Elektra hejmilaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hejma ilaro)
Miksaparato, de la klaso de elektraj hejmiloj nome de blanka linio.

Elektra hejmilo estas aparato kiu povas esti mekanika, elektra aŭ elektronika, kiu ebligas realigi aŭ helpi kelkajn hejmajn taskojn kaj plibonigi la komforton de la hejmo. Ili ekzemple helpas prepari kaj kuiri manĝaĵojn kaj konservi ilin, utilas por la purigado kaj regulado de la temperaturo kaj malsekeco de la medio kaj de akvo. Oni konsideras elektraj hejmiloj ankaŭ aparatoj por komunikado kaj distrado kiel televidiloj kaj sonaparatoj.

Por ke hejmo ne estu nur la muroj de domo kaj estu vere loĝebla loĝejo, oni bezonas havi meblojn, vestaĵojn kaj ilojn. Tiuj lastaj povas esti ĉu laboriloj, kiuj estus uzeblaj ankaŭ en laborejoj aŭ por specifaj taskoj (martelo, tenajlo, ktp.), ĉu elektraj aparatoj, kiel lampoj, fridujo, telefono, ktp., ĉu kuiriloj kaj manĝiloj, por specifa uzado en kuirejo kaj manĝoĉambro, ĉu pli diversaj iloj, kiel tondilo, ungotondilo, kombilo, balailo, siteloj, rubujo, horloĝo kaj preskaŭ senfina serio de aparatoj aŭ iloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]