Heinz Dieter Maas
Heinz Dieter MAAS (n. 25-an de aprilo 1940) estas germana diplomiĝita matematikisto, pioniro de maŝin-tradukado kaj Esperanto-aktivisto en Sarlando kaj en la iama Neŭtrala Esperanto-Movado.
Profesia vivo [redakti]
Maas diplomiĝis pri matematiko en la Universitato de Sarlando en Saarbrücken kaj poste laboris en la tiea germanistika instituto, okupiĝante pri aŭtomata tradukado kaj similaj projektoj. Lia profesia stud-objekto estis i.a. Esperanto (ekzemple "Statistiko per komputilo. Elektrona maŝino esploras Esperanton" 1969; "Komputilo komparis Esperantajn verkojn", 1970; "Zamenhof kaj Lapenna. Komputila esploro de iliaj paroladoj", 1970; "Aŭtomata tradukado en kaj el Esperanto", 1982; detalojn vd. en EBEA en la sekcio "eksteraj ligiloj"). Ek de 1985 li estis kunlaboranto de la Instituto pri Aplikata Informo-Scienco de la universitato. Krome li laboris en la kampo de aŭtomata indeksado (klasifikado de tekstoj per ŝlosilaj vortoj).
Esperanta agado [redakti]
Jam frue Maas prelegis en Esperanto pri sia fako en Someraj Universitataj Kursoj (i.a. "Matematikaj metodoj en lingvistiko", Lieĝo 1972; "Enkonduko en la komputeran [tiel] lingvistikon", Lieĝo 1973).
Maas estis pezidanto (1973-1975), sekretario kaj kasisto de Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL).
Post la "malgranda skismo" pro la okazaĵoj dum la Universala Kongreso de Hamburgo en 1974 kaj la fondo de Neŭtrala Esperanto-Movado (NEM), Maas forturnis sin de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj poste publikigis en la periodaĵo de NEM "Horizonto" (ekzemple "Pri la nuna stato de maŝina tradukado", 1976; "Esploroj pri la leksiko de du Esperanto-aŭtoroj", 1977). Li estis vic-prezidanto de la 1-a Internacia Konferenco de la Neŭtrala Esperanto-Movado (IEK) en Saarbrücken en 1975.
Bahaismo [redakti]
Maas ankaŭ tradukis "La bahaa religio - ĝiaj ĉefaj instruoj kaj rilatoj al Esperanto" (du eldonoj 1987 kaj 1989) kaj en Horizonto i.a. avertis, ke "Persekutado de Bahaanoj pludaŭras" (1982).
Literaturo [redakti]
- 2001: Biografia noto en: Carlo Minnaja (red.). Eseoj memore al Ivo Lapenna. S.l. 2001, p. 297 (kun foto)
- 1981: Darbellay, Christian. Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko. Neuss: Darbellay 1981, p. 137
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Libroj de kaj pri Heinz Dieter Maas en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Artikoloj de kaj pri Heinz Dieter Maas en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)