesan al sia plano kontraŭ la sorĉistinoj, ke la papo koncedu indulgencon por ĉiuj pagantaj vizitantoj de lia monaĥejo: postulo kiu montras lian ekintereson pri sorĉistinoj. Siksto la 4-a lin subtenis en la lukto kontraŭ la herezoj, sed la profito el la indulgencoj estis mizera kaj sekve Kramer plendis enŝtelante, ke la virinoj neantaj la katolikan kredon malmulte interesas Romon!

Kaj ekis lia sorĉistinpersekuto. En 1484 li sciis ke la estraro de la urbo Ravensburgo estis akuzintaj du virinojn pri sorĉistadarto. Li tuj alkuris al la loko, najbare de la Konstanca lago, prezentis la papan dokumenton de sia taskiĝo al la funkcio de Inkvizitoro, obtenis permeson enketi demandante rekte la virinojn, deklaris ke ili estas vere hereze impregbitaj kaj ilin transdonis al la sekulara povo por la ekzekuto brulŝtipara. Sed kiam li pretendis etendi sian sanspecan kontrolon en najbaraj urboj, spertis oponon de sacerdotoj kaj episkopoj: pro tio li helppetis de la nova papo Inocento la 8-a (1484-1492), kiu, ĉe la komenco de sia papado emis kontentigi ĉiujn, konvinkiĝis verke de Kramer ke en la suda Germanio svarmis danĝera “sorĉistina sekto”.

Kaj tiel rajtiĝis brulŝtiparo por sorĉistinoj ĉar tiu papo per buleo “Summis desirantes efektibus” (Dezirante kun supera ardo) koncedis al Kramer trakti sorĉistaron kaj magiistaron kiel herezulojn: Kramer, do, povis persekuti per ekleziaj punoj kaj ekskomuniko, sed devigite ilin transdoni al la sekulara tribunalo, kiu de ĉiam brulstiparumas siainiciate herezulojn. Kramer agadis diversloke, inter alie en Tirolo, kie tamen episkopoj malhelpis la efektiviĝon de liaj sentencoj kaj devigis lin forturni sian akrecon; kaj tiam li ekverkis libron kiu fakte eniris en la deponejo de la monda literaturo kiel la verko plej stranga, malsana, perversa kaj malpura neniam skribita, superita nur post kvarcent jarojn de Mein Kampf, tio estas Malleus maleficarum (La martelo kontraŭ la sorĉistinoj). Li ĝin siaelspeze presigis ĉe presejo de Spira. Por plej estimigi la verkon li kvazaŭpreface antaŭmetis la ĵusan papan buleon kvazaŭ por pensigi ke la papo aprobis lian pensadon, nome ke eĉ la papo kredis ke la sorĉistoj vere fizike kaj korpe damaĝas; kaj aldonis ok opiniojn de teologoj laŭ kiuj vere ekzistus damaĝantaj sorĉistaĵoj. (Parenteze diratu ke estis la unua fojo en kiu iu papo, kiel per la supra buleo, montris opinion pri ekzisto de vera damaĝanta sorĉistino).

La sukcesoj de la libro ne koincidas kun la sukcesoj de la inkvizitoro: fakte li estis multeloke refuzita de la ekleziaj kaj civilaj aŭtoritatoj: Tirolo, Norimbergo, Bohemio kaj Moravio estas etapoj kie lia juĝaro momente venkis sed kie poste la juĝisto devis malhisis sian standardon. Historiisto pri la fenomeno, en elstara eseo Die Papste und die Hexen (La papoj kaj la sorĉistinoj) asertas ke en Germanio kun Kramer praktike malaperis la inkvizicio, nome la kondamnoj bedaŭrinde daŭris ja jes, sed preskaŭ ekskluzive sentence de ŝtataj tribunaloj.

En la eklezio, Kramer restis preskaŭ solitara, stranga ulo, kiu nun sukcesis elkapti, kvankam en momenta, sed fatala, cirkunstanco, la konfidon de papo ĵus elektita. Sed la granda sorĉistinpersekuto, kiun la fratulo volis konduti tutesole, bedaŭrinde estis apenaŭ komencita. Hodiaŭ li estas enkalkulita inter la sukcesaj frenezuloj: kaj tio sen pretendo juĝi lian personan konsciencon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Literaturo de kaj pri Heinrich Kramer en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko

  • Peter Segl: Heinrich Institoris. Persönlichkeit und literarisches Werk. In: ders. (Hrsg.), Der Hexenhammer - Entstehung und Umfeld des 'Malleus maleficarum' von 1487, Böhlau, Coloniae Agrippinae/Monaci 1988

Voĉoj kunrelataj[redakti | redakti fonton]