Hejma meleagro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hejma meleagro
masklo de la variaĵo Broad Breasted Bronze
masklo de la variaĵo Broad Breasted Bronze
Komuna meleagro, ino
Komuna meleagro, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Meleagris
Specio: M. gallopavo
Meleagris gallopavo
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Hejma
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hejma meleagro estas granda kortobirdo. La moderna Hejma meleagro devenas el la Komuna meleagro (Meleagris gallopavo), unu el la du specioj de Meleagro (genro Meleagris); en pasinto ankaŭ la Jukatana meleagro (Meleagris ocellata) estis bredata.

La meleagro estas bredata en moderklimataj partoj de la mondo kaj ĝi estas populara formo de birdobredado, parte ĉar industria farmado igis ĝin tre malkosta pro la granda kvanto de viando, kiun ĝi produktas. La vivdaŭro por hejma meleagro estas de dek jaroj.

La granda plimulto de Hejmaj meleagroj estas bredataj por havi blankajn plumojn, ĉar plumomarkoj estas malpli videblaj en la mortinta meleagro, kvankam ankaŭ oni bredas brunajn aŭ bronzkolorajn variaĵojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Meleagroj

La moderna hejma meleagro devenas el unu el la ses subspecioj de komuna meleagro, nome Meleagris gallopavo gallopavo,[1] el kiu antikvaj mezamerikanoj enhejmigis ekzemplerojn. La Aztekoj uzis la meleagron kial gravan fonton de proteinoj (viando kaj ovoj), kaj ankaŭ uzis ties plumojn multe por ornamaj celoj, kaj same faris aliaj civilizacioj de Mezameriko. Meleagro estis asocia kun ties trompista dio Tezkatlipoko,[2] eble pro sia humura kutimaro.

Hejmaj meleagroj estis alportitaj al Eŭropo fare de hispanoj, kiuj estis trovintaj ilin kiel ŝatatan hejmigitan animalon inter aztekoj kaj aliaj mezamerikaj popoloj. Post ĝia enmeto en Eŭropon oni disvolvis multajn distingeblajn bredatajn rasojn (ekz. la Spanish Black (Hispana nigrulo), Royal Palm ktp.). Komence de la 20a jarcento, oni faris multajn progresojn en bredado de meleagroj, rezultajn en variaĵoj kiaj la Beltsville Small White.

La meleagro estas tre utila birdo por ekstensiva bredado, ĉar ĝi voras insektojn.

En Hungario[redakti | redakti fonton]

La bredataj specioj en Hungario (1980):

  • normala bronza meleagro: la virmeleagro pezas 10–12 kg unuajare, femalo 5–7 kg. Ĝi demetas 60–80 ovojn ĉiujare. Ĝi uzeblas por stepa bredado. Ĝia plibonigita formo estas la mamuta bronza meleagro.
  • larĝ-brusta meleagro: ĝi uzeblas por intensa bredado.
  • malgranda blanka meleagro de Beltswille: la virmeleagro pezas 6–8 kg unuajare, femalo 4–4,5 kg. Ĝi uzatas por junrostaĵo, rasplibonigo.
  • brita (imperia) larĝ-brusta blanka meleagro: la virmeleagro pezas 12–15 kg unuajare, femalo 6–8 kg.

Disponeblo kaj komerca produktado en Britio[redakti | redakti fonton]

Meleagrido.

Antaŭ la fino de la 19-a jarcento, meleagroj estis ia kaprico en Britio, dum anserobovo estis pli komuna viandaĵo por la Kristnaska vespermanĝo inter la laborista klaso.[3] En la verko de Charles Dickens' Kristnaska Sonorado (A Christmas Carol, 1843), Bob Cratchit havis anseron antaŭ kiam Scrooge aĉetis meleagron.[4]

Meleagra produktado en Britio koncentriĝis en East Anglia, kaj oni disvolvigis du bredaĵojn, nome la Norfolk Black (Norfolka nigrulo) kaj la Norfolkan bronzulon (ankaŭ konatan kiel Kambriĝa bronzulo). Tiuj estis kondukitaj kiel birdaroj al la bazaroj de Londono jam en la 17-a jarcento – tiuj birdoj estis alvenintaj komence de la 16-a jarcento el Hispanio (1500).[5] Angla farmisto Thomas Tusser notis ke la meleagro jam estis inter la spezofontoj de farmisto kristnaske de 1573.[6]

Intensiva farmado de meleagroj el finaj 1940-aj jaroj draste malaltigis la prezon, kaj faris tiun birdon akirebla por la laborista klaso. Pro disponeblo de frostigo la meleagroj povis esti transportitaj al malproksimaj merkatoj. Regado de malsanoj plibonigis la produktadon eĉ plie. Oni ŝanĝis la konsumajn preferojn kaj abundo de komerca birdobredado faris la freŝajn meleagrojn manĝaĵo malkosta kaj facile disponebla.

En komerca produktado, farmoj liveras ovojn al ovovendejoj kaj bredistoj. Post 28 tagoj la novaj meleagridoj estas sekse apartigitaj kaj liverataj al bredistoj; inoj estas bredataj aparte de virbirdoj pro diferencaj kreskindicoj. Manĝaĵo ĝenerale inkludas maizon kaj soj-fabojn, kun aldonaj vitaminoj kaj mineraloj, kaj oni havigas ankaŭ proteinojn, karbonhidratojn kaj grason depende de la aĝo kaj de la nutropostuloj. La inoj estas mortigitaj post ĉirkaŭ 14 semajnoj kaj virbirdoj post ĉirkaŭ 18 semajnoj.

La hegemonia komerca bredoraso estas la Broad-breasted Whites (simila al la "White Holland", sed aparta bredoraso), kiu estis selektita pro grando kaj viandokvanto. La maturaj virbirdoj estas tro grandaj por realigi naturan seksumadon sen damaĝi la inojn, kaj tiele oni kolektas ilian spermon, kaj la inoj estas arte fekundigitaj. Pluraj inoj povas esti fekundigitaj el ĉiu kolekto, tiele malmultaj virbirdoj necesas. La viando de la reproduktuloj estas tro forta por rostado, kaj estas uzata ĉefe por fari ellaboritajn manĝaĵojn.

La ovoj de kelkaj meleagraj bredorasoj povas disvolviĝi sen fekundigo, laŭ procezo nomita partenogenezo.[7][8]

En Britio Bernard Matthews Farms estas grava produktisto de meleagroj.

Aliloke[redakti | redakti fonton]

Cargill, Butterball kaj Jennie-O (Hormel) estas grandaj produktistoj en Usono. Tradicie, usonanoj manĝas meleagraĵon ĉe Danktago.

En Hispanio meleagro estis dum la tuta 20-a jarcento prestiĝa ĉefa manĝo ĉe riĉuloj por la ĉefaj kristnaskaj festoj, ĉefe por la kristnaska vespermanĝo. Tiele la bredado de tiaj birdoj estis grava helpo por kamparanaj familioj precipe de la areoj ĉirkaŭaj al la grandaj urboj kiaj MadridoBarcelono.

Restoproduktoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 2 al 4 miliardoj da funtoj (ĉ. 1–2 miliardoj da kg) da plumoj estas produktataj ĉiujare fare de la birdobreda industrio. Plejparto estas konvertita en proteinfonton por furaĝo por remaĉuloj, kiuj kapablas digesti la proteinon el kiuj formiĝas plumoj, nome keratinon. Pristudoj de la usona ministerio pri agrikulturo, nome United States Department of Agriculture (USDA), patentis metodon por ŝanĝi la malmolan plumomaterialon el la fibroj, kiuj formas la plumojn. Ĉar tio estas potenciala fonto de naturaj fibroj, oni faris pristudojn ĉe la School of Engineering and Textiles de la Filadelfia Universitato por determini tekstilajn aplikojn por plumofibroj. La plumofibroj de meleagroj estis prilaboritaj per nilono kaj teksitaj en fadenoj, kaj tiele uzataj por trikado. La fadenoj estis testitaj laŭ forto dum la teksaĵoj estis taksitaj kiel izoligaj materialoj. Kaze de la fadenoj, ju pli la procentaĵo de meleagraj plumofibroj pliiĝis, des pli la forto malpliiĝis. Ĉe la teksaĵoj, ju pli la procentaĵo de meleagraj plumofibroj pliiĝis, la varmoreteniga kapablo de la teksaĵoj pliiĝis.

Inteligento[redakti | redakti fonton]

Populare oni supozas, ke meleagroj ne estas inteligentaj, kun asertoj ke dum pluvego meleagroj rigardas supren ĝis kiam ili dronas. Spite tiun imagon, meleagroj estas nek pli nek malpli inteligentaj ol komparebla animalo,[9] kaj kiam birdoj rigardas al ĉielo ĝis dum unu minuto dum pluvego, tio okazas pro genetika nerva malsano konata kiel tetanika tortikola spasmo (tetanic torticollar spasms).[9] Aliaj miskredoj supozas, ke meleagro estas stulta kaj ne konscias ke ĝi povas flugi, sed tio rilatas nur al la fakto ke moderna bredado faras meleagrojn multe pli pezajn ol ties naturaj parencoj.[9] La hejmaj meleagroj kutime ne flugas pro la pezo, sed teorie ili povas flugi ĝis 90 m aŭ sur arbo por eviti predantojn.

Meleagraj bredorasoj[redakti | redakti fonton]

  • La Broad-breasted White (Dikbrusta blankulo) estas la komerca Hejma meleagro plej elektata por grandskalaj industriaj meleagrofarmoj, kaj sekve la plej konsumata variaĵo de tiu birdo.
  • La Broad-breasted Bronze (Dikbrusta bronzulo) estas alia komerca branĉo de tablobirdo.
  • La Standard Bronze (Standarda bronzulo) aspektas multe kiel dikbrustulo, sed ne tiom dikbrusta, kaj krome povas nature esti bredata.
  • La Bourbon Red (Burbona ruĝulo) estas malgranda nekomerca bredoraso kun malhelaj ruĝecaj plumoj kun blankaj markoj.
  • La SlateBlue Slate (Ardezbluuloj) estas tre rara bredoraso kun belaj grizbluaj plumoj.
  • La Nigruloj ("Spanish Black" aŭ "Norfolk Black") havas tre malhelan plumaron kun verda nuanco.
  • La Narragansett Turkey estas populara heredaĵa bredoraso nomita tiele laŭ la Golfeto Narraganset en Nov-Anglio.
  • La Ĉokoladuloj estas pli rara heredaĵa bredoraso kun markoj similaj al tiuj de la Nigruloj, sed helbrunaj anstataŭ nigraj. Komuna en Suda Usono kaj Francio antaŭ la Enlanda Milito.
  • La Beltsville Small White estas malgranda heredaĵa bredoraso kies disvolviĝo komencis en 1934. Iome pli granda ol la Midget White, sed ambaŭ el ili estas ofte interkonfuzitaj.
  • La Midget White estas pli malgranda heredaĵa bredoraso.

Meleagroj kiel manĝoj[redakti | redakti fonton]

Meleagroj estas tradicie manĝataj kiel ĉefa plado de Kristnaska vespermanĝo en multe de la mondo ekde kiam aperis en Anglio en la 16a jarcento,[10] same kiel por Dankofesto en Usono kaj Kanado, kvankam tiu tradicio havas sian originon en modernaj tempoj, pli ol en kolonia epoko kiel ofte estas supozata. Antaŭ la 20a jarcento, porkoriboj estis plej komuna manĝo por festoj, ĉar tiuj animaloj estis plej kutime mortigataj en novembro. Meleagroj estis iam tiom abundaj nature ke ili estis manĝataj la tutan jaron, dum porkoriboj estis pli rare disponeblaj for de la epoko Dankofesto-Novjaro.[11] Dum la tradicio de meleagroj por Kristnasko disvastiĝis en Anglio en la 17a jarcento,[10] inter la laborista klaso estis pli komune servi anserojn, kiu restis la hegemonia rostaĵo ĝis la Viktoria epoko.[3] Dum manĝi meleagron estis iam ĉefe limigita al specialaj okazoj kiaj tiuj, meleagroj estas nune manĝataj la tutan jaron kaj formas regulan parton de multaj dietoj.

Rostita meleagro preparita por tradicia usona. Dankofesto.

Komunaj melagroj, kvankam teknike la sama specio kiel la Hejma meleagro, havas tre diferencan guston disde la bredataj hejmaj aŭ industriaj meleagroj. Preskaŭ la tuto de la viando estas "malhela" (eĉ la brusto) kun intensa gusto. La gusto povas varii ankaŭ laŭsezone kun ŝanĝoj en la disponebla furaĝo, ofte faranta la meleagran viandon kun pli da ĉaseca gusto fine de somero pro la pli granda nombro de insektoj en ties dieto dum la antaŭaj monatoj. La Komuna meleagro kiu manĝis ĉefe herbon kaj grenon havas pli mildan guston. Ankaŭ la plej oldaj heredaĵaj rasobredoj diferencas laŭ gusto.

Malkiel ĉe la ovoj de kokoj, anasoj kaj koturnoj, la ovoj de meleagroj ne estas komune vendataj kiel manĝo por alta komercopeto por la tuta meleagro kaj pli malalta produktado de ovoj kompare kun aliaj kortobirdoj. La valoro de ununura meleagrina ovo estas ĉirkaŭkalkulata je 3.50 usonaj dolaroj en la libera merkato, esence pli ol ujo de dekduo da kokinaj ovoj.[12][13]

En Britio en 2009, oni konsumis 7,734,000 meleagrojn por Kristnasko. (aserto el Oak House).

Kuirado[redakti | redakti fonton]

Oni uzas por kuirado kaj freŝajn kaj frostitajn meleagrojn; kiel ĉe plej parto de manĝoj, ankaŭ ĝenerale oni preferas freŝajn meleagrojn, kvankam ili kostas plie. Ĉirkaŭ la epoko de ferio, alta komercopeto de freŝaj meleagroj ofte faras ilin malfacile akireblaj sen antaŭmendo. Ĉe la frostitaj meleagroj, la problemo estas la troa grando de la tipe konsumeblaj meleagroj kio malhelpas malfrostigon, kio por meleagro de normala grando postulos kelkaj tagojn.

Meleagroj estas kutime fornigitaj aŭ rostitaj en forno dum kelkaj horoj, ofte dum kuiristo preparas la reston de la manĝo. Foje la meleagro estas enmetita en pekl- aŭ sal-akvo antaŭ rostado por plibonigi ties guston kaj humidecon. Tio necesas ĉar la malhela viando postulas pli altan temperaturon por sennaturigi la tuton de la mioglobina pigmento ol la blanka viando (tre malalta en mioglobino), tiele ke tutkuiri la malhelan viandon kutime forsekigas la bruston. Peklakvigo permesas tutan kuiradon de la malhela viando sen forsekigi la brustan viandaĵon. Foje meleagroj estas dekoritaj per paperaj ostofinoj antaŭ servo.

En kelkaj areoj, ĉefe en Suda Usono, oni povas ankaŭ friti la meleagron en varma oleo (plej ofte en oleo el ternukso) dum 30 al 45 minutoj per uzado de pormeleagra fritujo. Tiu kuirsistemo estas danĝera por tiuj kiuj ne lerte kapablas kontroli la enormajn kvantojn de varma oleo postulata.[14]

Nutrovaloro[redakti | redakti fonton]

La blanka viando de meleagroj estas ĝenerale konsiderata pli saniga ol la malhela viando pro ties malalta grasenhavo, sed la nutrigaj diferencoj estas malgrandaj. Kaj kvankam meleagraĵoj supozeble endormigas, festaj vespermanĝoj estas komune grandaj manĝoj servataj kun karbohidratoj, grasoj kaj alkoholo en ĝuinda etoso, ĉio kio ege kontribuas al postmanĝa endormigo pli ol la triptofano de meleagroj.[15][16]

Akompanaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rostita meleagro servita kun salato, saŭcoj kaj gasa suko. Maldekstre jula kuko.

Por manĝo en Kristnaska vespermanĝo en Britio, meleagro estas tradicie servita kun vintraj vegetaloj kiaj rostitaj terpomoj, Burĝonbrasikoj kaj Pastinako. Saŭco de Oksikoko estas la tradicia ingredienco en la nordaj ruraj areoj de Britio, kie kreskas naturaj oksikokoj. Sude kaj en urbaj areoj, kie oksikokoj estis ĝis ĵuse malfacile akireblaj, estis uzata pansaŭco anstataŭe, sed disponeblo de komerca saŭco de Oksikoko populariĝis ĝin ankaŭ je tiuj areoj. Foje oni servas ankaŭ viandosukon, kolbassaŭcon aŭ hepaton envolvitan en lardo (konata kiel lardoruloj).

Ĉefe dum la feria epoko, oni servas ankaŭ farĉon tradicie kun meleagraĵo. Estas multaj variaĵoj: avenokaĉo, kaŝtanoj, salvio kaj cepo (aromita pano), maizpano, kaj kolbaso estas la plej tradiciaj. Farĉo povas ankaŭ esti uzata por farĉi la meleagron (kiel la nomo implicas), aŭ povas esti kuirita separate kaj servita kiel flanka plado.

Por Dankofesto en Usono kaj Kanado, meleagro estas tipe servata farĉita aŭ kun akompanaĵoj (flanke), kun saŭco de oksikoko kaj viandosuko. Komunaj komplementaj pladoj estas terpoma pureo, maizo, fazeoloj, kukurbetoj, kaj batatoj. Kuko estas la kutima deserto, el kiuj la kuko el kukurbo estas plej tradicia, kaj ankaŭ el pomo aŭ el karjo estas popularaj.

Melagro estas foje uzata kiel anstataŭo por aliaj manĝoj kiaj meleagrolardo kaj meleagra Kolbasobulko.

Meleagrorubo por karburaĵo[redakti | redakti fonton]

Kvankam plej komune uzata kiel sterko, la meleagrorubo (fekaĵoj miksitaj kun kuŝomaterialo, kutime ligneroj) estas uzata kiel karburaĵa fonto por elektrocentraloj. Unu el tiaj centraloj en okcidenta Minesoto havigas 55 megavatojn de elektro uzinte 500,000 tunojn de meleagrorubo ĉiujare. La centralo ekfunkciis en 2007.[17]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. C. Michael Hogan. 2008. Wild turkey: Meleagris gallopavo, GlobalTwitcher.com, ed. N. Stromberg
  2. Ancient North & Central American History of the Wild Turkey. Wildturkeyzone.com. Alirita 2007-12-21.
  3. 3,0 3,1 A Victorian Christmas Historic UK.com Retrieved December 26, 2010
  4. Charles Dickens (1843) A Christmas carol in prose, being a ghost story of Christmas p. 156. Bradbury & Evans
  5. The Turkey Club UK (2007-03-19). Alirita 2007-12-21.
  6. John Harland The house and farm accounts of the Shuttleworths of Gawthorpe Hall in the county of Lancaster at Smithils and Gawthorpe: from September 1582 to October 1621 Chetham society, 1858
  7. "Discovered in Turkey Eggs: Parthenogenesis", World's Poultry Science Journal (1953), 9: 276-278 Cambridge University Press
  8. McDaniel, C D, "Parthenogenesis: Embryonic development in unfertilized eggs may impact normal fertilization and embryonic mortality", MSU Poultry Dept. Spring Newsletter, 1:1. (reproduced on The Poultry Site)
  9. 9,0 9,1 9,2 Rost, Bob. OSU animal scientist debunks dumb turkey myth. Oregon State University Extension News Service (2003-11-19). Alirita 2007-12-21.
  10. 10,0 10,1 Davis, Karen (2001) More than a meal: the turkey in history, myth, ritual, and reality Lantern Books, 2001
  11. Parris, John. (1982) Mountain Cooking. Asheville Citizen-Times.
  12. Cecil Adams. Why can't you buy turkey eggs in stores?. The Straight Dope. Alirita 2010-11-25.
  13. Kasey-Dee Gardner (November 18, 2008) Why? Tell Me Why!: Turkey Eggs. DiscoveryNews. Alirita November 25, 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-27. Alirita 2011-01-05.
  14. Product Safety Tips: Turkey Fryers. Underwriters Laboratories. Alirita 2007-12-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-08-13. Alirita 2011-01-05.
  15. Does eating turkey make you sleepy?. About.com. Alirita 2005-05-11.
  16. Researcher talks turkey on Thanksgiving dinner droop. Massachusetts Institute of Technology News Office. Alirita 2006-11-21.
  17. Turkey-Manure Power Plant Raises Stink with Environmentalists. International Herald Tribune iht.com. Arkivita el la originalo je 2008-02-26. Alirita 2007-11-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]