Heinrich Orthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
foto el germana E-bildkarto de 1909
foto el germana E-bildkarto de 1909

Heinrich ORTHAL (ortal) (n. 27-a de junio 1878 en Kempten, m. 19-a de julio 1934 en Nürnberg) estis germana advokato kaj Justica Konsilisto, kiu vivis longan tempon en Nurenbergo. Li esperantistiĝis en 1908. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto: "Kiam la antaŭe E-a „Weltsprachenverein“ en Nürnberg sub gvido de ĉefinstruisto Schmidt (amiko de Z) transiris al Ido, li fondis tie komence de 1909 lokan grupon de GEA, kiu ekzistas ankoraŭ nun. Li faris en la sekvaj jaroj pli ol 100 prop. paroladojn en tuta Bavarujo, estis kelkan tempon prez. de la Bavara E Ligo. De 6 jaroj instruas E-n en la malliberejo en N." Li kunorganizis la UK-on en 1923 en Nurenbergo.

En oktobro 1923 Orthal estis severe batita de dekstre-ekstremistaj antisemitaj bandoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die Kabinette Stresemann I und II (1923). Dok. Nr. 211 de 31-a de oktobro 1923 (›Akten der Reichskanzlei. Weimarer Republik‹ enrete; URL: http://www.bundesarchiv.de/aktenreichskanzlei1919-1933, laste vizita je la 27-a de januaro 2009), p. 930.