Heinrich Marschner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heinrich Marschner

Heinrich MARSCHNER (* 16-an de aŭgusto 1795 en Zittau; † 14-an de decembro 1861 en Hanovro) estis germana komponisto de la romantismo, kapelestro en Dresdeno kaj Lepsiko, ekde 1831 estro de la kortega kapelo Hanovro. Dumvive li staris en la ombro de Richard Wagners.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Heinrich August Marschner naskiĝis kiel filo de bohema metiisto. Jam frue li komencis komponi, kaj la kantoro de la Thomas-preĝejo en Lepsiko, Johann Gottfried Schicht mentoris lin.

En la jaro 1817 li fariĝis muzikinstruisto de la grafo Zichy en Bratislavo. Dum tiuj jaroj li komencis verki operojn, i.a. la opero Heinrich IV. und D’Aubigné, kies unuan prezentadon direktis Carl Maria von Weber 1820 en Dresdeno. En 1821 li translokiĝis al Dresdeno por fariĝi muzikdirektoro ĉe la tiea operejo en 1824. Sensukcese estis la unua prezentado de la komika kantoteatraĵo Der Holzdieb (la lignoŝtelisto) en 1825 en Dresdeno. Lia granda opero Lucretia preta jam en 1822, kies modelo estis La vestale (la vestalo) de Gaspare Spontini, aperis en Dancigo kun lia edzino Mariane nask. Wohlbrück kiel titolrolulino. Sian trarompon kiel vaste renoma komponisto Marschner atingis en 1828 per Der Vampyr (la vampiro) kaj en 1829 per Der Templer und die Jüdin (La Templano kaj la judino, ambaŭ libretoj: August Wilhelm Wohlbrück) ĉe la Urba teatro de Lepsiko. En 1831 li fariĝis kortega kapelestro ĉe la operejo en Hanovro. Dum sia hanovra epoko li ankaŭ kreis sian plej gravan verkon, Hans Heiling, fariĝonta ŝlosilverko de la germana romantisma opero. La libreton por tiu liveris la kantisto kaj aktoro Philipp Eduard Devrient.

Ĉi tiu opero kondukis Marschner sur la kulminon de lia kariero. Ankaŭ la sekvaj verkoj kelktempe alportis al li sukceson, sed lin transbrilis la gloro de Giacomo Meyerbeer aŭ poste tiu de Richard Wagner. Lia espero, fariĝi la posteulo de Spontini ĉe la kortega operejo en Berlino, ne plenumiĝis. Do Marschner restis ĝis 1859 ĉe la operejo en Hanovro.

Dum siaj lastaj vivjaroj, en kiuj li eĉ penadis sukcesi en Parizo, Marschner preskaŭ estis forgesata. En1861 li mortis en Hanovro. Lia tombo troviĝas sur la tiea Neustädter Friedhof. Ĉe la Georgstrato monumento memorigas pri li.

Hans Joachim Moser skribas:

„Marschner montras la tragikan sorton de romantisto genia pro siaj tri plej gravaj operoj, kiu poste dum la angoro de la bidermajro transvivis sin mem kaj banaliĝis en kantasociumado. Li tenas gravan pozicion inter Weber kaj Wagner, kiu en sia komenca tempo ... kelkan dankas al li. Marschner posedas en siaj plej bonaj momentoj demonecon kaj veran popularecon, sed ofte englitas en la tro banalan italan stilon de siaj samtempuloj Bellini, Mercadante kaj Pacini.“

Dumvive li ĝuis ŝategon inter siaj kolegoj muzikistoj, ekz. Felix Mendelssohn Bartholdy, Robert Schumann aŭ ankaŭ Richard Wagner, kiu perfektigis en siaj muziktragedioj la parolkanton, ĉe Marschner dramece tenatan. La titolroluloj de Marschner en siaj operoj prefere estas fantome demonaj tipoj kun ofte fenditaj personecojn, kiu finfine ankaŭ korpigas romantikajn heroojn. La plej fama melodio de Marschner devenas el sia romantika opero Hans Heiling kaj akiris sian famecon far Antonín Dvořák, kiu uzis ĝin en sia simfonio El la Nova Mondo.

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Titus (fragmento), serioza opero, 1817
  • Der Kyffhäuserberg, Komika opero de unu akto, 1817 (unua prezentado: 2-a de januaro 1822 en la urba teatrejo de Zittau)
  • Saidar und Zulima, Romantika opero en tri aktoj, 1818 (unua prezentado: 26-an de novembro 1818 en la dramateatro Bratislavo)
  • Heinrich IV und D’Aubigné, opero en tri aktoj, 1819 (unua prezentado: 19-an de julio 1820 en la Reĝa Kortegopero de Dresdeno)
  • Das stille Volk (planita), magia teatraĵo, 1818
  • Der Holzdieb, Komika opero en unu akto, (unua prezentado: 22-an de februaro 1825 en la urba teatrejo de Dresden)
  • Lucretia, granda serioza opero en du aktoj, (unua prezentado: 17-an de januaro 1827 en la urba teatrejo de Dancigo)
  • Der Vampyr, Romantika opero en du aktoj, (unua prezentado: 29-an de marto 1828 en la urba teatrejo de Lepsiko)
  • Der Templer und die Jüdin, granda romantika opero en tri aktoj, (unua prezentado: 22-an de decembro 1829 ien la urba teatrejo de Lepsiko)
  • Des Falkners Braut, Komika opero en tri aktoj, (unua prezentado: 10-an de marto 1832 en la urba teatrejo de Lepsiko)
  • Hans Heiling, romantika opero kun preludo kaj tri aktoj, (unua prezentado: 24-an de majo 1833 en la Reĝa Kortegopero de Berlino)
  • Das Schloß am Ätna, granda romantika opero en tri aktoj, (unua prezentado: 29-an de januaro 1836 en la urba teatrejo de Lepsiko)
  • Der Bäbu, komika opero en tri aktoj, (unua prezentado: 19-an de februaro 1838 en la Reĝa Kortegopero de Hanovro)
  • Ali Baba (unua prezentado: 22-an de julio 1823 Dresdeno)
  • Die Wiener in Berlin
  • Fridthjof’s Saga
  • Kaiser Adolph von Nassau, granda opero en kvar aktoj, (unua prezentado: 5-an de januaro 1845 en la Reĝa-Saksa Kortegopero de Dresden)
  • Austin, romantika opero en kvar aktoj, (unua prezentado: 25-an de januaro 1852 en la Reĝa Kortegopero de Hanovro)
  • Sangeskönig Hiarne und das Tyrfingschwert, granda romantika opero en kvar aktoj, unua prezentado 13-an de septembro 1863 en la Nacia Teatro Frankfurt am Main)

Teatromuzikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Prinz Friedrich von Homburg 1821
  • Schön Ella 1822
  • Der Goldschmied von Ulm 1856
  • Die Hermannsschlacht

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Allen Dean Palmer: Heinrich August Marschner, 1795-1861. His life and stage works. Ann Arbor 1980
  • Brigitta Weber: Heinrich Marschner. Königlicher Hofkapellmeister in Hannover. Hannover: Niedersächsische Staatstheater 1995. (Prinzenstraße. 5) ISBN 3-931266-01-X
  • Von der Lucretia zum Vampyr. Neue Quellen zu Marschner. Dokumente zur Entstehung und Rezeption der Lucretia. Vollständige Edition des Reise-Tagebuchs von 1826 bis 1828. Anmerkungen zu Marschners journalistischem Wirken. Hrsg. und kommentiert von Till Gerrit Waidelich. Tutzing: Schneider 1996. ISBN 3-7952-0837-8
  • Heinrich August Marschner. Bericht über das Zittauer Marschner-Symposium. Ein Symposium des Instituts für Kulturelle Infrastruktur Sachsen. Hrsg. von Allmuth Behrendt und Matthias Theodor Vogt. Leipzig: Leipziger Universitätsverlag 1998. (Kulturelle Infrastruktur. Bd. 5) ISBN 3-931922-22-7
  • Reclams Opernführer. Reclam Verlag 1994, ISBN 3-15-010406-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]