Heinrich Rudolf Hertz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Heinrich Rudolf HERTZ [hajnriĥ rudolf herc] (naskiĝis la 22-an de februaro, 1857, mortis la 1-an de januaro, 1894) estis germana fizikisto.

Naskiĝinte en Hamburgo, li studis fizikon kaj matematikon en Munkeno kaj Berlino. Li doktoriĝis en Berlino ĉe Hermann von Helmholtz, kiu ekkonis lian grandan talenton, kaj habilitiĝis en Kiel. De 1885 ĝis 1889 li okupis profesoran postenon en la universitato de Karlsruhe, kaj ekde 1889 li estis profesoro pri fiziko en Bonn.

Lia ĉefa merito estis la eksperimenta pruvo de la elektromagneta teorio de la lumo en 1884 prezentita en 1873 de James Clerk Maxwell . Hertz pruvis, ke la elektreco en formo de elektromagnetaj ondoj propagiĝas je la sama rapideco kiel lumaj ondoj. Ankaŭ per diversaj aliaj eksperimentoj li pruvis, ke la radioondoj kaj la lumo estas samaj, nur kun aliaj frekvencoj. Liaj esploroj liveris la bazon por la evoluigo de la sendrata telegrafado kaj de la radiografio.

La mezurunuo de la frekvenco (unu oscilo po sekundo = 1 Hz, herco) estas nomata laŭ li.

Heinrich Rudolf Hertz mortis en la aĝo de apenaŭ 37 jaroj en Bonn.

PIV registras lian nomon en la internaciigita formo Herco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]