Heinrich Olbers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Wilhelm Olbers

Heinrich Wilhelm Matthias Olbers estis germana kuracisto kaj astronomo, naskiĝis la 11-an de oktobro 1758 en Arbergen apud Bremeno kaj mortis la 2-an de marto 1840 en Bremeno.

Dekjaraĝe, la observo de Granda Kometo[1] de 1769 fascinis lin.

Li studis medicinon en Göttingen kaj ricevis sian diplomon en 1780.

Astronomio

Kuracisto dumtage, li observis la ĉielon nokte, ĉar li bezonis nur po kvar horojn da dormo.

En 1779 li ektrovis metodon por kalkuli la orbiton de kometo (kiun li observis tra fenestro, nokte flegante malsanulon). Li publikigis en 1797 Abhandlung über die leichteste und bequemste Methode, die Bahn eines Cometen zu berechnen (Memuaro pri la plej facila kaj oportuna metodo por kalkuli kometan orbiton).

Je la 28-a de marto 1802 li malkovris la asteroidon Palaso kaj nomis ĝin. Je la 29-a de marto 1807, li malkovris Vestan (Gauss nomos), kaj je la 6-a de marto 1815 li malkovris la periodan kometon poste nomitan 13P/Olbers

En 1823, li priskribis la astronomian paradokson[2], kiun oni nomis Paradokso de Olbers. Ĝi montras, ke en senfina, eterna, homogena universo la nokta ĉielo devus esti luma kiel la Suno.

Honoroj

Honore al Olbers, oni donis lian nomon al:

Referencoj kaj rimarkigoj

  1. kometo Messier 1769
  2. kvankam ĝin jam konis Kepler en 1610, kaj Halley kaj de Chéseaux en la 18-a jarcento