Heinrich Moritz Horn
Heinrich Moritz Horn | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de novembro 1814 en Chemnitz | |
Morto | 23-an de aŭgusto 1874 (59-jaraĝa) en Zittau | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Heinrich Moritz Horn (n. 14-an de novembro 1814 en Chemnitz; m. 23-an de aŭgusto 1874 en Zittau) estis germana poeto kaj novelisto.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Horn studis juron en Lepsiko, vivis poste kiel juĝeja asesoro komence en sia gepatra urbo, poste en Zittau en Luzacio.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
La lirika-epopea poeziaĵo „Die Pilgerfahrt der Rose“ (Lepsiko 1851, 4-a eldono 1882), per la muzikigo de Robert Schumann konatiĝinta, estis lia unua verko. Ankaŭ aliaj rakontaj poeziaĵoj, ekz. „Die Lilie vom See“ (Lepsiko 1854) kaj „Magdala“ (Lepsiko 1855, 2-a eldono 1870), havis dumtempe sukceson. Malpli ĝojiga estas la idilio „Die Dorfgroßmutter“ (Lepsiko 1856) kaj „Neue Dichtungen“ (Prago 1858) kun siaj versigitaj krimhistorioj. La terenon de romano Horn surpasis per rakontoj: „Auf dem Schloß und im Thal“ (Prago 1858, 2 volumoj), „Die Dämonen“ (Prago 1862, 2 volumoj), „Der zerrissene Dreiklang“ (Lepsiko 1867, 2 volumoj) kaj aliaj. Ankoraŭ aperis: „Aus goldener Kinderzeit“ (Lepsiko 1862). Pri sempretenda kanto kaj bildo Horn evoluis profundan intimecon.