Hejdar Raŝidi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hejdar Raŝidi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1919 (1919-11-30)
Morto 30-an de novembro 2008 (2008-11-30) (89-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco AfganioIrano
Okupo
Okupo esperantistokuracisto
vdr

Hejdar RAŜIDI (naskiĝis en 1920 en Kabulo — forpasis en 2009 en Torbate Ĝam, Irano)[1] estis afgana kuracisto kaj aŭtodidakta esperantisto kiu en la 1970-aj jaroj komencis okazigi Esperanto-kursojn en Kabula Universitato sed pro la enlanda milito en Afganio ekde 1978 loĝis en Irano. Liaj kontribuaĵoj aperis interalie en la periodaĵoj IREJO-Bulteno kaj Irana Esperantisto, kaj en la antologio ‘Versoj de persoj’, kolekto de originalaj esperantaj poemoj de iranaj esperantistoj.

La Esperanto-movado kiun d-ro Raŝidi komencis en Afganio rapide stagnis post lia foriro, sed li mem neniam forlasis Esperanton. Li verkis multajn librojn pri sia fako medicino kaj radiologio kaj dum kelkaj jaroj redaktis fakgazeton pri medicino kiu eldoniĝis en Kabulo. Pli ol 500 eseoj kaj artikoloj de li publikiĝis en diversaj revuoj kaj gazetoj.

Fuĝo[redakti | redakti fonton]

Post sia rifuĝo al Irano li eldonis lernolibron de Esperanto en la persa kaj ankoraŭ restas ne aperintaj libroj Germana-Persa-Germana Vortaro kaj Esperanto-Persa-Esperanto Vortaro, kiujn li delonge finredaktis. La revuo Esperanto en aprilo 1998 aperigis intervjuon kun li. Ankaŭ en maljuna aĝo li ofte plume kontribuis al la Irana Esperanto-movado kaj restis membro de Irana Esperanto-Centro.

Rifuĝintoj[redakti | redakti fonton]

En majo 2003 fondiĝis Afgana Esperanto-Klubo (AFESPO) en Maŝhado fare de afganaj rifuĝintaj gejunuloj — d-ro Raŝidi kiel la patro de Afgana Esperanto-movado nomumiĝis ĝia honora membro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]