Hejma kanario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hejma kanario
Hejma kanario
Hejma kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. canaria'
Serinus canaria domestica
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Hejma kanario

La Hejma kanario (Serinus canaria domestica) estas enhejmigita formo (ĉ. 13 cm longa) de la natura Kanario, malgranda kantobirdo de la familio de Fringedoj origine el Madeira, Acoroj kaj ĉefe el Kanarioj. Tiu birdo estas unue le la plej konataj ĉe birdobredado por ne industriaj celoj, sed por ornamoj, kompano ktp, tio estas kiel maskoto aprezatsa pro la koloroj kaj ĉefe pro la kanto (nus maskloj kantas).

Kanarioj estis unuafoje bredataj en kaptiveco en la 17a jarcento. Iil estis kunportitaj de hispanaj maristoj al Eŭropo. Monaĥoj ekbredis ilin kaj vendis nur masklojn (kuj estas kiu kantas). Tio plutenis efike la komercon. Eventuale italoj akiris inojn kaj de tiam la kanaribredado disvastiĝis tra la tuta Eŭropo.

Bredado[redakti | redakti fonton]

Hejma kanario
Flavaj ekzempleroj.

Tiu specio estas ofte bredata kiel maskoto.

Selektiga bredado produktis multajn variojn, diversaj en koloro kaj formo. Ĉefe flavaj estas komunaj, tutblankaj kaj oranĝaj ne tiom, dum ruĝaj estis produktitaj pere de interreproduktado kun la Ruĝa kardelo. Krom laŭ koloroj, kanarioj estas bredataj kaj kreataj laŭ la kanto kaj la formo. Laŭ kantoj estas tre konataj “skoloj”, nome germana (Harzer kun kanto kie hegemonias la sonoj “rororo” aŭ “rururu”), flandra (Waterslagerklokkende waterslag, en flandra, en kies kanto hegemonias la sonoj “klokloklo”, kiuj imitas la diversajn sonojn de la akvo kaj estas malrapida kaj trileca) kaj hispana (“timbrado” kiu estas pli gaja, rapida, sonorileca kaj fluteca).

La belga kanario (el la regiono de Malino) estas bredata ĉefe en Flandrio (apenaŭ en Valonio) sed ankaŭ en Hispanio, Italio, Kroatio, Turkio kj Grekio. Ili ĉiam estas flavaj kaj kutime pli grandaj ol aliaj kantokanarioj.

La bredado havas kiel celon ne nur plenumon de persona neceso por vido aŭ aŭdo: ankaŭ konkursoj gravas. Ĉiujare en Exuropo 20,000 kanarioj iras al diversaj konkurencoj. En kantokonkurencoj la plej ŝatata estas la kanto farata kun fermita beko, dum notoj farataj kun malferma beko ne ricevas poenton.

Zorgoj[redakti | redakti fonton]

Kanarioj bezonas en kaptiveco almenaŭ unu banon ĉiusemajne kaj ili devas ricevi freŝan trinkeblan akvon ĉiutage, eĉ somere dufoje. Ankauax almenaŭ unufoje ĉiusemajne oni devas purigi la plankon de la kaĝo por eviti malsanon; kutima sistemo estas uzi folion de ĵurnalo kiu retenas fekaĵojn kaj restojn de manĝitaj semoj. Se eblas fari tion, utilas meti malferman neston por ke la kanario dormu sur ĝin.

La bonkvalitaj ekzempleroj por konkurenco estus prefere en individuaj kaĝoj. Se kelkaj maskloj kunloĝas en sama kaĝo, ili povas kvereli. La kaĝoj estu situaj en freŝaj, sekaj, sunaj lokoj aparte el ventaj trapasejoj. En kaĝoj estu diversaj ripoziloj por ke la birdo saltu aŭ eĉ ekflugu el unu al alia.

Kaptivaj enhejmigitaj kanarioj vivas kutime el 10 al 15 jaroj.

Diversaj utiloj[redakti | redakti fonton]

Kanarioj estis iam uzataj de ministoj por averti pri danĝeraj neodoraj gasoj kiaj metano kaj Karbona monoksido, ĉar tiuj gasoj mortigas ĉiam la birdon antaŭ la homon. Kiel kanarioj kutime kantas, ili utilis kiel efikaj avertiloj per vido kaj per aŭdo. Tiu uzo de la kanariooj en la britaj minoj ekmalaperis nur el 1986.

Tiu birdo estas ankaŭ amplekse uzata en scienca priserĉado.

Kanarioj ofte aperas en animeoj kaj filmoj el kiuj Tujtio de la entrepreno Warner Bros estas tre konata ekzemplo.

Kanario el libro "Illustrated London Reading Book".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • McDonald, Robirda, "Brats in Feathers, Keeping Canaries" ISBN 0-9730434-4-X
  • Miley-Russell, Marie, "The Practical Canary Handbook, A Guide to Breeding and Keeping Canaries" (especially useful to American Singer canary owners) ISBN 1-59113-851-5
  • Menciendaj fontoj de plia legado estas la libro de Linda Hogan nome Canary Tales kaj la brita referenco de Walker, Colour, Type, and Song Canaries. Kelkaj komercaj publikitaj (sed malpli fidindaj) fontoj estas la libroj de David Alderton Birds Care kaj You and your pet bird, The Canary Handbook kaj Canaries, ambaŭ publikitaj de Barrons, Health Care for Birds de Tim Hawcroft kaj Fife Canaries de James Blake.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejma kanario ĉe la Projekto por Malferma Katalogo