Hejmanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hejma anaso)
Hejmanaso
Anasfarmo en Tajvano

Hejmanasojbredanasoj estas anasoj kiuj estas bredataj por viando, ovoj kaj lanugo. Multaj anasoj ankaŭ estas konservitaj por spektaklo, kiel dorlotbestoj aŭ por ilia ornama valoro. Preskaŭ ĉiuj el la variaĵoj de hejmanasoj estas idoj de la platbeka anaso (Anas platyrhynchos), krom la moska anaso (Cairina moschata).[1][2]

Birdobredado[redakti | redakti fonton]

Anasoj estis breditaj dum miloj da jaroj, eventuale komencante en Sudorienta Azio.[3] Ili ne estas same popularaj kiel la kokoj, ĉar gekokoj havas multe pli blankan viandon kaj estas pli facile konserveblaj maletende, enspezigante la totalan prezon multe pli malalte por koka viando, dum anasoj estas relative multekostaj kaj, kvankam populare en la alta kuirarto, aperas malpli ofte en amasmerkatoj kaj nutrindustrio kaj restoracioj je pli malaltaj prezklasoj.

Anasoj estas bredataj por iliaj viando, ovoj, kaj lanugo. Malplimulto de anasoj ankaŭ estas konservita por produktado de grashepataĵo. En Vjetnamio, ilia sango estas uzata en manĝaĵo nomita tiết canh. Iliaj ovoj estas bluverdaj al blankaj depende de la raso. Balut (wn filipina kaj malaja, laŭvorte "volvitaĵo") aŭ esperantigeble baluto estas ovo de anaso jam fekundigita enhavanta embrion ene kiu estas kuirita same kiel boligita ovo. Ĝi estas konsiderata delikataĵo en Azio kaj ĉefe pro sia alta proteina enhavo en la Filipinoj, en Ĉinio, en Kamboĝo, kaj en Vjetnamio. Oni kredas populare ke tiu plado estas afrodiziigaĵo kaj estas konsiderata krome kiel tonikaĵo, kaj tiele estas vendata en multaj landoj ĉefe en surstrataj manĝovendejoj.

Anasoj povas esti konservataj liberece, en kaĝoj, en garbejoj, aŭ en baterioj (baterikaĝoj). Por esti sanaj, anasoj devos havi permesitan aliron al akvo, kvankam baterianasoj ofte ne havas tion. Ili devus ricevi dieton el greno kaj insektoj. Estas populara miskompreno ke anasoj devis esti manĝigitaj per pano; pano havas limigitan nutrovaloron kaj povas esti mortiga se provizite al evoluigado de anasidoj. Anasoj devus esti monitoritaj kontraŭ birda gripo, ĉar ili estas aparte eksponataj al infekto per la danĝera bakteriaro H5N1.

La inoj de multaj rasoj de bredanasoj estas nefidindaj ĉe kovado de iliaj ovoj kaj kreskigado de iliaj junuloj. Rimarkindaj esceptoj inkludas la Rueno-Anason kaj aparte la Moskan anason. Estis kutimo en farmoj dum jarcentoj meti anasovojn sub kovkokinon por kovado; nuntempe inkubatoroj ofte estas uzataj. Tamen, junaj anasidoj dependas je ilia patrino por liverado de glatoleo por igi ilin impregnataj kaj protektataj, kaj kokinoj ne multe glatigas oleon kiel ina anaso; kaj inkubatoro faras nenion. Post kiam la anasido ekposedos plumojn ĝi produktos glatoleon de la grasglando proksime de la vostobazo.

Maskotoj[redakti | redakti fonton]

Hejmanasido

Hejmanasoj povas esti konservataj kiel dorlotbestoj. Ili povas esti konservataj en ĝardenoj aŭ kortoj, kaj kun specialaj akcesoraĵoj, ankaŭ estas konservataj en la domo. Ili ofte manĝos insektojn kaj limakojn. Lageto aŭ neprofunda akvoplado estas rekomendataj. Sen aliro al abunda akvo, anasoj ne prosperos. Se anasoj havas antaŭfiksitan aliron al lageto ili okupiĝetos pri la ŝlimo, kaj manĝos faŭnon kaj ranfrajon, kaj eĉ plenkreskajn ranojn kaj bufojn ĝis la grandeco de la britordinara rano Rana temporaria, kiam ili estis breditaj por esti multe pli granda. Kokejo devus esti disponigita por ŝirmo de predantoj kiel ekzemple vulpoj, akcipitroj, kojotoj, kaj lavursoj, el kiuj multaj rasoj de bredanasoj ne povas flugi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anas platyrhynchos, Domestic Duck; DigiMorph Staff - The University of Texas at Austin
  2. Mallard; Encyclopædia Britannica
  3. Kiple, Kenneth F.. (2000) The Cambridge World History of Food. Cambridge, UK: Cambridge University Press. ISBN 052140214X. OCLC 44541840.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]