Wängi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heiterschen)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Wängi (stacidomo) kaj Wängi Güterbahnhof (stacidomo).
Wängi
Blazono de Wängi
Blazono de Wängi
Reformita preĝejo de Wängi kaj tombeja kapelo
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Geografia situo CH1903: 713872 / 262124 (mapo)47.58.95Koordinatoj: 47° 30′ N, 8° 57′ O; CH1903: 713872 / 262124 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4059
Areo 16,4 km²
Alteco 470 m super marnivelo
Poŝtkodo 9545
Komunumkodo 4781
Mapo de Wängi
vdr

Wängi estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 4 059 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wängi situas ĉe la bordo de la rivero Murg meze inter Frauenfeld kaj Wil. La al la komunumo apartenas krom Wängi mem la municipoj Anetswil, Heiterschen, Jakobstal, Krillberg kaj Tuttwil.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wängi limas en nordoriento al Lommis, en oriento al Bettwiesen, en sudoriento al Münchwilen, en sudo al Eschlikon, en sudokcidento al Bichelsee-Balterswil, en okcidento al Aadorf, en nordokcidento al Matzingen, kaj en nordo al Stettfurt.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wängi situas ĉe la trajnlinio de la Frauenfeld-Wil-Fervojo, kiu konektas la urbon Wil SG kun la kantona ĉefurbo. La komunumo disponas pri 5 haltejoj ĉe la linio. Okcidente de la komunumo pasas la aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo tra Zuriko al Berno, al kiu Wängi estas bone konektita. Dank' al sia bona trafiksituo en la najbareco de pluraj urboj Wängi estas ŝatata loĝloko de urbaj laboristoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Wängi datiĝas el la jaro 818 kiel Wengi. La unua skriba mencio de Anetswil aperis en dokumento, kiu datas supozeble el la jaro 904 kiel Adelnoteswilare. Bienposedanto en la municipoj de Wängi dum mezepoko estis la monaĥejoj Fischingen kaj Santo-Galo kaj la Grafoj de Togenburgo. Per la konkero de Turgovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo ankaŭ Wängi falis en la jaro 1461 sub svisa servuteco kaj liberiĝis de la sklaveco nur per la Helveta Revolucio en la jaro 1798.

La hodiaŭa politika komunumo Wängi estis fondita la 1-an de januaro 1969 per la kunigo de la antaŭaj lokkomunumoj Wängi, Anetswil, Krillberg kaj Tuttwil. Lasta teritoria modifo okazis la 1-an de januaro 1996, kiam okaze de la turgovia komunumreformo estis fondita la nova politika komunumo Aadorf kaj ties antaŭaj du municipoj Heiterschen kaj Jakobstal estis ankaŭ aligitaj al la politika komunumo Wängi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]