Heinrich Kuhl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heinrich Kuhl (17a Septembro 1797 – 14a Septembro 1821) estis germana naturalisto kaj zoologo.

Kuhl naskiĝis en Hanau. Li iĝis helpanto de Coenraad Jacob Temminck ĉe la muzeo de Leiden, Nederlando. En 1817 li publikigis studon pri vespertoj kaj en 1819 li publikigis Conspectus psittacorum. Li publikigis ankaŭ la unuan studon pri petreloj, kaj liston de ĉiuj birdoj ilustraciitaj en la verkoj Planches Enluminees kaj Beiträge zur Zoologie und vergleichenden Anatomie de Edme-Louis Daubenton|Daubenton en English Contributions to Zoology and Comparative Anatomy (Frankfurt am Main, 1820).

En 1820 li veturis al Javo, tiam parto de la kolonia Nederlanda Hindio, kun sia amiko Johan Coenraad van Hasselt (1797–1823) por studi la animalojn de la insulo, sendante al la muzeo en Leiden 200 skeletojn, 200 haŭtaĵojn de 65 specioj de mamuloj, 2000 de birdoj, 1400 de fiŝoj,[1] 300 de reptilioj kaj amfibioj, kaj multajn insektojn kaj krustulojn.[2]

Li priskribis multajn novajn speciojn kaj novajn genrojn de amfibioj kaj de reptilioj.[3][4]

En 1821 li mortiĝis en Buitenzorg (nune Bogor) pro hepata infekto kaŭzita de la klimato kaj de troa ekzercado. Li estis en Javo mal pli ol unu jaro. Johan van Hasselt pluigis sian verkon kolekti specimenojn, sed mortiĝis post du jaroj.

Limnonectes kuhlii
Maskla plenkreskulo de Baveana cervo, Axis kuhlii

La standarda aŭtora mallongigo Kuhl estas uzata por indiki tiun individuon kiel aŭtoro kiam oni citas botanika nomo.[5]

Kelkaj specioj rememoras lian verkon[6] kiel naturalisto kaj zoologo:

Fiŝoj

Herpetoogio

Birdoj

Mamuloj

  • Vesperto aŭ Pipistrelo de Kuhl, Pipistrellus kuhlii; vesperto
  • Baveana cervo, Axis kuhlii

Referencoj

  1. Roberts T.R. (1993) The freshwater fishes of Java, as observed by Kuhl and van Hasselt in 1820-23, Zoologische Verhandelingen, Vol. 285 p. 1-94 PDF
  2. Husson A.M., L.B. Holthuis (1955) The dates of publication of "Verhandelingen over de natuurlijke Geschiedenis der Nederlandsche overzeesche Bezittingen" edited by C. J. Temminck, Zoologische Verhandelingen, Vol. 34 p. 17-24 PDF
  3. The Reptile Database. www.reptile-database.org.
  4. Amphibian Species of the World 5.5, an Online Reference. research.amnh.org/vz/herpetology/amphibia/.
  5. "Author Query". International Plant Names Index.
  6. http://zoohistory.co.uk/html/modules/Downloads/files/whowaswho.pdf
  • Walters, Michael. 2003. A Concise History of Ornithology. New Haven: Yale University Press. ISBN 0-300-09073-0

Eksteraj ligoj

  • BHL Teksto de Beiträge zur Zoologie und vergleichenden Anatomie