Heinrich Schütz
Heinrich SCHÜTZ [HAJNriĥ ŝic] (naskiĝis la 8-an de oktobro, 1585, mortis la 6-an de novembro, 1672) estis germana komponisto, orgenisto kaj ĉapelmajstro el la baroka epoko.
Li studis i.a. en Italio ĉe Giovanni Gabrieli kaj akiris en 1617 postenon en Dresdeno kiel muzikestro. En 1627 li komponis la unuan germanan operon Dafne, kies muziko perdiĝis.
Enhavo |
Vivo [redakti]
SCHÜTZ naskiĝis en Köstritz. Lian eksterordinaran talenton malkovriis landgrafo Moritz von Hessen-Kassel en 1599. Post estita ĥorknabo li studis jurosciencon ĉe Marburg, antaŭ iranta al Venecio ekde 1609 ĝis 1613 por studi muzikon kun Giovanni Gabrieli. Li poste havis mallongan posteneton kiel orgenisto ĉe Kassel antaŭ translokiĝi al Dresdeno en 1615 por labori kiel kortega komponisto ĉe la elektoprinco de Saksio.
Li tenis sian postenon en Dresdeno dum la fino de sia vivo (semanta la semojn de kio estas nun la Dresden Staatskapelle kiam tie). Sed li forlasis Dresdenon pro diversaj okazaĵoj. En 1628 li iris al Venecio denove. Tie, plej verŝajne, li rendevuis Claudio Monteverdi. Schütz verŝajne studis la verkojn de Monteverdi. Kaj en 1633, post kiam la Tridekjara Milito disrompis lian vivon ĉe la korto, li prenis postenon ĉe Kopenhago. Li revenis plentempe al Dresdeno en 1641, kaj restis tie por la resto de lia vivo. Li mortis pro apopleksio en 1672 je la aĝo de 87 jaroj.
Stilo [redakti]
La komponaĵoj de Schütz montras la influadon de lia instruisto, Gabrieli kun ilia brilega plurĥora kaj konccertato-stilo. Ili ankaŭ montras la influadon de Monteverdi, kies muzikon li studis. La influo de la franco-flandraj komponistoj de la 16-a jarcento ankaŭ estas rimarkinda en lia verko. Liaj plej bone konataj verkoj estas en kampo de sakrala muziko, enspaciĝante de sola voĉo kun instrumenta akompanado al senakompana ĥora muziko. Representantaj verkoj incluzivas lia tri libroj de Symphoniae sacrae, la Psalmoj de David-o, la Sieben Worte Jesu Christi am Kreuz (la Sep Lastaj Vortoj sur la Kruco) kaj liaj tri pasionaj komponaĵoj, kiujn li komponis jus antaŭ lia 80-a naskotago. Frue en lia vivo lia muziko estis pleje en la plej progresemaj stiloj. Malfrue, kulminanta en lia malfrua pasionaj komponaĵoj, lia muziko estiĝis simpla kaj preskaŭ aŭstera, kaj ofte por malgrandaj ensembloj. Praktikaj konsideroj certe kaŭzis parton de ĉi tio ŝango: la Tridekjara Milito ruinigis la muzikan infrastrukturon de Germanio. Ĝi estis ne longe praktika aŭ eĉ ebla prezenti la gigantajn verkojn en la Venecia stilo, kiu markis lian fruan periodo.
|Preskaŭ neniom da laika muziko de Schütz transvivis. Spite de lia famo kiel unu da la plejbonaj orgenistoj en Germanio, neniam da lia pure instrumenta muziko transvivis.
Schütz estis de granda graveco pro la alportado de novaj muzikaj ideoj al Germanio el Italio, kaj sekve de tio havis vastan influon je la germania muziko kiu sekvis. La stilo de la Nordgermana orgenskolo en norda Germanio, Dederlando kaj Skandinavio devenas grandparte de Schütz (kaj ankaŭ de nederlandano Jan Pieterszoon Sweelinck); jarcenton malfrue ĉi tio muziko estas kulminonta en la verko de Johann Sebastian Bach.
Verkoj [redakti]
Jen la eldonataj verkoj de Schütz. Multaj el ili enhavas multoblajn komponaĵojn. Ekzistas pli ol 500 komponaĵoj de Schütz.
- Il primo libro de madrigali (unua libro de madrigaloj) (Venecio, 1611)
- Psalmen Davids (Psalmoj de Davido) (Libro 1) (Dresdeno, 1619)
- Historia der frölichen und siegreichen Aufferstehung ... (Historio de la Releviĝo de Jesuo) (Dresdeno, 1623)
- Cantiones sacrae (Freiberg, 1625)
- Psalmen Davids (Libro 2) (Freiberg, 1628)
- Symphoniae sacrae (Libro 1) (Venecio, 1629)
- Musicalische Exequien (Dresdeno, 1636)
- Kleiner geistlichen Concerten (Book 1) (Lepsiko, 1636)
- Symphoniae sacrae (2-a libro) (Dresdeno, 1647)
- Geistliche Chor-Music (Dresdeno, 1648)
- Symphoniae sacrae (3-a libro) (Dresdeno, 1650)
- Zwölff geistliche Gesänge (Dresdeno, 1657)
- Psalmen Davids (revizio de Libro 2) (Dresdeno, 1661)
Fontoj [redakti]
- Manfred Bukofzer, Music in the Baroque Era (Muziko en la Baroka Epoko). New York, W.W. Norton & Co., 1947. ISBN 0-393-09745-5